Tiam parolis l’ Egale-Alta: «Multajn epokojn antaŭ la kreo de la tero, tiam Niflheim[27] estis farita, kaj en ĝia mezo kuŝas tiu fontego, kiu nomiĝas Hvergelmir[28], kaj el ĝi fluas riveroj, kiuj tiel nomiĝas[29]: Svol, Gunntra, Fjorm, Fimbultul, Slid kaj Hrid, Sylg kaj Ylg, Vid, Leiptr. Gjoll estas tiu plej proksima al la Pordego de Hel[30].»
Tiam diris la Tria: «Unue tamen estis tiu mondo en la suda parto, kiu nomiĝas Muspell[31]. Ĝi estas hela kaj varma, ĉar tiu regiono brulas kaj flamas, ĝi estas ankaŭ nealirebla por tiuj, kiuj tie estas fremdaj kaj ne havas tie praloĝon. Tiu estas nomita Surt[32], kiu tie sidas sur landolimo por defendo kaj tenas flamantan glavon. Je la finiĝo de la mondo li iros al batalo kaj venkos ĉiujn diojn kaj detruos la tutan mondon per fajro. Tiel estas dirite en Voluspa:
5. Estigo de Ymir kaj la prujno-gigantoj
Gangleri diris: «Kiaj estis aferoj antaŭ ol ekestis la generacioj kaj pliiĝis la homa raso?»
Tiam diris la Alta: «La riveroj, kiuj nomiĝas Elivogar[33], kiam tiuj estis atingintaj tiom foren de la fonto, ke la glaci-blokera fluo, kiu ilin akompanis, rigidiĝis simile al skorio, kiu apartiĝas el forno, tiam ĝi solidiĝis al firma glacio. Kaj kiam tiu glacio haltis kaj ne plu fluis, la leviĝanta humido prujniĝis, kaj amasiĝis la prujno, unu tavolo sur alia, direkte en la faŭkon de Ginnungagap.»
Tiam diris l’ Egale-Alta: «Ginnungagap, tiu parto, kiu frontas al la nordo, pleniĝis de la maso kaj pezo de glacio kaj prujno, kaj interne de humido kaj vento. Sed la suda parto de Ginnungagap heliĝis pro la fajreroj kaj la forbrulaĵoj, kiuj alflugis el la mondo de Muspell.»
Tiam diris la Tria: «Same kiel malvarmo kaj ĉiaj severaj minacoj devenis el Niflheim, tiel ĉio proksima al Muspell estis varmega kaj brila. Sed Ginnungagap estis tiel milde varma kiel aero senventa. Kaj kiam sin renkontis la prujnoj kaj la blovoj de varmo, la glacio degelis kaj gutis, kaj el tiuj fluantaj gutoj estiĝis vivo pro la forto de tiu, kiu sendis la varmon, kaj kreiĝis homa formo kaj estas tiu nomita Ymir[34], sed la prujno-gigantoj nomas lin Aurgelmir[35], kaj devenas de li la raso de prujno-gigantoj, kiel estas dirite en Voluspa la malpli longa[36]:
Kaj jenon diris la giganto Vaftrudnir[38]:
Tiam diris Gangleri: «Kiel el tie kreskis la gentoj, kaj kiel okazis, ke estiĝis aliaj homoj? Aŭ ĉu vi kredas tiun dio, pri kiu vi rakontis?»
Tiam respondis la Alta: «Neniel ni rekonas lin kiel dion. Li estis malbona kaj ĉiuj liaj parencoj, ilin ni nomas prujno-gigantoj. Kaj estas tiel dirite, ke kiam li dormis, li ŝvitis Tiam kreskis el sub lia maldekstra brako viro kaj virino, kaj unu lia kruro generis filon kun la alia. Kaj de tiuj devenas raso, tiu estas la prujno-gigantoj. La praan giganton, lin ni nomas Ymir.»
6. Pri Audhumla kaj la estiĝo de Odino
Tiam diris Gangleri: «Kie vivis Ymir, aŭ per kio li vivtenis sin?»
La Alta respondis: «Sekvis tio, kiam gutis la prujno, ke kreiĝis tiu bovino, kiu nomiĝas Audhumla[39], sed kvar riveroj de lakto fluis el ŝiaj mampintoj, kaj nutris ŝi Ymir.»
Tiam diris Gangleri: «Per kio sin nutris la bovino?»
La Alta respondis: «Ŝi lekis la prujno-ŝtonojn[40], kiuj estis salaj. Kaj en la unua tago, kiam ŝi lekis la ŝtonojn, aperis el la ŝtono, en la vespero, unu haro de homo, en la dua tago kapo de homo, en la tria tago tuta homo. Tiu estas nomita Buri[41]. Li estis belaspekta, granda kaj potenca. Li generis filon, kiu nomiĝis Bor, tiu havis kiel edzinon virinon, kiu nomiĝis Bestla[42], filino de la giganto Boltorn[43], kaj havis ili tri filojn.[44] Unu nomiĝis