Читаем La Edda полностью

Sed kiam tion vidis Loki Laufeyjarson,[295] li sentis pri tio malplaĉon, ke Baldur estis ne difektita. Li iris al Fensalir al Frigg kaj ŝanĝis sian aspekton al tiu de virino. Tiam Frigg demandis, ĉu tiu virino scias, kion faras la Azoj en la asembleo. Ŝi diris, kaj ĉiuj pafas kontraŭ Baldur kaj ankaŭ tion, ke tio ne difektas lin. Tiam diris Frigg:

„Armiloj kaj ligno ne faros malutilon al Baldur. Mi ricevis ĵurojn de ili ĉiuj.“

Tiam la virino demandis: „Ĉu ĉiuj objektoj faris ĵurojn ne fari malutilon al Baldur?“

Tiam Frigg respondis: „Kreskas ŝoso de arbo oriente de Valhalo, ĝi estas nomita visko[296]. Ĝi ŝajnis al mi tro juna por postuli de ĝi ĵuron.“

Tuj poste la virino iris for. Sed Loki trovis viskon kaj ĝin elŝiris kaj iris al la asembleo. Hod[297] staris plej ekstere en la homcirklo, ĉar li estis blinda. Loki lin alparolis:

„Kial vi ne pafas kontraŭ Baldur?“

Li respondis: „Tial, ĉar mi ne povas vidi, kie Baldur staras, kaj due pro tio, ke mi ne havas armilon.“

Tiam diris Loki: „Faru same kiel aliaj homoj kaj montru honoron al Baldur kiel tiuj. Mi direktos vin pri tio, kie li staras. Jetu kontraŭ lin ĉi tiun bastonon.“

Hod prenis la viskon kaj pafiŝ ĝin kontraŭ Baldur laŭ la pridirekto de Loki. La ĵetaĵo traflugis lin kaj falis li teren kaj estis morta. Kaj estis tio la plej malfeliĉa misfaro farita inter dioj kaj homoj.

Kiam Baldur estis falinta, parolo mankis al la Azoj kaj ili ne kapablis uzi la manojn por lin eklevi, kaj rigardis unu al la alia kaj estis ĉiuj de unu animo koncerne tiun, kiu plenumis tiun agon. Sed neniu povis venĝi, ĉar estis tie tiel sankta loko. Sed kiam la Azoj provis ekparoli, okazis tio unue, ke eliris la plorado, tiel ke neniu povis diri al alia per vortoj sian afliktiĝon. Sed Odino sentis des pli multe la malutilon, ĉar li plej bone komprenis, kia perdo estas por la Azoj la morto de Baldur.

Sed kiam la dioj regajnis kontrolon de siaj sentoj, tiam Frigg parolis kaj demandis, kiu estas tiu inter la Azoj, kiu deziras ekhavi sian amon kaj favoron kaj estas preta rajdi la vojon al Hel kaj provi, ĉu li povos trovi Baldur, kaj proponi al Hel elaĉeton, se ŝi volos permesi al Baldur reiri hejmen al Azgardo. Estas tiu nomita Hermod la Rapida[298], filo de Odino, kiu prenis sur sin tiun vojaĝon. Tiam Sleipnir, la ĉevalo de Odino, estis prenita kaj alkondukita, kaj Hermod surseliĝis kaj galopis for.

Sed la Azoj prenis la korpon de Baldur kaj portis al la maro. La ŝipo de Baldur nomiĝis Hringhorni[299], ĝi estis la plej granda el ŝipoj, kaj volis la dioj puŝi ĝin sur la maron kaj tie fari la funebran bruligon. Sed la ŝipo ne estis movebla Tiam oni sendis mesaĝon al Gigantolando por alvenigo de tiu gigantino, kiu nomiĝas Hyrrokkin[300], sed kiam ŝi alvenis, rajdante sur lupo kaj havante serpenton kiel bridrimenon, tiam ŝi desaltis de la rajdobesto, sed Odino alvokis kvar berserkojn[1] por gardi la beston, sed ili ne povis ĝin teni sen faligi ĝin Tiam Hyrrokkin paŝis al la pruo de la ŝipo kaj ĝin ĵetis antaŭen jam per la unua ekpuŝo, tiel ke fajreroj saltis el la kilŝtipoj kaj skuiĝis ĉiuj landoj. Tiam Toro ekkoleris kaj kaptis la martelon kaj minacis frakasi ŝian kapon ĝis la dioj petis lin indulgi ŝian vivon.

Tiam estis portita sur la ŝipon la korpo de Baldur, kaj kiam tion vidis Nanna, filino de Nep[301], lia edzino, ŝi kolapsis pro doloro de malĝojo kaj mortis, kaj estis ŝi portita sur la brulstakon kaj fajro al ĝi farita. Tiam Toro ekstaris kaj konsekris la fajron per Mjollnir. Sed iu gnomo kuris antaŭ liaj piedoj, tiu nomiĝis Lit[302], Toro batis kontraŭ lin per la piedo kaj ekpuŝis lin en la fajron, kie li brulis.

Ĉi tiun bruligon ĉeestis estaĵoj divers-specaj. Unue menciinda estas Odino, kaj kun li estis Frigg kaj la valkirioj kaj liaj korvoj. Sed Freyr alveteris per sia ĉaro kun tiu apro, kiu nomiĝas Gullintanni[303] aŭ Slidrugtanni[304]. Sed Heimdall rajdis sur sia ĉevalo, kiu nomiĝas Gulltopp[305], sed Freyja alveturis kun siaj katoj. Tien venis ankaŭ multaj prujno-gigantoj kaj monto-gigantoj. Odino metis sur la fajron oran ringon, nomitan Draupnir[305], ĝi havis poste la naturon, ke ĉiun naŭan nokton gutis el ĝi ok oraj ringoj de sama pezo. La ĉevalo de Baldur estis kondukita sur la fajron kun ĉiuj jungaĵoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Мифы и легенды рыцарской эпохи
Мифы и легенды рыцарской эпохи

Увлекательные легенды и баллады Туманного Альбиона в переложении известного писателя Томаса Булфинча – неотъемлемая часть сокровищницы мирового фольклора. Веселые и печальные, фантастичные, а порой и курьезные истории передают уникальность средневековой эпохи, сказочные времена короля Артура и рыцарей Круглого стола: их пиры и турниры, поиски чаши Святого Грааля, возвышенную любовь отважных рыцарей к прекрасным дамам их сердца…Такова, например, романтичная история Тристрама Лионесского и его возлюбленной Изольды или история Леира и его трех дочерей. Приключения отчаянного Робин Гуда и его веселых стрелков, чудеса мага Мерлина и феи Морганы, подвиги короля Ричарда II и битвы самого благородного из английских правителей Эдуарда Черного принца.

Томас Булфинч

Культурология / Мифы. Легенды. Эпос / Образование и наука / Древние книги
Древний Египет и Месопотамия
Древний Египет и Месопотамия

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данном томе читатели смогут ознакомиться с мифологией одной из древнейших культур мировой цивилизации — Древнего Египта, а также с легендами и мифами Месопотамии.Комментарии: И. Рак, А. Немировский.Художник И. Е. Сайко.

Александр Иосифович Немировский , Иван Вадимович Рак , Людмила Станиславовна Ильинская

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги