La Alta respondis: «Ne estas sekreto, kaj ne nur inter kleruloj, ke Toro povis restarigi sian reputacion post tiu vojaĝo, pri kiu jam estas rakontite, kaj ne restis li hejme dum longa tempo antaŭ ol subite sin pretigi por alia vojaĝo, ĉe kiu li ne havis sian ĉaron nek la kaprojn aŭ iun ajn kompanion. Li eliris el Midgardo kiel juna knabo kaj venis vespere al iu giganto, tiu nomiĝis Hymir[293] Toro tie gaste pasigis la nokton. Sed je tagiĝo Hymir ellitiĝis kaj sin vestis kaj sin pretigis remi sur la maron por fiŝado Toro tiam ekstaris kaj rapide sin preparis kaj petis al Hymir, ke li kunprenu lin por iro surmaren, sed Hymir diris, ke malmultan helpon li farus, ĉar li estas malgranda kaj nura junulo — „kaj vi frostiĝos, se mi restos tiom longe kaj malproksime for de la bordo kiel mi kutimas fari.“ Sed Toro diris, ke li ne hezitu forremi laŭplaĉe malproksimen, ĉar ne estas certe, kiu unua petos reremi alborden, kaj ekkoleris Toro tiom kontraŭ la giganto, ke estis atendeble, ke li tuj surfrapu lin per la martelo, sed li tamen tion lasis, ĉar li intencis uzi sian forton en alia loko. Li demandis al Hymir, kion ili uzu kiel logaĵon, sed Hymir diris, ke li mem havigu al sin logaĵojn. Tiam Toro iris tien, kie li vidis iujn bovojn, kiujn posedas Hymir. Li kaptis la plej grandan bovon, nomitan Himinhrjod[294], kaj forŝiris al ĝi la kapon kaj ĝin prenis kun si al la marbordo. Tiam Hymir jam estis puŝinta surmaren la boaton. Toro enpaŝis la boaton kaj prenis lokon en la mezo de la boato, kaptis du remilojn kaj ekremis, kaj ŝajnis al Hymir ke pli ol ordinare rapide iras la boato per lia remado.
Hymir remis en la antaŭa parto de la boato kaj progresis rapide la remado. Tiam diris Hymir, ke ili jam atingis tiun kaptejon, kie li kutimas halti kaj kapti platajn fiŝojn. Sed Toro diris, ke li volas remi pli forborden, kaj faris ili unu plian remstreĉon. Hymir tiam diris, ke ili jam iris tiom longan distancon for de la bordo, ke estas danĝere fiŝadi pli altmare pro la Midgardo-Serpento. Sed Toro diris ke li volas remi ankoraŭ pli eksteren, kaj tion li faris. Sed Hymir tiam fariĝis malbonhumora pro timiĝo.
Tiam Toro enboatigis la remilojn kaj elmetis la hokŝnuron, kiu estis ekstreme forta, kaj ne estis la hoko malpli forta kaj granda. Toro fiksis la bovokapon sur la hokon kaj ĝin elĵetis trans la boatorandon kaj sinkis la hoko ĝis la marfundo. Kaj estas tio la vero, ke Toro trompis la Serpenton ne malpli ol mokis lin Utgardo-Loki, kiam li levis la Serpenton per sia mano.
La Midgardo-Serpento disstreĉis sian buŝegon ĉirkaŭ la bovokapon, sed la hoko enkroĉiĝis sur la palato. Sed kiam la Serpento sentis tion, ĝi ekskuiĝis tiom forte, ke ambaŭ pugnoj de Toro frapiĝis sur la boatrandon. Tiam Toro ekkoleris kaj elvokis sian Az-potencon[146], kontraŭpuŝis per siaj piedoj tiom forte, ke ili trairis la fundon de la boato ĝis firma staro sur la marfundo, kaj tiam tiris la Serpenton ĝis la rando de la boato. Kaj oni povas diri, ke neniu vidis teruran vidaĵon, kiu ne vidis, kiel Toro fiksis siajn okulojn sur la Serpenton, sed la Serpento fiksrigardis kontraŭ lin kaj elsputis venenon.
Estas dirite, ke tiam la giganto Hymir ŝanĝis koloron, paliĝis kaj timegis, kiam li vidis la Serpenton, kaj ankaŭ tio, ke la maro enfluis kaj elfluis tra la tuta boato. Kaj en tiu momento Toro kaptis la martelon kaj ĝin suprensvingis, sed la giganto pripalpis por trovi sian logaĵo-tranĉilon kaj haktranĉis la hokŝnuron de Toro sur la boatorando, kaj sinkis la Serpento tiam en la maron. Sed Toro ĵetis post lin la martelon, kaj diras iuj homoj, ke li forfrapis ĝian kapon ĉe la marfundo. Sed mi kredas, ke la kontraŭo estas vera, ke la Midgardo-Serpento ankoraŭ vivas kaj kuŝas en la ĉirkaŭmaro. Sed Toro levis sian pugnon kaj frapis sur la orelon de Hymir kaj falis li el la boato, tiel ke oni vidis sub liajn plandojn. Sed Toro vadis al la bordo.»
49. La morto de Baldur
Tiam diris Gangleri: «Ĉu iuj pli grandaj eventoj okazis inter la Azoj? Ja veran grandfaron Toro plenumis en tiu vojaĝo.»
La Alta diris: «Estas eventoj rakontindaj, kiujn la Azoj konsideris pli gravaj. Estas la komenco de tiu ĉi rakonto, ke Baldur la Bona havis sonĝojn grandajn kaj minacajn al sia vivo. Kaj kiam li diris siajn sonĝojn al la Azoj, ili konsiliĝis inter si, kaj estis decidite akiri imunecon por Baldur kontraŭ kiu ajn danĝero, kaj Frigg ricevis solenajn promesojn, ke ne estos ia ajn malutilo farita al Baldur de fajro kaj akvo, fero kaj ĉiuspecaj metaloj, ŝtonoj, la tero, la arboj, malsanoj, bestoj, birdoj, veneno, serpentoj. Kaj kiam tio estis farita kaj konfirmita, tio fariĝis amuzo por Baldur kaj la Azoj, ke li staru en asembleoj, sed ĉiuj ceteraj aŭ pafu kontraŭ lin aŭ frapu kontraŭ lin aŭ ĵetu kontraŭ lin ŝtonojn. Sed kion ajn ili faris, li estis netuŝita kaj ne suferis iun ajn malutilon, kaj ĉiuj konsideris tion granda gloro.