Читаем La Edda полностью

La Alta diris: «Eklevos sin la tero el la maro kaj estos tiam verda kaj bela; kreskos tiam greno sur kampoj nesemite. Vidar[335] kaj Vali[336] vivos, tiel ke ne detruis ilin la maro nek la fajro de Surt, kaj havos ili sian loĝlokon sur la kampo Idavoll,[337] kie estis Azgardo antaŭe, kaj tien venos tiam la filoj de Toro, Modi[338] kaj Magni[339], kaj havos kun si la martelon Mjollnir. Tiam poste alvenos tien Baldur kaj Hod el la mondo de Hel, kaj sidiĝos ili ĉiuj kune kaj interparolos kaj rememoros siajn misterojn kaj diskutos la eventojn, kiuj antaŭe okazis, koncerne la Midgard-Serpenton kaj la lupon Fenrir Tiam ili trovos en la herbo la orajn tabulojn, kiujn posedis la Azoj. Estas tiel dirite:

Vidar kaj Valiokupos sanktajn lokojnkiam nigriĝos la fajro de Surt.Modi kaj Magnihavos la Martelonkiam ne plu batalos Vingnir[340].

Sed en loko nomita Hoddmimisholt[341] du homoj sin kaŝis dum la Fajro de Surt, kiuj tiel nomiĝas: Lif[342] kaj Leiftrasir[343], kaj sin nutris per matena roso. Sed de tiuj homoj devenis tiom multnombra generacio, ke la tuta mondo reloĝiĝos, kiel estas ĉi tiel dirite:

Lif kaj Leiftrasir,ili sin kaŝisen Hoddmimisholt;matenan rosonili havas kiel manĝon,kaj de ili homoj devenas.

Kaj tio estos por vi ankaŭ miriga, ke la suno generos filinon ne malpli belan ol estis ŝi mem, kaj sekvas ŝi la saman vojon kiel ŝia patrino, kiel estas dirite:

Unu filinonnaskos Alfrodul[344]antaŭ ol Fenrir ŝin kaptos,tiu rajdukiam la dioj jam mortisla vojon de sia patrino.

Kaj nun, se vi trovos ion plian por demandi, tiam mi ne scias kie vi trovos respondojn, ĉar mi ne aŭdis iun homon plue rakonti pri la historio de la mondo. Kaj faru al vi bonon la konoj, kiujn vi jam akiris.»

54. Pri Gangleri

Tiam poste Gangleri aŭdis grandajn bruojn el ĉiuj direktoj kaj rigardis flanken, kaj kiam li plie ĉirkaŭrigardis, li trovis ke li staras sur ebena kampo, vidis tiam neniun halon kaj neniun fortikaĵon. Li tiam ekiris for kaj revenis al sia regno kaj rakontis la eventojn, kiujn li vidis kaj aŭdis. Kaj laŭ lia raporto tiuj rakontoj pasis plue de unu persono al alia.

Skaldskaparmal

(La Arto de Poetiko)

La mitologiaj rakontoj.

Skaldskaparmal, isl. skáldskaparmál, ‹poetiko, poezia arto›, skáldskapar, gen. de skáldskapur, ‹poezio› (el skáld, ‹poeto›), kaj mál, ‹lingvo, lingva arto›.

1. Ægir vizitas la Azojn

Estis homo nomita Ægir[345] aŭ Hler[346]; li loĝis sur insulo, kiu nun havas la nomon Hlesey[347]. Li estis granda magiisto. Li komencis sian vojaĝon al Azgardo, sed la Azoj estis antaŭsciaj pri lia vojaĝo, kaj bonvenige preparis lian akcepton, sed tamen preparis por li iluziojn pri multaj aferoj. Kaj en la vespero, komence de la bankedo, Odino portigis glavojn en la halon, kaj estis ili tiom brilantaj, ke ili elsendis lumon, kaj ne estis alia lumo uzata, dum ili sidis ĉe la drinkado.

Tiam sidigis sin sur siajn tronojn la dek du Azoj, kiuj estu juĝantoj, kaj inciatis la jam preparitan bankedon, kaj estas ĉi tiuj nomitaj: Toro, Njordo, Freyr, Tyr, Heimdall, Bragi, Vidar, Vali, Ull, Hœnir[348], Forseti, Loki; kaj tiel same la Azinoj: Frigg, Freyja, Gefjun, Idun, Gerd, Sigyn, Fulla, Nanna. Ĉiuj aferoj tie aspektis grandiozaj al Ægir. Ĉiuj mur-paneloj estis tegitaj per splendaj ŝildoj. Forta medo estis sur la tabloj kaj estis drinkata grandkvante. Apud Ægir sidis Bragi, kaj ili kundrinkis kaj interparolis. Bragi rakontis al Ægir pri multaj eventoj, je kiuj la Azoj ludis rolojn kiel agantoj.

2. Tjassi forkaptas Idun

Li komencis tiel sian rakontadon, ke «tri Azoj ekiris de siaj hejmoj, Odino kaj Loki kaj Hœnir, kaj transiris montojn kaj dezertajn regionojn, kie nutraĵoj estis mankaj. Kaj kiam ili enpaŝis iun valon, ili vidis gregon de brutoj kaj kaptis ili unu bovon kaj fosis kavon[349] en la grundon por prepari kuiradon. Sed kiam ili pensis, ke estas kuirite, ili malfermis la kavon, kaj trovis, ke ne estis kuirite. Kaj je la dua fojo, post iom da tempo, kiam ili malfermis la kavon, tiam ankoraŭ ne estis kuirite. Ili tiam parolis inter si, kio povus esti la kaŭzo. Tiam ili aŭdis parolon sur la kverko super si, kaj diris tiu, kie tie sidis, ke estas li, kiu kaŭzas tion, ke ne progresas la kuirado en la kavo. Ili alrigardis, kaj vidis, ke tie sidas aglo kaj ne malgranda.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги