Читаем La Edda полностью

Toro venis por tranoktiĝo al tiu gigantino, kiu nomiĝis Grid[387]; ŝi estis la patrino de Vidar la silenta[388]. Ŝi diris al Toro la veron pri Geirrod, ke li estas giganto ruza kaj malfacile traktebla. Ŝi pruntis al li plifortigan zonon kaj ferajn gantojn, kiujn ŝi posedis, kaj ankaŭ sian bastonon, kiu nomiĝis Gridarvol[389].

Tiam Toro venis al tiu rivero, kiu nomiĝas Vim[390], la plej granda el riveroj. Tiam li streĉe fiksis la zonon de potencigo ĉirkaŭ sin kaj subtenis sin per la bastono Gridarvol dum la travado, sed Loki sin kroĉis al lia zono. Kaj kiam Toro atingis la mezon de la riverfluo, tiam la rivero tiom ŝvelis, ke ĝi prifluis liajn ŝultrojn. Tiam Toro eldiris ĉi tiun strofon:

Ne pli kresku, Vim,ĉar mi volas vadial la loko de la giganto;sciu, ke se vi kreskos,kreskos ankaŭ mia Az-potencoĝis la alto de la ĉielo.

Tiam Toro vidis pli supre en iu interrokejo, ke Gjalp[391], filino de Geirrod, tie staris diskrure super la rivero, kaj faris ŝi la ŝvelkreskon. Tiam Toro prenis grandan ŝtonon el la rivero kaj ĵetis kontraŭ ŝi kaj diris: „Riveron oni ŝtopas ĉe la fonto!“ Ne maltrafis li tion, kion li celis. Kaj en tiu momento li atingis la transan bordon kaj povis ekpreni sorpan arbeton tie kreskantan kaj tiel sukcesis eltiri sin el la rivero. El tio devenas la diraĵo, ke la sorpo estas la savo de Toro.

Kiam Toro venis al Geirrod, li kaj lia kompano estis invititaj unue en kaprejon por ripozo, kaj estis tie unu seĝo por sidi, kaj tie eksidis Toro. Tiam li trovis, ke la ŝeĝo leviĝis sub li tute ĝis la tegmento. Li tiam metis la pinton de la bastono Gridarvol kontraŭ la tegmentajn trabojn kaj forte puŝis kaj tiel mallevis la seĝon, aŭdiĝis tiam forta krako kaj akompanis ĝin kriego. Estis tie sub la seĝo la filinoj de Geirrod, Gjalp kaj Greip[392], kaj rompis li la spinojn de ili ambaŭ. Tiam Geirrod ordonis alvoki Toron por iri en la halon por sportaj ludoj. Grandaj fajroj tie brulis laŭlonge de la halo. Sed kiam Toro eniris la halon kaj venis fronte al Geirrod, tiam Geirrod prenis per tenilo ardantan ferpecon kaj ĵetis kontraŭ Toron. Sed Toro ĝin kaptis per la ferglavoj kaj levis la ferpecon por reĵeto, sed Geirrod kuris por ŝirmo malantaŭ feran kolonon. Toro ĵetis la ferpecon kaj flugis ĝi tra la kolonon kaj tra la giganton Geirrod kaj tra la muron en la teron ekstere.»

Pri tio verkis poemon Eilif Gudrunarson[393], nomita «Torsdrapa»[394].

<p>10. Pri la artaĵoj de la filoj de Ivaldi kaj la gnomo Sindri</p>

«Kial oro estis nomita „hararo de Sif“?»

«Loki Laufeyjarson faris tion laŭ la naturo de sia ruzeco, ke li detranĉis la tutan hararon de Sif[395]. Sed kiam Toro tion rimarkis, li kaptis Loki kaj estus frakasinta ĉiun lian oston, se Loki ne estus ĵurinta akiri tion ĉe la nigraj elfoj, ke ili faru el oro tian hararon por Sif, kiu kresku same kiel naturaj haroj. Post tio Loki iris al tiuj gnomoj, kiuj nomiĝas filoj de Ivaldi[396], kaj faris ili la hararon kaj la ŝipon Skidbladnir[397] kaj la lancon Gungnir[322], kiun posedis Odino. Tiam Loki vetis je sia kapo kun tiu gnomo, kiu nomiĝas Brokk[398], ĉu lia frato Eitri[399] povos fari tri objektojn egale bonajn kiel estis tiuj. Sed kiam ili venis al la forĝejo, tiam Eitri metis felon de porko en la fornon kaj petis al Brokk, ke li enblovu la fajron kaj ne paŭzi antaŭ ol li prenos tion el la forno, kiun li enmetis. Sed kiam li eliris el la forĝejo, kaj daŭrigis tiam la alia la enblovadon, tiam iu muŝo eksidis sur ties manon kaj ĝin pikis. Sed li daŭrigis la enblovadon kiel antaŭe ĝis la forĝisto elprenis la felon el la forno, kaj estis ĝi tiam apro kaj ĝia kresthararo el oro.

Tiam Eitri metis oron en la fornon kaj petis al Brokk enblovadi kaj ne ĉesigi la blovadon antaŭ ol li revenos, kaj eliris. Sed tiam venis la muŝo kaj eksidis sur lian kolon kaj pikis duoble pli forte. Sed li daŭrigis la blovadon ĝis la forĝisto elprenis el la forno tiun ringon de oro, kiu nomiĝas Draupnir[305].

Tiam li metis feron en la fornon kaj petis al Brokk enblovi kaj diris, ke la forĝo tute malsukcesos, se la blovado ekĉesos. Tiam la muŝo eksidis inter liaj okuloj kaj pikis la brovojn. Sed kiam la sango gutis sur la okulojn, tiel ke li ne povis vidi, tiam li alkaptis per la mano plej rapide dum la balgo kuntiriĝis kaj forskuis la muŝon. Tiam alvenis la forĝisto kaj diris, ke nun preskaŭ okazis, ke ĉio estis difektita, kio estas en la forno. Tiam li elprenis martelon el la forno kaj transdonis ĉiujn objektojn en la manojn de Brokk kaj petis lin porti ilin al Azgardo kaj plenumi la veton.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги