«Por tio estas la rakonto, ke Odino havis filon, kiu nomiĝis Skjold[440], de kiu devenas la Skjoldungoj[441]. Li havis rezidejon kaj regis tie landon, kie nun estas Danujo laŭ nomo, sed estis tiam nomita Gotlando.[442] Skjold havis filon, kiu nomiĝis Fridleif[443], kiu regis post li. La filo de Fridleif nomiĝis Frodi[444], li transprenis la reĝecon post sia patro en tiu tempo, kiam la imperiestro Aŭgusto establis pacon tra la tuta mondo; tiam Kristo estis naskita. Sed pro tio, ke Frodi estis la plej potenca inter reĝoj en la Nordaj landoj, estis al li atribuita la paco ĉie, kie estis parolata la lingvo dana[445], kaj estis ĝi nomita „Paco de Frodi“. En tiu tempo neniu homo faris malutilon al alia homo, eĉ se li renkontis la mortiginton de sia patro aŭ de sia frato, liberan aŭ ligitan. Tiam ne troviĝis ŝtelistoj aŭ rabistoj, tiel ke ringo de oro kuŝis longtempe sur la altebenaĵo de Jalang[446].
Reĝo Frodi akceptis inviton de tiu reĝo en Svedujo, kiu nomiĝis Fjolnir[447]. Tie li aĉetis du sklavinojn, kiuj nomiĝis Fenja kaj Menja[448]. Ili estis grandaj kaj fortaj. En tiu tempo estis trovitaj en Danujo du muelŝtonoj tiom grandaj, ke neniu estis tiom forta, ke li povis ilin turni. Sed tian naturon havis la muelŝtonoj, ke tio mueliĝis en la muelilo, kion tiu deziras, kiu muelas. Tiu muelilo nomiĝis Grotti[449]. Estis tiu nomita Hengikjopt[450], kiu donacis al Frodi la muelilon. Reĝo Frodi igis konduki la sklavinojn al la muelilo kaj ordonis al ili mueli por si oron kaj pacon kaj prosperon. Li ne permesis al ili pli longan ripozon aŭ dormon ol dum kiam silentas kukolo aŭ dum kiam oni elkantas unu poemon. Estas dirite, ke ili tiam kantis tiun poemon, kiu estas nomita Grottasong[451]. Kaj antaŭ ol estis finita la kanto, ili estis elmuelintaj armeon kontraŭ Frodi, tiel ke en tiu nokto alvenis tien tiu vikinga reĝo, kiu nomiĝis Mysing,[452] kaj mortigis li reĝon Frodi kaj kaptis grandan predon. Tiam la Paco de Frodi venis al sia fino.
Mysing prenis kun si la muelilon Grotti kaj ankaŭ la sklavinojn Fenja kaj Menja, kaj ordonis al ili mueli salon. En la mezo de la nokto ili demandis, ĉu li ne tediĝis de la salo. Li ordonis al ili mueli plu. Ili tiam muelis ankoraŭ dum mallonga tempo, antaŭ ol la ŝipoj submariĝis, kaj estis postlasita turnakvo en la maro, kie la maro enfluis tra la truo de la muelilo.
Tiam la maro fariĝis sala.»
17. pri Hrolf Kraki kaj Vogg
«Kial oro estas nomita „semoj de Kraki“?»
«Estis en Danujo tiu reĝo, kiu nomiĝis Hrolf Kraki[453]. Li estis la plej rimarkinda inter antikvaj reĝoj, antaŭ ĉio pro siaj malavareco kaj braveco kaj modesteco. Estas unu ekzemplo pri lia modesteco, multe raportita en rakontoj, ke alvenis en la palacon de Hrolf malgranda knabo kaj malriĉa, kiu nomiĝis Vogg[454]. Tiam la reĝo estis ankoraŭ juna kaj gracila laŭ staturo. Vogg iris antaŭ la reĝon kaj levis al li sian rigardon. Tiam diris la reĝo: „Kion vi volas diri, knabo, tiel min rigardante?“ Vogg diris: „Kiam mi estis hejme, mi aŭdis la homojn diri, ke reĝo Hrolf de Hleidra[455] estas la plej granda homo en la Nordaj landoj. Sed ĉi tie nun sidas sur trono stangeto (
18. Pri Hrolf Kraki kaj rego Adils
Estas alia rakonto, kiu ekzemplas la bravecon de Hrolf Kraki. Tiu reĝo regis en Uppsala[456], kiu nomiĝis Adils[457]. Li havis kiel edzinon Yrsa, patrinon de Hrolf Kraki. Li havis konflikton kun reĝo Ali[458], kiu regis landon en Norvegujo. Ili decidis pri batalo inter si sur la glacio de tiu lago, kiu nomiĝas Vænir[459]. Reĝo Adils sendis mesaĝon al Hrolf Kraki, sia boparenco, ke li venu por lin subteni kaj promesis soldon al ĉiuj liaj armeanoj dum la ekspedicio. Sed la reĝo mem ekhavu tiujn tri objektojn de valoro, kiujn li elektu por si en Svedujo.
Reĝo Hrolf ne povis iri pro milito kontraŭ la Saksianoj, sed li tamen sendis al Adils siajn dek du berserkojn[1]. Inter ili estis Bodvar Bjarki[460] kaj Hjalti la Brava[461], Hvitserk la Impeta[462], Vott[463], Veseti[464] kaj la fratoj Svipdag[465] kaj Beigud[466]. En tiu batalo falis reĝo Ali kaj granda parto de lia armeo. Tiam reĝo Adils deprenis de li morta la kaskon Hildisvin[467] kaj lian ĉevalon, kiu nomiĝis Hrafn[468].