Bragi rakontis al Ægir: «Okazis, kiam Toro estis irinta al la Oriento por disbati gigantojn, ke Odino rajdis sur Sleipnir[372] al Gigantolando kaj venis al tiu giganto, kiu nomiĝis Hrungnir[373]. Ĉi tiu demandis, kiu estas tiu persono, kiu portas oran kaskon kaj rajdas trans ĉielon kaj maron, kaj diris, ke li havas ĉevalon mirinde bonan. Odino diris, ke li pretas veti je sia propra kapo, ke neniu ĉevalo egale bona troviĝas en Gigantolando. Hrungnir respondis, ke tiu estas ja bona ĉevalo, sed deklaris, ke li posedas ĉevalon multe pli grandpaŝajn, kiu nomiĝas Gullfaxi[374]. Hrungnir jam ekkoleris kaj saltis sur sian ĉevalon kaj galopis post Odinon kaj volis repagi al li pro liaj bombastoj. Odino galopis tiom rapide, ke ĉiam estis unu teraltaĵo inter li kaj Hrungnir. Ĉi tiu tiom senpense furiozis, ke li neniom atentis pri la vojo ĝis li jam trarajdis la pordegon de Azgardo. Kiam li haltis ĉe la pordo de Valhalo, la Azoj invitis lin al bankedo. Li eniris la halon kaj petis, ke ili donu al li trinkaĵon. Tiam estis prenitaj la pokaloj, el kiuj Toro kutimis trinki, kaj li tuj eltrinkis el ĉiu. Sed kiam li ebriiĝis, ne mankis al li grandaj vortoj: li diris, ke li elprenos Valhalon kaj ĝin transportos al Gigantolando, kaj ke li enterigos Azgardon kaj mortigos ĉiujn diojn krom Freyja kaj Sif, kiujn li prenos kun si hejmen. Freyja estis tiam la sola, kiu kuraĝis porti al li trinkaĵojn, kaj li deklaris, ke li ja eltrinkos la tutan bieron de la Azoj. Sed kiam la Azoj tediĝis de lia ŝvelparolo, ili alvokis Toron per lia nomo. Ĉi tiu tuj eniris la halon kaj svingis la martelon kaj estis tre kolera kaj demandis, kiu respondecas pri tio, ke ruzaj gigantoj estas tie allasitaj por regalo, kaj kiu garantiis al Hrungnir sekurecon en Valhalo, kaj kial Freyja servas al li trinkaĵojn en bankedo de la Azoj. Tiam Hrungnir respondis kaj rigardis al Toro kaj ja ne amikece, ke Odino invitis lin al la bankedo kaj ke li estas sub lia protekto. Tiam diris Toro, ke li ja bedaŭros la akcepton de tiu invito antaŭ ol li eskapos for Hrungnir diris, ke tio ne farus multan honoron al Azo-Toro mortigi lin senarmilan, estus por li pli granda pruvo de braveco, se li kuraĝos batali kontraŭ li sur la landlimo ĉe Grjottunagardar[375]. „Kaj estis tio granda stultaĵo,“ li diris, „ke mi lasis hejme mian ŝildon kaj mian honon. Sed se mi havus ĉi tie miajn armilojn, ni jam nun povus elprovi duelon inter ni, sed ĉar tio ne estas ebla, mi deklaras, ke vi estos kulpiginda je malnobleco, se vi mortigos min senarmilan.“ Toro neniel volis ne elprovi kontraŭ li duelon, kiam ne mankis la defio, kaj des pli, ĉar neniu antaŭe tion proponis al li. Hrungnir tiam foriris laŭ sia vojo kaj galopis plenrapide ĝis li alvenis al Gigantolando, kaj disfamiĝis lia vojaĝo inter la gigantoj, kaj ankaŭ tio, ke rendevuo estis decidita inter li kaj Toro, kaj sentis la gigantoj, ke multe gravos por ili, kiu el tiuj du venkos en la duelo. Ili antaŭvidis nenion bonan de Toro, se Hrungnir mortos, ĉar li estis la plej forta inter ili.
Tiam la gigantoj faris homon ĉe Grjottunagardar el argilo, kaj estis li naŭ trimejlojn alta kaj tri trimejlojn larĝa sub la brakoj; sed ili ne povis trovi koron tiom grandan, kiel konvenus por li, ĝis ili prenis tian el iu ĉevalino, sed tiu ne pruviĝis firma, kiam Toro venis. Hrungnir havis tiun koron, kiu estas fama, el malmola ŝtono kaj kun tri anguloj, laŭ kiu estis poste farita tiu simbolo nomita „koro de Hrungnir“. Lia kapo estis ankaŭ el ŝtono. Lia ŝildo estis ankaŭ el ŝtono, larĝa kaj dika, kaj tenis li la ŝildon antaŭ si, kie li staris sur Grjottunagardar kaj atendis la alvenon de Toro, sed kiel armilon li havis sian honon kaj kuŝis ĝi sur lia ŝultro, kaj estis lia aspekto ne plezuriga por rigardi. Unuflanke de li staris la argil-giganto, kiu estis nomita Mokkurkalfi[376], kaj estis li tre timanta. Estas dirite, ke li ellasis pison, kiam li ekvidis Toron.