13. Pri Bifrost
Tiam diris Gangleri: «Kiu estas la vojo al la ĉielo de la tero?»
Tiam respondis la Alta kaj ridis: «Tiu ne estas demando inteligenta. Ĉu al vi ne estis dirite, ke la dioj faris ponton al la ĉielo ekde la tero, kiu nomiĝas Bifrost[80]? Ĝin vi certe vidis. Povas esti, ke vi nomas tiun ĉielarko. Ĝi havas tri kolorojn kaj estas tre forta kaj farita per arto kaj lerto pli superaj ol ĉe aliaj konstruoj. Sed tiom forta, kiom ĝi estas, ĝi tamen rompiĝos, kiam la filoj de Muspell[81] ekiros kaj ĝin surrajdos, kaj devos iliaj ĉevaloj tiam transnaĝi grandajn riverojn. Kaj tiel ili avancas sur la vojo»
Tiam diris Gangleri: «Ne ŝajnas al mi, ke la dioj faris la ponton en bona fido, se ĝi devos rompiĝi, se oni konsideras tion, ke ili povas elfari ĉion laŭ sia plaĉo.»
Tiam diris la Alta: «Ne estas la dioj riproĉindaj pro tiu konstruo. Bifrost estas bona ponto, sed nenio estas en tiu ĉi mondo, kio estos sekura, kiam atakos la filoj de Muspell.»
14. Pri loĝlokoj de la dioj kaj estiĝo de la gnomoj
Tiam diris Gangleri: «Pri kio okupis sin Ĉio-Patro, kiam Azgardo estis finfarita?»
La Alta diris: «En la komenco li establis kunregantojn kaj petis ilin decidi kun si pri la destinoj de homoj kaj prizorgi la aranĝon de la urba fortikaĵo. Tio estis en loko, kiu nomiĝas Idavoll[82] en la mezo de la urbo. Tio estis ilia unua ago, ke ili konstruis la templon, en kiu staras iliaj tronoj, dek du pliaj aldone al la trono, kiun posedas Ĉio-Patro. Tiu domo estas la plej bone farita sur la tero. Ĉio ekstere kaj interne estas el pura oro. Tiu loko estas nomita Gladsheim[83].
Ili faris alian domon, ĝi estis sanktejo, kiun posedis la diinoj, kaj estis ĝi tre bela. Tiu domo estas nomita Vingolf[21].
Post tio ili faris tion, ke ili starigis forĝejon, kaj por ĝi ili faris martelon kaj amboson kaj poste ĉiujn aliajn ilojn. Tujsekve ili prilaboris metalon kaj ŝtonon kaj lignon kaj abunde tiun metalon, kiu estas nomita oro, tiel ke ĉiuj iliaj endomaj uzataĵoj kaj ĉiuj porĉevalaj apartenaĵoj estis faritaj el oro, kaj estas tiu epoko nomita orepoko[84] ĝis ĝi dekadencis pro alveno de la virinoj. Ili venis el Gigantolando.
Post tio la dioj prenis siajn lokojn sur siaj tronoj kaj organizis sian justicon. Ili diskutis tion, kie la gnomoj[85] viviĝis en la grundo kaj malsupre en la tero, kvazaŭ larvoj en karno. La gnomoj formiĝis unue kaj ekhavis vivon en la karno de Ymir kaj estis tiam larvoj, sed laŭ la decido de la dioj ili ekhavis konscion kaj inteligenton kaj homan formon, sed tamen loĝas en la tero kaj en rokoj. Modsognir[86] estis la unua kaj Durin[87] la dua. Tiel estas dirite en Voluspa:
Kaj tiuj, la sibilo diras, estas la nomoj de la gnomoj:
Sed sekvantaj estas ankaŭ gnomoj kaj loĝas en rokoj, sed la antaŭe menciitaj loĝas en la tero:
La sekvantaj venis el Svarinshaugr[89] al Aurvangar[90] sur kampoj de Joruvellir[91] kaj de ili devenis Lofar[92]. Ĉi tiuj estas iliaj nomoj:
15. Pri la Frakseno, Urdarbrunn kaj la nornoj
Tiam diris Gangleri: «Kiu estas la ĉefa loko kaj la sanktejo de la dioj?»
La Alta respondis: «Ĝi estas ĉe la Frakseno de Yggdrasil[93]. Tie la dioj kunvenas ĉiutage por plenumi siajn juĝojn.»
Tiam diris Gangleri: «Kio estas por rakonti pri tiu loko?»