Читаем La Edda полностью

Tiam diris la Azoj, ke li certe disŝiros maldikan silkan rubandon, se li tion konsideras, ke li jam antaŭe disrompis grandajn ferkatenojn, — „sed se vi ne sukcesos disŝiri ĉi tiun bendon, vi ne kaŭzos timon al la dioj, kaj sekve ni vin liberigos.“

La lupo diris: „Se vi ligos min tiel, ke mi ne povos min liberigi, tiam vi tiel jubilos dum longa tempo, ke mi devos longe atendi por havi vian helpon. Malvolonte mi akceptos, ke vi metu sur min tiun bendon. Sed prefere al tio, ke vi moku mian kuraĝon, unu el vi metu sian manon en mian buŝon kiel garantion, ke vi ne trompos min.“

Sed ĉiuj el al Azoj rigardis unu la alian kaj trovis sin en dilemo kaj ĉiuj rifuzis doni sian manon, ĝis Tyr etendis antaŭen sian dekstran manon kaj metis ĝin en la buŝon de la lupo. Sed kiam li streĉis la piedojn, tiam malmoliĝis la bendo, kaj ju pli forte li sin streĉis, des pli malmola fariĝis la bendo. Tiam ĉiuj ridis krom Tyr. Li perdis sian manon.

Kiam la Azoj vidis, ke la lupo estis sekure katenita, ili prenis la ĉenon, kiu pendis el la kateno, tiu nomiĝas Gelgja[214], kaj tiris ĝin tra grandan platŝtonon, tiu nomiĝas Gjoll[215] kaj fiksis tiun ŝtonon profunde en la tero. Tiam ili prenis grandan rokon kaj puŝis ĝin ankoraŭ pli profunde en la teron, tiu nomiĝas Tviti[216], kaj uzis tiun rokon kiel firmtenilon por la ĉeno. La lupo disstreĉis enorme sian faŭkon kaj volis ilin mordi. Ili puŝis en lian buŝon iun glavon; la manŝirmilo tuŝas la malsupran gingivon kaj la pinto la supran; ĝi estas lia faŭka distenilo[217]. La lupo kriegas terure kaj salivo fluas el lia buŝo, ĝi estas tiu rivero, kiu nomiĝas Von[218]. Tie li kuŝos ĝis Ragnarok.»

Tiam diris Gangleri: «Mirige malbonan idaron Loki generis. Kaj estas tiuj gefratoj de superaj povoj. Sed kial ne mortigis la Azoj la lupon, se ili atendis de li malbonon?»

La Alta respondis: «Tiom alte repektis la dioj siajn sanktajn lokojn kaj azilejojn, ke ili ne volis makuli ilin per la sango de la lupo, kvankam tiel diras aŭguroj, ke li kaŭzos la morton de Odino.»

<p>35. Pri la Azinoj</p>

Tiam diris Gangleri: «Kiuj estas la Azinoj?»

La Alta diris: «Frigg[219] estas la plej supera. Ŝi havas tiun rezidejon, kiu nomiĝas Fensalir[220], kaj estas ĝi tre grandioza.

La dua estas Saga[221], ŝi loĝas en Sokkvabekk[222], kaj estas ĝi granda loko.

La tria estas Eir[223], ŝi estas la plej bona kuracisto.

La kvara estas Gefjun[224], ŝi estas virgulino, kaj servas ŝin tiuj virinoj, kiuj mortas virgaj.

La kvina estas Fulla[225], ankaŭ ŝi estas virgulino kaj iras kun siaj haroj liberaj kaj havas oran rubandon ĉirkaŭ la kapo. Ŝi portas la keston de Frigg kaj prizorgas ŝiajn ŝuojn kaj partoprenas ŝiajn sekretojn.

Freyja[226] estas la plej altranga kun Frigg; ŝi havas edzon nomitan Od[227]; ilia filino nomiĝas Hnoss[228]. Ŝi estas tiel belega, ke laŭ ŝia nomo estas tio nomita hnossir, kio estas bela kaj multvalora. Od iris for por longaj vojaĝoj, sed Freyja restas hejme kaj ploras, kaj estas ŝiaj larmoj ruĝa oro. Freyja havas multajn nomojn, kaj la kaŭzo de tio estas, ke ŝi alprenis multajn nomojn kiam ŝi vojaĝis inter nekonataj popoloj por serĉi sian edzon. Ŝi estas nomita Mardoll[229], Horn[230], Gefn[231] kaj Syr[232]. Freyja posedis la kolĉenon Brisingamen[233]. Ŝi estas ankaŭ nomita Vanadis[234].

La sepa estas Sjofn[235]. Ŝi instigas al amo la pensojn de viroj kaj virinoj; laŭ ŝia nomo amanto estas nomita sjafni.

La oka estas Lofn[236]. Ŝi estas tiel milda kaj bona por alvoko, ke ŝi havas permeson de Ĉio-Patro kaj de Frigg por unuigi virojn kaj virinojn, kvankam antaŭe tio estis malpermesita aŭ rifuzita. Laŭ ŝia nomo permeso estas nomita lof kaj same ankaŭ tio, kio meritas multan laŭdon.

La naŭa estas Var[237]. Ŝi aŭskultas la ĵurojn de homoj kaj privatajn aferojn irantajn inter viroj kaj virinoj; pro tio tiaj aferoj estas nomitaj varar[238]. Ŝi ankaŭ punas tiujn, kiuj ne tenas siajn promesojn.

La deka estas Vor[239]. Ŝi estas saĝa kaj scivolema, tiel ke nenio estas al ŝi kaŝebla. Estas diraĵo, ke kiam virino eltrove ion ekscias, ŝi fariĝas vor[240] pri tio.

La dekunua estas Syn[241]. Ŝi gardas la pordon de la halo kaj ĝin fermas kontraŭ tiuj, kiuj ne estas permesitaj eniri kaj en asembleoj ŝi estas alvokita por defendo de kazoj, kiujn ŝi deziras refuti. Pro tio estas diraĵo, ke syn estas farita al tiu, al kiu oni faras rifuzon.

La dekdua estas Hlin[242]. Ŝi gardas tiujn homojn, kiujn Frigg volas protekti kontraŭ danĝero. El tio venas la diraĵo, ke kiu volas ion eviti, tiu hleinir[243].

La dektria estas Snotra[244]. Ŝi estas saĝa kaj afabla. Laŭ ŝia nomo saĝa viro aŭ virino estas kvalifikata kiel snotr.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги