Читаем La Edda полностью

Ankaŭ estas dirite, ke la nornoj loĝantaj ĉe Urdarbrunn prenas ĉiutage akvon el la fonto kaj kun ĝi la koton, kiu kuŝas ĉe la fonto, kaj verŝas tion sur la Fraksenon, por ke ĝiaj branĉoj ne putriĝu aŭ kadukiĝu. Sed tiu akvo estas tiom sankta, ke ĉio, kio venas en la fonton, iĝas tiom blanka kiom estas la membrano sur la interna flanko de ovoŝelo, kiel estas ĉi tie dirite:

Konas mi arbonsurverŝitanper blanka koto,altan arbon sanktan,ties nomo Yggdrasil,el tio en la valojnfalas roso,ĉiam verda ĝi starassuper la fonto de Urd.

La roso, kiu de tie falas sur la teron, tion la homoj nomas mielroso, kaj per ĝi abeloj sin nutras. Du birdoj nutriĝas en Urdarbrunn, ili estas nomitaj cignoj, kaj el tiuj birdoj devenas la birda gento, kiu tiel nomiĝas.»

<p>17. Rezidejoj de la dioj</p>

Tiam diris Gangleri: «Multajn informojn vi povas doni pri la ĉielo. Kiuj estas tie pliaj ĉeflokoj krom tiu ĉe Urdarbrunn?»

La Alta diris: «Da noblaj lokoj estas tie multaj. Estas tie unu nomita Alfheim[110]; tie loĝas la Elfoj lumaj[111], sed la Elfoj tenebraj[112] loĝas sub la tero, kaj estas ili aspekte malsimilaj al la unuaj, kaj ankoraŭ pli malsimilaj laŭ naturo. La Elfoj lumaj estas pli belaj ol la suno por rigardi, sed la Elfoj tenebraj estas pli nigraj ol peĉo. Unu loko estas tie, kiu estas nomita Breidablik[113], kaj ne ekzistas loko pli bela. Ankaŭ tie estas loko, kiu nomiĝas Glitnir[114], kaj estas ĝiaj muroj kaj la fostoj kaj la kolonoj el ruĝa oro, kaj ĝia tegmento el arĝento. Tie plue estas tiu loko, kiu nomiĝas Himinbjorg[115]. Ĝi staras sur la ekstremo de la ĉielo, ĉe la fino de la ponto, kie Bifrost atingas sur la ĉielon. Tie plue estas ankaŭ granda loko, kiu nomiĝas Valaskjalf[116]. Tiun posedas Odino. Ĝin faris la dioj kaj tegis per pura arĝento, kaj tie estas Hlidskjalf[53] en tiu palaco, la trono, kiu tiel nomiĝas. Kaj kiam Ĉio-Patro sidas sur tiu trono, tiam li supervidas la tutan mondon. Sur la suda fino de la ĉielo estas tiu halo, kiu estas la plej bela el ĉiuj kaj pli hela ol la suno, kiu nomiĝas Gimle[20], ĝi staru plu post kiam pereis la ĉielo kaj la tero, kaj loĝas en tiu loko dum ĉiuj tempoj bonaj homoj kaj justaj. Tiel estas dirite en Voluspa:

Halon mi konaspli belan ol suno,pli bonan ol orosur Gimle;tie justajhomoj loĝoskaj dum ĉiuj tempojplezuron ĝuos.»

Tiam diris Gangleri: «Kio protektas tiun lokon, kiam la Fajro de Surt[117] bruligas ĉielon kaj teron?»

Respondis la Alta: «Tiel estas dirite, ke alia ĉielo troviĝas sude kaj supre de tiu ĉielo kaj nomiĝas tiu Andlang[118], sed ke la tria ĉielo estas supre de tiu kaj nomiĝas ĝi Vidblain[119], kaj sur tiu ĉielo troviĝas tiu loko laŭ nia opinio. Sed ni kredas ke tiuj lokoj estas loĝataj nur de la Elfoj lumaj.»

<p>18. Pri la origino de la vento</p>

Tiam diris Gangleri: «De kie venas vento? Ĝi estas tiom forta ke ĝi movas la grandan maron, kaj ĝi ekscitas fajron, sed malgraŭ tia forto, ĝi ne estas videbla. Ĝi estas ja strange formita.»

Tiam diris la Alta: «Tion mi facile povas respondi al vi. Sur la norda fino de la ĉielo sidas tiu giganto, kiu nomiĝas Hræsvelg[120]. Li havas formon de aglo, kaj kiam li levas sin por flugo, tiam ventoj ekblovas de sub liaj flugiloj. Estas tiel dirite:

Hræsvelg nomiĝastiu sur ĉielofino,giganto en agloformo;de sub liaj flugilojekblovas la ventosuper ĉiujn homojn.»<p>19. Diferenco inter somero kaj vintro</p>

Tiam diris Gangleri: «Kial tiel diferencas, ke la somero estas varma, sed la vintro malvarma?»

La Alta diris: «Ne tiel demandus homo multescia, ĉar tio estas al ĉiuj bone konata. Sed se vi estas la sola tiel nescia, ke vi ne aŭdis pri tio, mi volas respekti vian demandon, ĉar mi pensas, ke prefere vi demandu unufoje nescihave ol daŭre restu ne informita pri tio, kion oni devas scii. Svasud[121] estas la nomo de la patro de Sumar[122] kaj estas li tiel feliĉa, ke laŭ lia nomo estas tio nomita svasligt[123] kio estas dolĉa kaj plezuriga. Sed la patro de Vetr[124] estas nomita aŭ Vindloni[125] aŭ Vindsval[126]; li estas filo de Vasud[127], kaj estis tiuj familianoj severaj kaj kor-malvarmaj, kaj heredis Vetr ilian naturon.»

<p>20. Pri Odino kaj liaj nomoj</p>

Tiam diris Gangleri: «Kiuj estas tiuj Azoj je kiuj la homoj devas kredi?»

Diris la Alta: «Estas dek du tiuj Azoj, kiuj havas naturon diecan.»

Tiam diris l’ Egale-Alta: «Ne estas la Azinoj malpli sanktaj kaj ne malpli potencaj.»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги