Читаем La Edda полностью

Nun li iris for kaj venis al Hreidmar kaj montris la oron al Odino. Sed kiam Odino vidis la ringon, ĝi ŝajnis al li bela kaj deprenis li la ringon el la trezoro, sed transdonis al Hreidmar la oron. Ĉi tiu plenigis la felsakon ĝis ŝtopiĝo kaj starigis la sakon jam plenigitan. Tiam Odino alpaŝis kaj komencis kovri la sakon per oro, kaj tion fininte li diris al Hreidmar, ke li esploru, ĉu la tuta felseko ne estas jam kovrita. Hreidmar alrigardis kaj atente esploris kaj tiam vidis unu vangharon kaj ordonis al Odino ĝin kovri, alie la interkonsento estu rompita. Tiam Odino elprenis la ringon kaj kovris la vangharon kaj diris, ke ili nun, plenuminte la lutro-pagon, meritas sian liberigon. Sed kiam Odino estis preninta sian lancon kaj Loki siajn ŝuojn kaj ne plu devis ion timi, tiam diris Loki, ke tio validu, kion Andvari estis eldirita, ke tiu ringo estos la kaŭzo de ties morto, kiu ĝin posedas. Kaj tio validis ĉiam poste. Kaj nun estas jam rakontite pri tio, kial oro estas nomita „lutro-pago“ aŭ „eldevigita pago de la Azoj“ aŭ „metalo de malakordo“.»

<p>12. Pri Fafnir, Regin kaj Sigurd</p>

«Kio estas plue dirinda pri la oro?»

«Hreidmar tiam prenis la oron kiel kompenson pro la perdo de sia filo, sed Fafnir kaj Regin petis parton da ĝi kiel kompenson pro sia frato. Hreidmar ne volis doni al ili eĉ unu unceron de la oro. Kaj estis tio la decido de la fratoj, ke ili mortigis sian patron por akiri la oron. Tiam Regin petis, ke Fafnir dividu la oron je duonoj inter ili Fafnir respondis, ke li apenaŭ povas atendi, ke li dividu la oron kun sia frato post mortigo de la propra patro por ekhavi la oron, kaj trudpetis al Regin, ke li forlasu la bienon, alie li iros la saman vojon kiel Hreidmar. Fafnir estis tiam jam preninta kaskon, kiu posedis Hreidmar, kaj metinta ĝin sur sian kapon — ĝi estis nomita „kasko de teruro“[407], kaj ĉiuj estaĵoj ĝin timis je ekvido — kaj ankaŭ glavon, kiu nomiĝis Hrotti[408] Regin havis tiun glavon, kiu nomiĝis Refil[409] Li tiam fuĝis for. Sed Fafnir iris sur la altebenaĵon Gnitaheid[410] kaj faris tie por si restadejon kaj ŝanĝis sian formon al tiu de serpento kaj sin kuŝigis sur la oron.

Regin iris al Hjalprek[411], reĝo de Tjod[412], kaj fariĝis lia forĝisto. Tie li prenis sur sin la edukadon de Sigurd[413], kiu estis filo de Sigmund,[414] filo de Volsung[415], kaj de Hjordis[416], filino de Eylimi[417]. Sigurd estis la plej eminenta el ĉiuj milit-reĝoj laŭ familio kaj forto kaj braveco. Regin diris al li, kie Fafnir kuŝas sur la oro, kaj instigis lin konkeri por si la trezoron. Tiam Regin forĝis tiun glavon, kiu nomiĝas Gram[418]; ĝi estis tiom akra, ke kiam Sigurd enmetis ĝin en kurantan akvon, ĝi tratranĉis tufon de lano, kiu drivis kun la fluo sur la eĝon de la glavo. Post tio Sigurd fendis la amboson de Regin ĝis la soklo per la glavo. Post tio Sigurd kaj Regin iris sur Gnitaheid. Sigurd elfosis kavon trans la vojon, kiun kutime iris Fafnir, kaj tie ensidiĝis. Sed kiam Fafnir rampis al la lago kaj estis transiranta la kavon, tiam Sigurd penetrigis la glavon tra li kaj kaŭzis tio lian morton Tiam alvenis Regin kaj diris, ke li mortigis lian fraton kaj proponis al li, ke kiel kompenson li prenu la koron de Fafnir kaj ĝin rostu super fajro. Sed Regin etendis sin sur la teron kaj trinkis la sangon de Fafnir kaj kuŝigis sin por dormi. Sed kiam Sigurd estis rostanta la koron kaj volis trovi, ĉu jam estas plenrostite kaj palpis per la fingro, kiom malmola ĝi ankoraŭ estas, kaj kiam la bolanta suko elfluis el la koro sur la fingron, tiam ĝi brulis kaj metis li la fingron en sian buŝon. Sed kiam la korsango venis sur la langon, tiam li ekkomprenis parolon de birdoj kaj komprenis tion, kion la paseroj diris, kiuj sidis sur la arboj. Tiam diris unu:

Tie sidas Sigurdŝprucita de sango,la koron de Fafnirli rostas super fajro;saĝa mi opiniusla ringo-donanton,se li manĝusla brilantan koron.

Alia diris:

Tie kuŝas Regin,planante misfaron,volas trompi la knabon,kiu lin plenfidas,en sia kolerokunmetas misajn vortojn,intencas misfarantovenĝi la fraton.

Tiam Sigurd paŝis al Regin kaj lin mortigis. Post tio li iris al sia ĉevalo, kiu nomiĝis Grani[419], kaj rajdis ĝis li venis al la restadejo de Fafnir, prenis tiam la oron kaj kunligis en pakaĵojn kaj metis ilin sur la dorson de Grani kaj poste surdorsiĝis mem kaj rajdis sian vojon.

Nun estas tio rakontita, kial oro estas nomita „restadejo de Fafnir“ aŭ „loĝejo de Fafnir“ aŭ „metalo de Gnitaheid“ aŭ „ŝarĝaĵo de Grani“.

<p>13. Pri Sigurd kaj la Gjukungoj<a l:href="#Gjukungoj" type="note">[420]</a></p>
Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги