Читаем La Edda полностью

Sed en la mateno, jam kiam tagiĝis, Toro ekstaris, li kaj liaj kompanoj, sin vestis kaj pretigis sin por foriro. Tiam alvenis UtgardoLoki kaj igis pretigi por ili manĝotablon, ne mankis tiam bona regalo, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Sed kiam ili estis manĝintaj ili ekiris. Utgardo-Loki akompanis ilin eksteren kaj iris kun ili survojen ekster la fortikaĵon. Sed je disiĝo Utgardo-Loki parolis al Toro kaj demandis, kiel plaĉis al li la vizito kaj ĉu li iam renkontis iun pli potencan ol li estas Toro diris, ke li ne povas diri, ke li ne suferis maldigniĝon dum iliaj intertraktoj. „Kaj scias mi, ke vi konsideras min homo de malmulta valoro, kaj tio min ĝenas.“

Tiam diris Utgardo-Loki: „Mi volas diri al vi la veron, nun kiam vi jam eliris el la halo, ke se mi pli longe vivos kaj mem povos kontroli miajn aferojn, neniam plu estos al vi permesite eniri mian rezidejon. Kaj estas plej certe, ke vi neniam estus ĝin enirinta, se mi scius antaŭe, ke vi posedas tiom grandan potencon, kiu kondukis nin preskaŭ al plena katastrofo. Sed mi trompis vin per iluziaĵoj, tiel, ke por la unua fojo, en la arbaro, tio estis mi, kiu tie renkontis vin. Kaj kiam vi ne povis malligi la sakon de provizoj, tiam mi estis liginta ĝin per magia ferdrato, sed vi ne sciis kiel ĝin malligi. Kaj kiam poste vi frapis min trifoje per la martelo, tiam estis la unua frapo la malplej peza, sed tamen tiom forta, ke ĝi estus kaŭzinta mian morton, se ĝi estus trafinta min. Sed tie apud la fortikaĵo, kie vi vidis platan rokon kaj rimarkis vi en ĝi tri valojn kvadratajn kaj unu la plej profundan, tiuj estas la spuroj de via martelo; la rokon mi submetis kontraŭ viajn frapojn, sed tion vi ne vidis. Kaj tiel same estis pri la ludoj, ĉe kiuj vi konkuris kun miaj korteganoj. Ĉe la unua, kiun plenumis Loki, li estis ja malsata kaj manĝis rapide. Sed lia konkuranto, kiu nomiĝas Logi, tiu estis sovaĝa fajro kaj bruligis ne malpli rapide la trogon ol la viandon. Sed kiam Tjalfi kuris konkure kun tiu, kiu nomiĝas Hugi, tio estis mia penso, kaj ne estis tio probabla, ke Tjalfi povos ĝin superi je rapido. Sed kiam vi trinkis el la korno kaj trovis malmulte efika la trinkadon, pri tio mi devas diri, ke tiam okazis tia mirigaĵo, kiun mi neniam kredis ebla: la alia fino de la korno estis en la maro, sed tion vi ne vidis. Kaj nun, kiam vi venos al la maro, tiam vi povos vidi, kioman mallevon de la marnnivelo vi kaŭzis per via trinkado.“

Ĉi tion oni nun nomas malfluso de la maro. Kaj li daŭrigis:

„Kaj ne malpli min impresis tio, kiam vi levis la katon, kaj por diri la veron, tiam ĉiuj ektimis, kiam vi levis unu el ĝiaj piedoj dis de la tero; sed tiu kato ne estis tia, kiel ŝajnis, ĝi estis la Midgardo-Serpento[291] mem, kiu kuŝas ĉirkaŭ ĉiuj landoj, kaj ĝia longo apenaŭ sufiĉis por ke ĝia kapo kaj ĝia vosto tuŝu la teron, tiom alten vi levis la Serpenton, tiel ke estis jam proksime al la ĉielo. Sed tiu estis ja granda miraklo, via luktado kun Elli, kaj staris vi tiom longe kaj falis ne pli ol sur unu genuon, ĉar neniam estis iu kaj neniam estos iu kiu vivos tiom longe, ke la maljunaĝo ne faligos lin en la fino. Kaj mi devas diri al vi la veron, ke ni devas nun disiĝi, kaj estos pli bone por ni ambaŭ, ke vi neniam plu venu por renkonti min. Se tiel, mi defendos mian fortikaĵon per similaj trompoj aŭ aliaj, tiel ke vi neniam akiros potencon super mi.“

Sed kiam Toro aŭdis tiun paroladon, li kaptis la martelon kaj ĝin svingis alten sed kiam li volis frapi, li nenie vidis Utgardo-Loki. Kaj tiam li returnis al la fortikaĵo kaj volis ĝin frakasi; li tiam vidis vastajn kaj belajn kampojn, sed neniun fortikaĵon. Li tiam sin turnis kaj ekiris denove laŭ sia vojo ĝis li venis hejmen al Trudvangar[292]. Sed tion mi diru al vi, kaj tiam li jam decidis serĉi ŝancon por retrovi la Serpenton, kiel ja poste okazis.

Mi kredas, ke neniu povas rakonti al vi pli grandan veron pri tiu vojaĝo de Toro.»

<p>48. Toro iras fiskapti kun Hymir</p>

Tiam diris Gangleri: «Ja potenca estas Utgardo-Loki, kaj multajn trompojn kaj magion li praktikas. Kaj estas tio evidenta, ke li estas potenca, tenante tiujn korteganojn, kiuj posedas grandajn fortojn Aŭ ĉu Toro neniam repagis al li pro la trompoj?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги