Читаем La Edda полностью

La dekkvara estas Gna[245]. Ŝin sendas Frigg misie al diversaj mondoj. Ŝi posedas ĉevalon, kiu galopas tra la aero kaj sur la maro, ĝi nomiĝas Hofvarpnir[246]. Okazis iufoje dum unu ŝia vojaĝo, ke iuj Vanioj vidis ŝin rajdi tra la aero; tiam unu eldiris:

Kiu flugas tie?Kiu vojaĝas tie?Kiuj aeron trapasas?

Ŝi respondis:

Mi ne flugas,tamen vojaĝaskaj trapasas aeronsidanta sur Hofvarpnirkiun Hamskerpir[247]generis kun Gardrofa[248].

Laŭ la nomo de Gna estas dirite pri tio, kio sin alten levas, ke ĝi gnæfar[249].

Sol kaj Bil estas ankaŭ enkalkulitaj inter la Azinoj, sed jam estas rakontite pri ilia naturo.[250]

<p>36. Pri la Valkirioj<a l:href="#a277" type="note">[251]</a></p>

Estas ankoraŭ pliaj, kiuj havas la taskon servi en Valhalo, alportas trinkaĵojn kaj prizorgas la manĝilaron kaj la bierujojn. Sekvas jene iliaj nomoj el Grimnismal[252]:

Hrist kaj Mist,alportu miavole la kornon,Skeggjold kaj Skogul,Hild kaj Trud,Hlokk kaj Herfjot,Goll kaj Geirahod,Randgrid kaj Radgridkaj Reginleif.Ili portas bieron al Einherjar.

Ili estas nomitaj Valkirioj; Odino sendas ilin al ĉiuj bataloj por alsigni tiujn homojn, kiuj devas tie morti kaj por decidi, kiuj havu venkon. Gunn[253] kaj Rota kaj Skuld, la plej juna de la Nornoj, ili ĉiam rajdas por alsigni tiujn, kiuj falu sur la batalkampo kaj decidas pri la eliro de la bataloj.

Jord, la patrino de Toro, kaj Rind, la patrino de Vali, estas ankaŭ enkalkulitaj inter la Azinoj.

<p>37. La svato de Freyr</p>

Estis homo nomita Gymir[254], kies edzino nomiĝis Aurboda[255]; ŝi apartenis al la raso de la monto-gigantoj. Ilia filino, Gerd[256], estis la plej bela el virinoj. Okazis en iu tago, ke Freyr iris al Hlidskjalf[53] kaj el tie vidis en ĉiujn mondojn. Sed kiam li rigardis al la norda direkto, li ekvidis sur iu bieno grandan kaj belan domon, kaj al tiu domo sin direktis virino, kaj kiam ŝi eklevis la brakojn por malfermi la pordon, tiam de ili disbrilis trans aeron kaj maron, kaj ĉiuj mondoj heliĝis de ŝi. Sed tiel puniĝis tiu lia aroganteco, sidiĝi sur la sankta sidloko, ke li estis kaptita de granda tristeco, kiam li ĝin forlasis. Kaj kiam li revenis hejmen, li nek parolis, nek dormis, nek trinkis, kaj neniu kuraĝis lin alparoli.

Tiam Njordo vokigis al si Skirnir[257], la serviston de Freyr, kaj petis lin iri al sia mastro kaj provi paroligi lin kaj demandi lin, al kiu li estas tiom kolera, ke li ne parolas kun homoj. Skirnir diris, ke li ja iros, sed tamen nevolonte, ĉar li atendeble ricevos nur malagrablajn respondojn de lia flanko. Sed kiam li venis al Freyr, li demandis kial Freyr estas tiel trista kaj ne parolas kun homoj. Tiam Freyr respondis, ke li vidis virinon belegan, kaj pro ŝi li estas tiom afliktita, ke li ne pli longe vivos, se li ne ekhavos ŝin. „Kaj nun vi iru por svati ŝin por mi, kaj konduku ŝin ĉi tien al mia hejmo, ĉu ŝia patro tion permesas aŭ ne, kaj rekompencos mi vin bele pro tio.“

Skirnir respondis, ke li plenumos tiun mision, sed ke Freyr tiam donu al li sian glavon, kiu estis tiel bona, ke ĝi batalis per si mem. Sed Freyr ne lasis tion esti obstaklo kaj donis al li la glavon Tiam Skirnir foriris kaj svatis por li la virinon kaj ricevis ŝian promeson veni post naŭ noktoj al insulo nomita Barrey[258] kaj tie celebri geedzan kuniĝon kun Freyr. Sed kiam Skirnir anoncis la rezulton de sia misio, Freyr deklamis ĉi tiel:

Longas nokto unu,longas la dua,kiel mi eltenu tri?Ofte monatonmi trovis malpli longaol duonon de l’ atendopor l’ edziĝ-plenumo.

Tio estas la kaŭzo de tio, ke Freyr estis sen armilo, kiam li batalis kontraŭ Beli[259] kaj mortigis lin per korno de cervo.»

Tiam diris Gangleri: «Tio estas vere tre stranga, ke ĉefo, kia estas Freyr, estis preta fordoni sian glavon kaj sekve ne posedis alian egale bonan. Estis tio granda malavantaĝo, kiam li batalis kontraŭ tiu Beli, kaj miaopinie li certe devis tion bedaŭri.»

Respondis tiam la Alta: «Tio ne estis tiel grava, kiam ili havis tiun renkonton, ĉar Freyr estus povinta mortigi lin per nuda mano, se li estus tion volinta. Sed venos la tempo, kiam Freyr konsideros tion pli granda manko, ke li ne havas la glavon, tio estos kiam la filoj de Muspell[81] venos al batalo.»

<p>38. Pri servado en Valhalo</p>

Tiam diris Gangleri: «Vi diras, ke ĉiuj homoj falintaj en bataloj post la komenco de la mondo sin trovas en Valhalo ĉe Odino. Kion li donas al ili por manĝi? Ŝajnas al mi, ke tie devas esti granda nombro da homoj.»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги