Читаем La Edda полностью

Estas unu nomita Bragi[167]. Li estas fama pro sia sagaceco kaj precipe pro elokventeco kaj vortesprima lerteco. Li estas aparte scihava pri poezio, kaj laŭ lia nomo tiu arto estas nomita bragr, kaj same laŭ lia nomo estas tiu nomita „bragr“, kiu posedas vortarton super aliaj, ĉu viro, ĉu virino. Lia edzino nomiĝas Idun[168]. Ŝi konservas en sia kesto pomojn, kiujn la dioj devas gustumi, kiam ili maljuniĝas, kaj tiam ili ĉiuj rejuniĝas, kaj tiel estos tute ĝis la Ragnarok[169]

Tiam diris Gangleri: «Ŝajnas, ke multon konfidas la dioj al la gardo kaj fidindo de Idun.»

Tiam diris la Alta, ekride: «Ja proksimis tio al katastrofo iufoje. Mi povus rakonti al vi pri tio, sed antaŭe vi devas aŭdi la nomojn de la ceteraj Azoj.

27. Pri Heimdall

Unu nomiĝas Heimdall[170]. Li estas konata kiel la blanka Azo. Li estas granda kaj sankta. Lin naskis kiel filon naŭ virgulinoj kaj estis ĉiuj fratinoj. Li estas ankaŭ nomita Hallinskidi[171] kaj Gullintanni,[172] liaj dentoj estas el oro. Lia ĉevalo nomiĝas Gulltopp[173]. Li loĝas sur loko nomita Himinbjorg[115], kiu situas apud Bifrost. Li estas la gardisto de la dioj kaj rezidas tie ĉe la ekstremo de la ĉielo por gardi la ponton kontraŭ la monto-gigantoj. Li bezonas malpli multan dormon ol birdo. Li povas vidi same bone dum nokto kiel dum tago, distancon de cent trimejloj[174]. Li aŭdas ankaŭ la herbon kreski sur la tero kaj la lanon sur la ŝafoj kaj ĉion, kio sonas pli laŭte. Li havas trumpeton nomitan Gjallarhorn[175] kaj ĝia ekblovo aŭdeblas tra ĉiuj mondoj. Kapo estas nomebla kiel „glavo de Heimdall“.[176] Estas ĉi tiel dirite:

Nomiĝas Himinbjorgkie Heimdall regassanktajn lokojn laŭdire,en halo agrablatrinkas bonan medongardisto de la dioj.

Kaj plie li diras mem en „Magio de Heimdall“[177]:

Ido de naŭ patrinojmi estas, de naŭ fratinojestas mi filo.
28. Pri Hod

Hod[178] estas la nomo de unu Azo, li estas blinda. Tre forta li estas. Sed la dioj preferus, ke ĉi tiun Azon ili ne devus nomi, ĉar la ago de liaj manoj[179] estos longe tenata en memoro inter dioj kaj homoj.

29. Pri Vidar

Vidar[180] estas la nomo de unu, la silenta Azo. Li havas ŝuon dikan. Lia forto preskaŭ egalas tiun de Toro. Al li havas la dioj grandan fidon en ĉiuj danĝeroj.

30. Pri Vali

Ali aŭ Vali[181] estas la nomo de unu, filo de Odino kaj Rind[182]. Li estas brava en bataloj kaj lerta pafisto.

31. Pri Ull

Ull[183] estas la nomo de unu, filo de Sif[184] kaj vicfilo de Toro. Li estas tiel bona arkpafisto kaj skianto, ke neniu povas lin egali en konkurso. Li estas bela laŭ aspekto kaj posedas ĉiujn artojn de militisto.

32. Pri Forseti

Forseti[185] estas la nomo de la filo de Baldur kaj Nanna[186], filino de Nep[187]. Li havas halon sur la ĉielo nomitan Glitnir[188]. Ĉiuj venintaj al li kun malfacilaj juraj disputoj, foriras ĉiuj interpacigitaj. Tiu estas juĝloko la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas dirite ĉi tiel:

Nomiĝas Glitnirsalo orumita,tegita per arĝento;tie Forsetiloĝas ĉiun tagonpacigante disputojn.
33. Pri Loki Laufeyjarson

Estas tiu enkalkulita inter la Azoj, kiun iuj nomas „kalumnianto de la Azoj“ kaj „instiganto de trompoj“ kaj „honto inter ĉiuj dioj kaj homoj“. Lia nomo estas Loki aŭ Lopt[128], filo de la giganto Farbauti[189]. Laufey aŭ Nal[190] estas lia patrino, liaj fratoj estas Byleist[191] kaj Helblindi[192]. Loki estas splenda laŭ aspekto, malica laŭ karaktero, kaprica laŭ konduto. Li posedis pli multe ol aliaj da tiu speco de sagaco, kiu nomiĝas ruzeco, kaj artifikojn por ĉiuj intencoj. Li estis ĉiam kaŭzanta gravajn embarasojn al la Azoj, sed ofte li elsavis ilin per siaj artifikoj. Lia edzino nomiĝas Sigyn[193], ilia filo Nari aŭ Narfi[194].

34. Pri la idoj de Loki kaj la katenigo de la Lupo

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги