Odino havis talenton de profetado kaj tiel same lia edzino, kaj per tia scienco li eltrovis, ke lia nomo estos daŭre tenata en memoro en la norda regiono de la mondo kaj honorata pli alte ol tiuj de aliaj reĝoj. Pro tiu kialo li avidis ekiri el Turkujo kaj havis kun si tre grandan sekvantaron, junajn homojn kaj maljunajn, virojn kaj virinojn, kaj prenis ili kun si multajn objektojn de granda valoro. Kaj kie ajn ili trairis landojn multa glorado estis pri ili dirata, tiel ke ili ŝajnis pli similaj al dioj, ol al homoj. Kaj ili ne haltigis sian vojaĝon ĝis ili venis norden al tiu lando, kiu nun nomiĝas Saksujo. Tie Odino restis dum longa tempo kaj gajnis posedon de grandaj partoj de tiu lando.Tie Odino instalis tri siajn filojn por gardi la landon. Estis unu nomita Vegdeg. Li estis potenca reĝo kaj regis Orientan Saksujon. Lia filo estis Vitrgils. Liaj filoj estis Vitta, patro de Heingest, kaj Sigar, patro de Svebdeg, kiun ni nomas Svipdag. Dua filo de Odino nomiĝis Beldeg, kiun ni nomas Baldr. Li posedis tiun landon, kiu nun nomiĝas Vestfal. Lia filo estis Brand, lia filo Frjodigar, kiun ni nomas Frodi. Lia filo estis Freovin, lia filo Uvig, lia filo Gevis, kiun ni nomas Gave. La tria filo de Odino estis nomita Sigi, lia filo Rerir. Tiu dinastio regis landon, kiu nun estas nomita Francujo, kaj el tie devenas tiu familio, kiu estas nomita Volsungoj. De ĉiuj tiuj homoj devenis grandaj familioj kaj multaj.
Post tio Odino ekvojaĝis norden kaj venis en tiun landon, kiun ili nomis Reidgotaland kaj gajnis posedon de ĉio kion li deziris en tiu lando. Li metis tiun landon sub estradon de sia filo, kiu nomiĝis Skjold; lia filo estis Fridleif. De ili devenis tiu familio, kiu nomiĝas Skjoldungoj. Ili estas reĝoj de Danujo, kaj estas tiu nun nomita Jutlando, kiu tiam estis nomita Reidgotaland.
5. Odino instalas sian loĝon en Sigtun
Post tio li iris norden, tien kie nun nomiĝas Svedujo. Tie estis tiu reĝo, kiu nomiĝis Gylfi. Kaj kiam li aŭdis pri alveno de la homoj el Azio, kiuj estis nomitaj Azoj, li iris por renkonti ilin kaj proponis, ke Odino havu tian potencon en lia regno, kian deziras tiu mem. Kaj tia sukceso akompanis ilian vojaĝon, ke en kiu ajn lando, kie ili haltis, tie sekvis prospero kaj bona paco, kaj kredis ĉiuj homoj, ke ili estas respondecaj pri tio, ĉar tion vidis homoj de potenco, ke ili estis malsimilaj de aliaj homoj, kiujn ili vidis, je beleco kaj saĝeco. Tie Odino trovis belaj la kampojn kaj promesaj la cirkonstancojn kaj elektis kiel situon por sia urbo la lokon, kiu nun nomiĝas Sigtun. Li tie organizis la regadon laŭ tia maniero, kiel estis en Trojo, elnomis dek du ĉefojn en la loko por administri la leĝojn de la lando, kaj tiel establis la tutan leĝan sistemon kiel estis antaŭe en Trojo, kaj al kiu kutimis la Turkoj.
Post tio li pluiris norden, ĝis kiam lin frontis la maro, kiun ili opiniis ĉirkaŭanta ĉiujn landojn, kaj li faris sian filon estro super la regno, kiu nun estas nomita Norvegujo. Ĉi tiu nomiĝis Sæming, kaj devenigas la reĝoj de Norvegujo de li sian genealogion, kaj tiel same ankaŭ jarloj kaj aliaj regantoj, kiel estas dirite en
Odino prenis kun si sian filon, kiu nomiĝis Yngvi, kiu post li fariĝis reĝo de Svedujo, kaj de li devenas tiu familio, kiu estas nomita Ynglingoj.
La Azoj trovis por si edzinojn en la lando, kaj iuj ankaŭ por siaj filoj, kaj kreskis iliaj familioj tiel vaste tra Saksujo kaj de tie tra la tuta norda regiono, ke ilia lingvo, tiu de la homoj el Azio, fariĝis propra lingvo en ĉiuj tiuj landoj. Kaj tion oni pensas, ke laŭ tio, kiel estas skribitaj la nomoj de tiuj prapatroj, estas tiuj nomoj apartenaj al tiu lingvo, kiun la Azoj portis norden al tiu parto de la mondo, al Norvegujo kaj Svedujo, al Danujo kaj al Saksujo; kaj en Anglujo estas antikvaj nomoj de regionoj kaj lokoj, laŭ kiuj oni povas kompreni, ke ili venis el alia lingvo ol ĉi tiu.
Gylfaginning
(La Mistifiko de Gylfi)
1. Pri rego Gylfi kaj Gefjun
Reĝo Gylfi[3] regis tie super lando, kie nun nomiĝas Svedujo. Pri li estas dirite, ke li donis al iu vaganta virino, rekompence pro ŝia amuziĝo, unu plugteron en sia regno, tiom grandan kiom kvar bovoj povos ĉirkaŭplugi en unu tago kaj unu nokto. Sed tiu virino estis el la gento de la Azoj,[4] ŝi nomiĝis Gefjun.[5] Ŝi iris al Gigantolando,[6] kaj tie prenis kvar virbovojn, sed ili estis la filoj de ŝi kaj giganto,[7] kaj metis ilin antaŭ plugilon. Sed la plugilo tranĉis tiom forte kaj profunde, ke ĝi elradikigis la teron, kaj tiris la bovoj tiun teron sur la maron kaj okcidenten kaj haltis en iu markolo. Tie Gefjun lokis la teron kaj donis al ĝi nomon kaj nomis ĝin Selando.[8] Kaj kie estis eltirita la tero, tie restis lago. Ĝi estas nun nomita Mälaren[9] en Svedujo, kaj samformas la fjordetoj en la lago kiel la terlangoj de Selando. Diras tiel la poeto Bragi la antikva[10]: