Ankaŭ pliajn idojn havis Loki. Estis gigantino en Gigantolando, nomita Angurboda[195]. Kun ŝi Loki ekhavis tri infanojn. Unu estis la lupo Fenrir[164], dua Jormungand[196], tio estas la Serpento de Midgardo[197], la tria estis Hel[198]. Sed kiam la dioj sciiĝis pri tio, ke la tri gefratoj estis kreskantaj en Gigantolando, kaj eltrovis pri tio antaŭdiraĵojn, ke pro tiuj gefratoj granda malutilo sekvus kaj katastrofo, tiam ili opiniis, ke malbono estas de ili atendebla, unuflanke pro la naturo de ilia patrino, aliflanke pro ilia patro. Tiam Ĉio-Patro sendis la diojn por preni la infanojn kaj porti ilin al li. Kaj kiam ili venis, li ĵetis la Serpenton en la profundan maron, kiu ĉirkaŭas ĉiujn landojn, kaj tiu serpento tiom kreskis, ke ĝi kuŝas en la mezo de la maro ĉirkaŭ ĉiuj landoj kaj mordas sian propran voston. Li ĵetis Hel malsupren en Niflheim kaj donis al ŝi potencon super naŭ mondoj, ke ŝi zorgu pri tiuj senditaj al ŝi, sed tiuj estas homoj mortintaj pro malsano aŭ maljunaĝo. Tie ŝi havas grandajn domojn kaj estas ties ĉirkaŭmuroj eksterordinare altaj kaj la pordegoj vastaj. Ŝia halo nomiĝas Eludnir[199], ŝia telero Hungur[200], ŝia tranĉilo Sultur[201], ŝia servisto Ganglati[202], ŝia servistino Ganglot[203], ŝia sojlo Fallandaforad,[204]kie oni eniras, ŝia lito Kor[205], ŝiaj litkurtenoj Blikjanda bol[206]. Ŝi estas duone nigra kaj duone nature haŭtkolora. Tial ŝi estas facile rekonebla kaj iom sinistre aspekta kaj kruelvizaĝa.
La Azoj nutris la lupon hejme, kaj estis Tyr la sola, kiu havis la kuraĝon iri al li por doni al li manĝon. Sed kiam la dioj vidis, kiom multe li kreskis en ĉiu tago, kaj ĉar prognozis ĉiuj antaŭdiroj, ke li estas destinita por fari al ili malutilon, tiam la Azoj elpensis tiun planon, ke ili faris tre fortan katenon kiun ili nomis Læding[207] kaj portis ĝin al la lupo kaj petis lin elprovi siajn fortojn kontraŭ tiu kateno. La lupo decidis, ke tio ne estas super liaj fortoj kaj permesis, ke ili faru laŭ sia plaĉo. Je la unua piedbato kontraŭ tiun katenon la lupo ĝin rompis. Tiel li liberiĝis el Læding. Tiam poste la Azoj faris duan katenon, duoble pli fortan, kiun ili nomis Dromi[208], kaj petis la lupon elprovi tiun katenon kaj deklaris, ke li akiros multan famon pro siaj fortoj, se forĝitaĵo de tia graveco ne povos lin teni. La lupo pensis, ke tiu kateno estas ja tre forta, kaj ankaŭ tion, ke liaj fortoj pliiĝis post kiam li rompis Læding, kaj plie, ke li devas ion riski por akiri famon, kaj permesis, ke ili metu sur lin la katenon. Kaj kiam la Azoj konsideris tion finita, la lupo sin skuis kaj frapis la katenon kontraŭ la teron, streĉe sin penigis, puŝegis per la piedoj kaj rompis la katenon, tiel ke la fragmentoj flugis longe for Tiel li elfrapiĝis el Dromi. Post tiam ĉi tiuj estas komunaj diraĵoj: „liberiĝi el Læding“ kaj „elfrapiĝi el Dromi“ pri agoj sukcesintaj post multaj penoj.
Post tio la Azoj ektimis, ke ili ne sukcesos kateni la lupon. Tiam Ĉio-Patro sendis tiun nomitan Skirnir[209], la mesaĝiston de Freyr, malsupren al Svartalfaheim[210] al iuj gnomoj, kaj igis ilin fari tiun katenon, kiu nomiĝas Gleipnir[211]. Ĝi estis farita el ses partoj: la paŝbruo de la katoj, la barbo de la virinoj, la radikoj de la montoj, la tendenoj de la ursoj, la spiro de la fiŝoj kaj la salivo de la birdoj. Kaj se vi ne sciis antaŭe tiujn faktojn, vi baldaŭ konstatos ĉi tiun veron, kaj ke ne temas pri mensogo: vi certe vidis, ke la virinoj ne havas barbon kaj ke nenia sono akompanas la piedpaŝojn de la katoj kaj ke ne estas radikoj sub la montoj. Kaj tio estas mia konvinko, ke same veraj estas ĉiuj aferoj, kiujn mi diras al vi, kvankam iuj estas tiaj, kiujn vi ne povos elprovi.»
Tiam diris Gangleri: «Mi certe povas kompreni, ke tio estas vera. La faktojn, kiujn mi menciis, mi ja povas konstati. Sed kiel aspektis tiu kateno?»
Diris la Alta: «Tion mi facile povas diri al vi. La kateno estis glata kaj mola kiel silka rubando, sed tiel firma kaj forta kiel vi nun aŭdu. Kiam la kateno estis portita al la Azoj, ili dankis al la sendito la plenumon de lia komisio. Tiam la Azoj iris al tiu lago, kiu nomiĝas Amsvartnir[212], sur insulon nomitan Lyngvi[213], kaj kunvokis kun si la lupon, montris al li la silkan rubandon, kaj petis lin disŝiri ĝin kaj deklaris, ke ĝi estas iom pli firma ol ŝajnas laŭ ĝia diko, kaj pasigis ĝin unu al alia kaj elprovis ĝin per siaj manoj, kaj ĝi ne disŝiriĝis. Ili tamen diris, ke la lupo certe povos ĝin disŝiri.
Tiam respondis la lupo: „Tia ŝajnas al mi tiu rubando, ke nenian famon mi akiros, se mi disŝiros tiel maldikan bendon. Sed se ĝi estas farita per arto kaj artifiko, kvankam ĝi ŝajnas maldika, tiam ĉi tiu bendo ne estos metita sur miajn piedojn.“