Sed pri Hermod estu nun dirite, ke li rajdis dum naŭ noktoj tra valoj mallumaj kaj profundaj, tiel ke li vidis nenion ĝis li venis al la rivero Gjoll[306]
, kaj rajdis sur la ponton de Gjoll. Ĝi estas tegita per brilanta oro. Estas nomita Modgunn[307] la junulino, kiu gardas la ponton; ŝi demandis pri lia nomo kaj familio kaj diris, ke en la antaŭa tago transrajdis la ponton kvin batalionoj de mortintaj homoj, „sed ne malpli resonas la ponto sub vi sola, kaj ne havas vi la koloron de mortinto. Kial vi rajdas ĉi tie sur la vojo de Hel?“ Li respondis, ke „mi rajdas al Hel por serĉi Baldur. Aŭ ĉu vi okaze vidis Baldur sur la vojo de Hel?“ Sed ŝi diris al li, ke Baldur rajdis trans la ponton de Gjoll, „sed malsupren kaj norden kondukas la vojo de Hel.“Tiam Hermod rajdis ĝis li venis al Helgrindur,[308]
tiam li deseliĝis kaj plistreĉis la selzonon, surseliĝis kaj spronis la ĉevalon, kaj la ĉevalo transsaltis la pordegon tiom forte, ke ĝi neniel ĝin tuŝis. Tiam Hermod rajdis al la palaco de Hel kaj deseliĝis kaj eniris la halon kaj vidis tie Baldur, sian fraton, sidantan sur honora benko. Hermod tie restis dum la nokto. Sed en la mateno Hermod petis al Hel, ke Baldur havu ŝian permeson rajdi hejmen kun li kaj diris, kioma plorado estas ĉe la Azoj. Sed Hel diris, ke tio estu elprovita, ĉu Baldur estas tiel amata, kiel estas dirite, kaj „se ĉiuj objektoj kaj estaĵoj, vivaj kaj senvivaj, en la mondo, priploros lin, tiam li povos reiri al la Azoj, sed daŭre resti ĉe Hel, se iu kontraŭos aŭ rifuzos plori.“ Tiam ekstaris Hermod, sed Baldur akompanis lin el la halo kaj prenis la ringon Draupnir kaj sendis al Odino kiel memoraĵon, sed Nanna sendis al Frigg valoran tukon kaj pliajn donacojn, kaj al Fulla fingran ringon. Tiam Hermod reiris sur la vojo kaj venis al Azgardo kaj raportis pri ĉiuj okazaĵoj, kiujn li vidis kaj aŭdis.Tiam la Azoj sendis mesaĝistojn tra la tuta mondo por peti, ke Baldur estu elplorita el la mondo de Hel. Kaj ĉiuj tion faris, la homoj kaj la bestoj kaj la tero kaj la ŝtonoj kaj la arboj kaj ĉiuj metaloj, kiel vi certe povis konstati, ke ĉi tiuj lastaj ploras kiam ili venas el frosto en varmon. Kiam la senditoj iris hejmen kaj estis bone plenumintaj sian komision, ili trovis en iu groto gigantinon, kiu tie sidis, ŝi nomiĝis Tokk.[309]
Ili petis ŝin plori por Baldur. Ŝi diris:Estas la supozo, ke tiu estis Loki Laufeyjarson, kiu faris la plej multajn malbonojn inter la Azoj.»
50. Loki katenita
Tiam diris Gangleri: «Multon atingis Loki, ke li unue tion kaŭzis, ke Baldur estis mortigita, kaj ankaŭ tion, ke li ne estis liberigita de Hel. Sed ĉu li estis punita pro tiuj faroj?»
La Alta diris: «Estis li tiel repagita, ke li pro tio longe suferos. Kiam la dioj tiom koleris kontraŭ li, kiel estis ja atendeble, li forkuris kaj sin kaŝis sur iu monto, konstruis tie domon kun kvar pordoj, tiel ke li povis rigardi el la domo al ĉiuj direktoj. Sed ofte dum tagoj li transprenis la formon de salmo kaj tiam kaŝis sin sub akvofalo nomita Franangrsfors[310]
. Tiam li pensis, kian rimedon eltrovus la Azoj por trovi lin kaj kapti en la akvofalo. Sed kiam li sidis en la domo, li prenis linan fadenon kaj plektis el ĝi maŝojn, kiel reto estas ĉiam poste farita, sed fajro brulis antaŭ li. Tiam li vidis, ke la Azoj jam estas je mallonga distanco de la domo kaj estis Odino vidinta el la Hlidskjalf, kie li sin trovas. Li tuj eksaltis el sia sidloko kaj en la riveron, ĵetinte la reton sur la fajron.