43. La ŝipo Skidbladnir
Tiam diris Gangleri: «Kio estas dirinda pri Skidbladnir[279], se ĝi estas la plej bona inter ŝipoj? Ĉu neniu alia ŝipo estas same bona kaj same granda?»
La Alta diris: «Skidbladnir estas la plej bona inter ŝipoj kaj la plej inĝenie konstruita, sed la plej granda ŝipo estas Naglfar[280], ĝin posedas la filoj de Muspell. Iuj gnomoj, filoj de Ivaldi[281], konstruis Skidbladnir kaj donacis al Freyr la ŝipon. Ĝi estas tiom granda, ke ĉiuj Azoj povas preni tie lokon kun siaj armiloj kaj batalaj ekipaĵoj, kaj havas ĝi favoran venton tuj je hiso de la velo, kiu ajn estas la celo. Sed kiam ĝi ne estas uzata sur la maro, ĝi estas kunfaldebla kiel tuko kaj portebla en la poŝo, ĉar ĝi estas farita el tre multaj partoj kaj kunmetita kun granda arto.»
44. Toro komencas sian vojaĝon al Utgardo-Loki
Tiam diris Gangleri: «Bona ŝipo estas Skidbladnir, kaj multa magio devis esti uzata por fari ion tian. Ĉu Toro neniam tie estis, ke lin frontis tia potenco, kiu lin superis per forto kaj magio?»
Tiam diris la Alta: «Mi supozas, ke ne estas multaj, kiuj pri tio povas rakonti, sed tamen li ofte trovis sin en penstreĉa situacio. Sed eĉ se iu afero estis tiom forta aŭ pro magio tiom potenca, ke Toro ne sukcesis ĝin superi, estas tamen nenia neceso tion mencii, ĉar multaj pruvoj atestas la superan potencon de Toro, kiun ĉiuj devas rekoni.»
Tiam diris Gangleri: «Ŝajnas al mi, ke mi nun faris tian demandon, kiun neniu kapablas respondi.»
Tiam diris l’ Egale-Alta: «Ni ja aŭdis dirojn pri iuj eventoj, kiujn al ni ŝajnas nekredeblaj, eĉ se veraj. Sed sidas tiu proksime, kiu povas pri tio diri al vi rakonton veran, kaj povas vi tion fidi, ke li, kiu neniam mensogis, tion ne faros nun por la unua fojo.»
Tiam diris Gangleri: «Ĉi tie mi staros kaj aŭskultos, ĉu iu solvo de tiu afero estos farita. Sed se ne tiel estos, mi deklaros vin venkitaj, ĉar tiam vi ne kapablis fari respondon al miaj demandoj.»
Tiam parolis la Tria: «Estas tio nun klara, ke li volas ekscii pri tiuj eventoj, kvankam ni trovas tion ne agrabla por rakonti.
Estas la komenco de tiu ĉi afero, ke Oku-Toro ekiris iun tagon kun siaj kaproj kaj ĉaro kaj iris kun li tiu Azo, kiu estas nomita Loki. Je vespero ili venis al iu bienulo kaj tie ekhavis tranoktejon. Sed en la vespero Toro prenis ambaŭ siajn kaprojn kaj ilin buĉis; post tio ili estis senfeligitaj kaj metitaj en kuirpoton. Sed kiam estis kuirite, Toro sidiĝis por vespermanĝo, li kaj lia kompano. Toro invitis la bienulon kaj lian edzinon kaj iliajn infanojn por manĝi kun li. La filo de la bienulo nomiĝis Tjalfi[282] kaj Roskva[283] la filino. Toro metis la felojn de la kaproj ĉe la alia flanko de la fajro kaj instrukciis al la bienulo kaj liaj domanoj, ke ili ĵetu la ostojn sur la felojn. Tjalfi, la filo de la bienulo, prenis la femuro-oston de la kapro kaj ĝin fendis per sia tranĉilo kaj rompis por akiri la medolon. Toro pasigis tie la nokton. Sed frutempe antaŭ tagiĝo li ekstaris kaj sin vestis, prenis la martelon Mjollnir kaj ĝin levis kaj benis la felojn de la kaproj. Ekstaris tiam la kaproj, kaj estis unu el ili lama je malantaŭa piedo Toro tion rimarkis kaj deklaris, ke la bienulo aŭ liaj domanoj ne traktis la ostojn de la kapro propramaniere, kaj konstatis, ke la femuro-osto estas rompita Ne estas necese plilongigi pri tio la parolon, ĉiuj povas imagi, kiom terurita estis la bienulo, kiam li vidis Toron sinkigi siajn brovojn sur siajn okulojn, sed kio videblis de la okuloj, tio sufiĉis por ke li pensu, ke li falos pro la nura rigardo Toro premis la tenilon de la martelo tiom forte, ke blankiĝis liaj artikoj. La bienulo faris tion, kio estis atendebla, kaj ĉiuj liaj domanoj, ke ili kriis fervore, petis lian indulgon, proponis kompensi per ĉio, kion ili posedas. Sed kiam Toro konstatis ilian timon, forpasis lia kolero, kaj li trankviliĝis kaj konsentis akcepti la infanojn, Tjalfi kaj Roskva, kiel kompenson, kaj fariĝis ili tiel servantoj de Toro kaj akompanis lin ĉiam poste.
45. Interrilatoj de Toro kaj Skrymir