Sigurd rajdis ĝis li trovis domon sur iu monto. Tie dormis virino kaj havis kaskon sur la kapo kaj portis kirason. Li eltiris la glavon kaj detranĉis de ŝi la kirason. Tiam ŝi vekiĝis kaj nomis sin Hild, ŝi estas ankaŭ nomita Brynhild[421] kaj estis valkirio. Sigurd rajdis de tie kaj venis al reĝo nomita Gjuki. Lia edzino nomiĝis Grimhild, iliaj infanoj estis Gunnar, Hogni, Gudrun, Gudny. Gotorm estis lia adoptita filo. Tie Sigurd restis dum longa tempo. Li ekhavis Gudrun, filinon de Gjuki, kiel edzinon. Gunnar kaj Hogni faris ĵurojn de frateco al Sigurd. Poste Sigurd kaj la filoj de Gjuki iris al Atli Budlason[422] por peti por Gunnar la manon de lia fratino, Brynhild. Ŝi vivis sur la monto Hindafjjall[423] kaj ĉirkaŭis ŝian halon flagranta fajro, kaj estis ŝi ĵurinta edziniĝi nur al tiu homo, kiu kuraĝos transrajdi la fajron. Tiam ili rajdis, Sigurd kaj la Gjukungoj — ili estas ankaŭ nomitaj Niflungoj[424] — sur la monton, kaj rajdu Gunnar trans la fajron. Li havis ĉevalon, kiu nomiĝis Goti[425], sed tiu ĉevalo ne kuraĝis salti en la fajron. Tiam ili interŝanĝis siajn formojn[426], Sigurd kaj Gunnar, kaj ankaŭ nomojn, ĉar Grani ne volis sin movi sub alia homo ol Sigurd. Tiam Sigurd saltis sur la dorson de Grani kaj trarajdis la flagrantajn flamojn. En tiu vespero li celebris sian edziĝon kun Brynhild. Sed kiam ili kunlitiĝis li elingigis la glavon Gram kaj ĝin metis inter ili. Sed en la mateno, kiam li ekstaris kaj sin vestis, tiam li donacis al Brynhild kiel geedzigan simbolon[427] la oran ringon, kiun Loki estis preninta de Andvari, sed akceptis de ŝi alian ringon kiel memoraĵon. Tiam Sigurd saltis sur sian ĉevalon kaj rajdis al siaj kompanoj. Li kaj Gunnar interŝanĝis denove siajn formojn kaj reiris al Gjuki kun Brynhild. Sigurd ekhavis du infanojn kun Gudrun, Sigmund[414] kaj Svanhild[428].
14. La mortigo de Sigurd
Estis iufoje, ke Brynhild kaj Gudrun iris al bordo de rivero por lavi siajn harojn[429]. Kiam ili venis al la rivero, Brynhild vadis for de la bordo en la riveron kaj diris, ke ŝi ne volas lavi siajn harojn en la akvo, kiu fluas elde la haroj de Gudrun, ĉar ŝi havas edzon pli kuraĝan ol tiu de Gudrun. Tiam Gudrun envadis post ŝi en la riveron kaj diris, ke ŝi ja povas lavi siajn harojn pli supre en la rivero, ĉar ŝi havas kiel edzon, kiun nek Gunnar nek iu alia en la mondo egalas je braveco, ĉar li mortigis Fafnir kaj Regin kaj proprigis al si iliajn trezorojn. Tiam Brynhild respondis: „Pli granda bravaĵo estis tiu, ke Gunnar transrajdis la fajron, sed Sigurd ne kuraĝis.“ Tiam Gudrun ekridis kaj diris: „Ĉu vi kredas, ke estis Gunnar, kiu transrajdis la fajron? Mi kredas kontraŭe, ke tiu kuŝis en via lito, kiu donacis al mi ĉi tiun ringon, sed la ora ringo, kiun vi portas sur via mano kaj vi posedas kiel geedzigan simbolon, ĝi estas nomita ‹donaco de Andvari›[430], kaj ne estas mia opinio, ke Gunnar ĝin deportis el Gnitaheid.“ Tiam Brynhild eksilentis kaj iris hejmen.
Post tio Brynhild provokis Gunnar kaj Hogni, ke ili mortigu Sigurd. Sed pro tio, ke ili faris ĵurojn de reciproka lojalo al Sigurd, ili provokis sian fraton Gotorm, ke li mortigu Sigurd. Li trapikis per glavo Sigurd dormantan. Sed kiam li sentis la vundon, li ĵetis la glavon Gram post lin kaj ĝi distranĉis la homon en la mezo. Tie mortis Sigurd, kaj samtempe ili mortigis lian filon trivintran, kiu nomiĝis Sigmund. Post tio Brynhild trapikis sin per glavo, kaj estis ŝi bruligita kun Sigurd. Sed Gunnar kaj Hogni prenis por si la trezoron de Fafnir kaj la „donacon de Andvari“ kaj plue regis siajn landojn.
15. La mortigo de la Gjukungoj kaj la venĝo de Gudrun
Reĝo Atli Budlason[422], la frato de Brynhild, tiam ekhavis Gudrun kiel edzinon, kies edzo estis Sigurd, kaj ili ekhavis infanojn. Reĝo Atli invitis al si Gunnar kaj Hogni, kaj akceptis ili la inviton. Sed antaŭ ol ili iris de sia hejmo, ili kaŝis la trezoron de Fafnir en la rivero Rejno, kaj estas tiu oro neniam poste trovita. Sed reĝo Atli havis ĉe si armitajn homojn je ilia alveno kaj batalis kontraŭ Gunnar kaj Hogni, kaj estis ili kaptitaj. Atli eltranĉigis la koron de Hogni viva, kaj kaŭzis tio lian morton. Li ĵetigis Gunnar en truon de serpentoj, sed al li estis donita harpo en sekreto kaj frapis li la harpon per la piedfingroj, ĉar liaj manoj estis ligitaj, kaj tiel li dormigis ĉiujn serpentojn krom unu, kiu mordis lin ĉe la subo de lia brustosto kaj enboris sian kapon en la brustokavon kaj fikspendis de sur la hepato ĝis li mortis.
Gunnar kaj Hogni estas nomitaj Niflungoj kaj Gjukungoj, kaj pro tio oro estas nomita „trezoro aŭ heredaĵo de Niflungoj“.