Читаем La Edda полностью

Odino tiam trovis tranoktejon ĉe tiu giganto, kiu nomiĝis Baugi[369], frato de Suttung. Baugi diris al li, ke liaj aferoj iras malbone, ke liaj naŭ sklavoj mortis kaj ke li ne havas esperon retrovi por si laboristojn. Sed Odino diris al li, ke lia nomo estas Bolverk[370], kaj proponis transpreni la laboron de naŭ homoj, kaj postulis kiel salajron unu trinkaĵon el la medo de Suttung. Baugi diris, ke li ne havas disponon pri la medo, diris, ke Suttung sola volas ĝin havi, sed ke li iros kun Bolverk por provi, ĉu li povos havi da ĝi unu trinkaĵon. Bolverk faris laboron de naŭ homoj dum la somero, sed je komenco de la vintro li postulis de Baugi sian salajron Tiam ili ambaŭ iris al Suttung. Baugi diris al Suttung, sia frato, la kontrakton inter li kaj Bolverk. Sed Suttung rekte rifuzis doni eĉ unu guton de la medo. Tiam Bolverk parolis al Baugi, ke ili uzu iujn ruzojn por provi akiri la medon Baugi diris, ke tio estas bona ideo. Tiam Bolverk elmetis borilon, nomitan Rati[371], kaj diris, ke Baugi traboru la montrokon, se la borilo estos sufiĉe akra. Li tion faris. Tiam Baugi diris, kaj la roko estas traborita. Sed Bolverk enblovis la bortruon, kaj elĵetiĝis tiam la boraĵoj kontraŭ lian vizaĝon. Li tiam vidis, ke Baugi intencas lin trompi, kaj ordonis al li rebori tra la rokon. Baugi boris denove. Sed kiam Bolverk enblovis por la dua fojo, tiam enĵetiĝis la boraĵoj. Tiam Bolverk prenis la formon de serpento kaj enrampis tra la bortruo. Sed Baugi enpuŝis post lin la borilon, sed lin maltrafis. Bolverk venis tien, kie estis Gunnlod kaj kuŝis kun ŝi tri noktojn, kaj tiam ŝi permesis al li trinki el la medo tri trinkaĵojn. En la unua trinkaĵo li eltrinkis la tuton el Odrerir, sed en la dua el Bodn, en la tria el Son, kaj havis tiam la tutan medon. Li tiam surprenis la formon de aglo kaj flugis laŭeble rapide. Sed kiam Sutting vidis la flugon de la aglo, li surprenis la formon de aglo kaj flugis post lin. Sed kiam la Azoj vidis, kie flugas Odino, tiam ili elmetis en la korton siajn kuvojn, sed kiam Odino envenis interne de Azgardo, tiam li elsputis la medon en la kuvojn. Sed tiom preskaŭis, ke Suttung lin kaptu, ke li sendis el si malantaŭen iom de la medo, kaj estis tio neglektita, kaj povis kiu ajn preni el ĝi laŭ sia deziro, kaj nomas ni tion „porcio de plat-rimistoj“. Sed la medon de Suttung Odino donis al la Azoj kaj al tiuj homoj, kiuj scias fari poezion. Tial ni nomas poezion kaptaĵo de Odino kaj lia trinkaĵo kaj donaco kaj trinkaĵo de la Azoj.»

<p>7. Pri la giganto Hrungnir</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги