Читаем La Edda полностью

Tiam Utgardo-Loki demandis al Toro, kiun el siaj apartaj kapabloj li volus montri antaŭ ili, tiel grandiozaj estas la rakontoj famigantaj liajn heroaĵojn. Tiam Toro diris, ke li preferas konkuri je trinkado kontraŭ iu el liaj homoj. Utgardo-Loki diris, ke tio estas en ordo kaj eniris la halon kaj alvokis sian serviston kaj petis, ke li alportu la pun-kornon[289] el kiu liaj korteganoj kutimas trinki. Tiam la servisto alportis la kornon kaj ĝin donis al Toro. Tiam diris Utgardo-Loki:

„Se homo malplenigas tiun ĉi kornon je unu spiro, oni konsideras tion elstara trinko. Iuj homoj ĝin malplenigas je du spiroj, sed neniu estas tiel mizera trinkanto, ke li ne malplenigas ĝin je tri spiroj.“

Toro rigardis la kornon kaj konsideris ĝin ne tre granda, sed tamen iom longa. Sed li estis tre soifa kaj ektrinkis kaj glutis grandkvante kaj pensis, ke li ne devos pli okupi sin pri la korno. Sed kiam seniĝis al li la spiro kaj li rektigis sin de la korno kaj rigardis kiel statas pri la trinko, tiam ŝajnis al li, ke apenaŭ estas konstatebla ia diferenco, ĉu estas malpli alte en la korno ol estis antaŭe.

Tiam diris Utgardo-Loki: „Tiu estis bona trinko, sed ne ekscesa. Mi ne estus tion kredinta, se iu estus dirinta al mi, ke Toro de la Azoj ne povus trinki pli multe je unu spiro. Sed mi tamen scias, ke vi volas malplenigi la kornon je la dua spiro.“

Toro ne respondis, metis la kornon al sia buŝo kaj estis firma en sia decido, ke li nun plenumos pli grandan trinkon kaj daŭrigis la trinkadon ĝis kiam mankis al li spiro kaj trovis tiam denove, ke la malsupra fino de la korno ne leviĝis tiom alten kiel li atendis. Kaj kiam li prenis la kornon de sia buŝo kaj ĝin enrigardis, ŝajnis al li, ke malleviĝis en la korno eĉ malpli ol je la antaŭa fojo. Estis la nivelo proksimume tia, ke la korno estis transportebla sen transranda elverŝiĝo de la trinkaĵo.

Tiam diris Utgardo-Loki: „Kion nun, Toro? Ĉu vi ne tro multe ŝparas vin ol estas por vi prudente por provi ankoraŭ unu trinkon? Ŝajnas al mi tiel, se vi nun trinkos el la korno la trian trinkon, ke tiun vi celas kiel la plej grandan“ Tiam Toro ekkoleris, metis la kornon al sia buŝo kaj trinkis tiom forte, kiom li povis kaj daŭrigis la trinkadon plejeble longe. Sed kiam li enrigardis la kornon, tiam estis videbla diferenco iom menciinda. Li tiam transdonis la kornon kaj ne volis trinki plu.

Tiam diris Utgardo-Loki: „Estas nun tio evidenta, ke via forteco ne estas tiom granda, kiel ni kredis. Sed ĉu vi volas provi pliajn konkurojn? Estas klare, ke vi neniom profitis el ĉi tiu?“

Toro respondis: „Iujn pliajn ludojn mi pretas elprovi. Sed strange miriga estus por mi, se tiaj trinkoj estus konsiderataj malgrandaj, kiam mi estis hejme ĉe la Azoj. Sed kiun ludon vi nun volas proponi al mi?“

Tiam diris Utgardo-Loki: „Tion faras ĉi tie junaj knaboj, kion vi eble konsideras ne rimarkinda, ke ili levas de la tero mian katon. Sed mi ne mencius ion tian al Toro de la Azoj, se mi ne jam vidis ke vi estas multe malpli impona persono ol mi antaŭe kredis“

Tuj poste enkuris griza kato sur la plankon de la halo, kaj estis tiu iom granda, sed Toro alpaŝis kaj metis sian manon sub ĝian ventron kaj ĝin levis, sed la kato kurbigis la dorson tiom multe, kiom Toro streĉlevis sian manon. Sed kiam Toro jam streĉis ĝin tiom alten, kiom li pleje povis, tiam la kato levetis unu piedon, kaj estis Toro ne kapabla plenumi tiun ludon.

Tiam diris Utgardo-Loki: „Iris tiu ludo precize tiel kiel mi supozis. La kato estas iom granda, sed Toro estas malalta kaj malgranda kompare kun tiuj granduloj, kiuj estas ĉi tie inter ni.“

Tiam diris Toro: „Malgranda kiel vi diras, ke mi estas, mi nun volas ke iu alpaŝu kaj luktu kun mi. Nun mi estas kolera!“ Tiam respondis Utgardo-Loki, superrigardante la benkojn: „Mi ne vidas iun ĉi tie, kiu ne konsiderus tion sendigna bagatelo lukti kun vi.“ Kaj plie li diris: „Sed unu momenton! Alvoku por veni ĉi tien la maljunulinon, mian nutristinon Elli[290] kaj luktu Toro kun ŝi, se li volas. Ŝi faligis homojn, kiuj ŝajnis al mi ne malpli fortikaj ol Toro estas.“

Tuj poste eniris la halon iu virino maljuna. Tiam diris UtgardoLoki, ke ŝi havu luktan konkuron kun Toro de la Azoj. Ne estas multo por rakonti pri tio. Tiel okazis pri tiu konkuro, ke ju pli forte Toro klopodis pri la lukto, des pli firme ŝi staris sur la piedoj Tiam la maljunulino komencis provi artifikajn lertaĵojn, kaj fariĝis tiam al Toro malfirmaj la piedoj, kaj estis tiu luktado malmole severa, kaj pasis ne longa tempo ĝis kiam Toro falis sur unu genuon Tiam alpaŝis Utgardo-Loki, petis ilin ĉesigi la lukton kaj tiel diris, ke Toro apenaŭ bezonas defii pliajn homojn al luktado en lia halo. Estis tiam jam malfrue en la nokto. Utgardo-Loki montris sidlokojn al Toro kaj liaj kompanoj, kaj pasigis ili tie la nokton je bona regalado.

<p>47. Disigo de Toro kaj Utgardo-Loki</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги