Читаем La Edda полностью

Laŭte blovos Heimdallper korno altlevita,parolos Odinokun la kapo de Mimir;tremos Yggdrasill,frakseno altestara;ĝemos Tarbo antikva,liberiĝos giganto.Kio ĉe la Azoj?Kio ĉe la elfoj?bruos ĉe gigantoj,Azoj konsiliĝos;ĝemos gnomojantaŭ ŝtonpordoj,spertuloj pri rokojScias vi jam — aŭ ĉu?El oriento veturosHrym kun ŝildo,turniĝos Serpentogigantoforte,ondojn puŝegos,sed agloj ĝojosmortintojn disŝirontaj,Naglfar malligiĝosŜipo el orientoveturos kun popolo,la filoj de Muspell,sub direkto de Loki.Tie gigantojĉiuj kun la Lupo,kun ili irasla frato de Byleist[325].Surt el la sudoiros kun fajro,suno rebrilossur glavo nuda;rokoj brufalos,falkuros gigantinoj,homoj mortvojos,fendiĝos ĉielo.Realiĝos la duamalĝojo de Hlin[326],kiam Odinokontraŭ Lupon ekbatalos,kaj la brila mortigintode Beli kontraŭ Surt,tie mortfalosla aromo de Frigg[327].Ekpaŝos fil' de Odinoal batalo kontraŭ Lupo,Vidar sur la vojokontraŭ beston buĉavidan;al la filo de Hvedrung[328]li per mano penetrigosglavon tra koron.Tiam patro venĝitos.Alpaŝos altnoblafilo de Hlodyn,mortonta, la Serpenton,certa pri postfamo.Forlasos bravulojla teron ĉiuj,kiam kolera fraposla gardanto de Midgard[329].Suno nigriĝos,en maron sinkos ter',de sur ĉielomalaperos steloj;furiozos fajrokaj fumo densos supre,altaj flamlangojprilekos ĉielon.

Kaj estas plie dirite:

Nomiĝas Vigridkampo de batalegode Surt kaj la altaj dioj.Cent trimejlojnĝi mezuras je ĉiu flanko;por ili ĝi estas markita.»<p>52. Loĝlokoj post Ragnarok</p>

Tiam diris Gangleri: «Kio tiam estos, kiam ĉielo kaj tero forbrulis kaj la tuta mondo, kaj estos mortaj ĉiuj dioj kaj ĉiuj Einherjar kaj ĉiuj homoj? Vi diris antaŭe, ke ĉiu homo vivos en iu mondo por ĉiam.»

Tiam respondis la Tria: «Multaj estos tiam loĝlokoj, kiuj estas bonaj kaj multaj, kiuj estas malbonaj. La plej bona loko estos Gimle sur la ĉielo. Abundo da bona trinkaĵo por tiuj, kiuj tion ŝatos, estos en tiu halo, kiu nomiĝas Brimir[330], ĝi staras sur Okolnir[331]. Tiu estas ankaŭ bona halo, kiu staras sur la montoj Nidafjoll[332], farita el ruĝa oro, ĝi nomiĝas Sindri[333]. En tiuj ĉi haloj loĝos bonaj homoj kaj virtaj. Sur la bordo Nastrond[334] estas granda halo kaj malagrabla kaj frontas la pordo kontraŭ la nordo, ĝi estas superteksita el spinoj de serpentoj kiel domo de plektitaj muroj, sed la kapoj de la serpentoj rigardas en la halon kaj sputas venenon, tiel ke laŭlonge de la halo fluas venenaj riveroj, kaj vadas tiujn riverojn rompintoj de ĵuroj kaj murdistoj, kiel estas ĉi tie dirite:

Halon mi konasforan de l’ sunostarantan sur Nastrond,norden rigardas pordo,engutas venenotra truoj supre,serpentaj spinojĝin superteksas.Tie travadufortajn fluojnĵurrompintojkaj murdistoj.

Sed en Hvergelmir[28] estas plej malbone:

Tie turmentas Nidhoggkorpojn de mortintoj.»<p>53. Vivantoj post Ragnarok</p>

Tiam diris Gangleri: «Ĉu iuj dioj tiam postvivos, aŭ ĉu estos tiam iu tero aŭ ĉielo?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги