Читаем La Edda полностью

Tiam la berserkoj de Hrolf Kraki petis sian soldon, tri funtojn da oro por ĉiu, kaj krome ili postulis, ke ili alportu al Hrolf Kraki tiujn valorajn objektojn, kiujn ili elektis por li. Tiuj estis la kasko Hildigolt[469] kaj la kiraso Finnsleif[470], kiu ne estis penetrebla per armiloj, kaj tiu orringo, kiu estis nomita Sviagris[471], kiun posedis la prapatroj de Adils. Sed la reĝo rifuzis doni ĉiujn tiujn objektojn, kaj ankaŭ ne pagis al ili la soldon.

La berserkoj iris for kaj estis tre malkontentaj pro tia traktado kaj diris al Hrolf Kraki, kiel staras la afero. Li tuj komencis sian vojaĝon al Uppsala, kaj kiam li estis lokita siajn ŝipojn en la rivero Fyri[472], li rajdis al Uppsala kaj akompanis lin liaj dek du berserkoj, ne havantaj permeson de protekto.

Lia patrino Yrsa lin bonvenigis kaj kondukis lin al privata ĉambro, sed ne en la reĝan halon. Grandaj fajroj estis tiam faritaj por ili kaj medo alportita por trinki Tiam eniris la homoj de reĝo Adils kaj metis amason da ligno sur la fajron, farante ĝin tiom flamanta, ke la vestoj de Hrolf kaj liaj homoj ekbrulis, kaj diris: „Ĉu tio estas vera, ke Hrolf Kraki kaj liaj berserkoj fuĝas ne de fajro, nek de fero?“

Tiam Hrolf Kraki salte ekstaris kaj ili ĉiuj. Tiam li diris: „Ni aldonu ankoraŭ pli al la fajroj en la domoj de Adils,“ kaj prenis sian ŝildon kaj ĝin ĵetis sur la fajron kaj saltis trans la fajron, dum brulis la ŝildo, kaj plie li diris: „Ne fuĝas tiu de fajro, kiu transen saltas.“ Tiel same faris ĉiu el liaj homoj, kaptis tiujn, kiuj pliigis la fajron kaj ĵetis ilin sur la fajron.

Tiam alvenis Yrsa kaj donis al Hrolf Kraki kornon de besto plenan de oro kaj kun ĝi la ringon Sviagris kaj petis ilin forrajdi al la armeo. Ili saltis sur siajn ĉevalojn kaj rajdis malsupren sur la kampojn de Fyri[473]. Tiam ili vidis, ke reĝo Adils alrajdis ilin kun sia armeo plene armita kaj volis ilin mortigi. Hrolf Kraki tiam elprenis la oron el la korno per sia mano kaj dissemis ĝin sur la vojon. Sed kiam la Svedoj tion vidis, ili elsaltis el la seloj kaj prenis ĉiu el la oro kiom li povis. Sed reĝo Adils petis ilin rajdi plu kaj rajdis mem plej rapide. Lia ĉevalo nomiĝis Slungnir, la plej rapidkura el ĉevaloj. Tion vidis Hrolf Kraki, ke reĝo Adils rajdis jam proksime al li, tenis tiam la ringon Sviagris kaj ĵetis al li kaj rajdis mem plej rapide. Reĝo Adils rajdis al la ringo kaj ĝin kaptis per la pinto de sia lanco kaj surglitigis ĝin sur la pintingon. Tiam Hrolf Kraki retrorigardis kaj vidis ke li sin klinis. Tiam li diris: „Nun mi igis kliniĝi la plej potencan inter Svedoj.“

Pro tio oro estas nomita semoj de Krakide la kampoj de Fyri

<p>19. Pri la batalo de Hjadningar</p>

Batalo estas nomita „Ventego aŭ neĝvetero de Hjadningoj“[474] kaj armiloj „fajro aŭ batiloj de Hjadningoj“, kaj estas pri tio la sekvanta rakonto.

Estis reĝo nomita Hogni[475], kiu havis filinon nomitan Hild[476]. Ŝi estis forrabita de reĝo nomita Hedin[477], filo de Hjarrandi[478], kiam reĝo Hogni estis foririnta al konferenco de reĝoj. Sed kiam ĉi tiu aŭdis, kaj lia regno estis atakita kaj lia filino kaptita, li iris kun sia armeo por serĉi Hedin kaj tiam aŭdis, ke li ŝipiris norden laŭ la bordoj. Kiam Hogni venis al Norvegujo, li ricevis pri tio informon, ke Hedis veliris okcidenten trans la maron. Tiam Hogni veliris post li tute ĝis la Orkadoj. Kaj kiam li venis al tiu insulo, kiu nomiĝas Haey[479], li tie trovis Hedin kun sia armeo. Tiam Hild iris renkonti sian patron kaj proponis al li kolĉenon kiel kompenson fare de Hedin, sed tuj aldonis, ke Hedin estas preta batali kaj ke Hogni ne povu atendi de li ian ajn cedon. Hogni respondis abrupte al sia filino, kaj kiam ŝi revenis al Hedin, ŝi diris al li, ke Hogni ne volas interkonsenton kaj petas lin prepari sin por batalo. Kaj tion ili faris ambaŭflanke kaj suriris la insulon kaj aranĝis siajn armeojn al batalo. Tiam Hedin vokis al Hogni, sia bopatro, kaj proponis al li interpaciĝon kaj multan oron kiel kompenson. Tiam Hogni respondis: «Tro malfrue vi tion proponas, se vi volas interpaciĝon, ĉar nun mi elingigis la glavon Dainsleif[480], kiun forĝis gnomoj, kaj mortigas homon je ĉiu fojo, kiam ĝi estas nuda kaj neniam maltrafas je frapo kaj neniu vundo resaniĝas, farita de ĝi.» Tiam diris Hedin: «Glavon vi laŭdas, sed ne venkon; kaj tion mi opinias, ke ĉio estas bona, kio fidele servas sian mastron.»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги