Читаем La Edda полностью

Sed kiam li kaj Loki prezentis la valorajn objektojn, la Azoj prenis siajn sidlokojn de juĝado, kaj validu la juĝo, kiun eldiros Odino, Toro kaj Freyr. Tiam Loki donis al Odino la lancon Gungnir, sed al Toro la hararon, kiun havu Sif, sed al Freyr li donis la ŝipon Skidbladnir, kaj priskribis la naturon de ĉiu donaĵo: ke la lanco neniam haltos je alpuŝo, ke la hararo tuj enradikiĝos sur la haŭto, kiam ĝi tuŝos la kapon de Sif, kaj ke Skidbladnir havos tuj favoran venton post hiso de la velo, kien ajn celos la veturo, kaj ke ĝi estas ankaŭ kunfaldebla kiel tuko kaj tenebla en la poŝo, se necese Tiam Brokk prezentis siajn donaĵojn. Li donis al Odino la ringon kaj diris, ke ĉiun naŭan nokton el ĝi gutos ok ringoj egale pezaj kiel ĝi; al Freyr li donis la apron kaj diris, ke ĝi povos transkuri ĉielon kaj maron kaj dum nokto kaj dum tago kaj pli rapide ol ĉiuj ĉevaloj, kaj neniam estos tiom nigre en la nokto aŭ en la mondoj de mallumo, ke ne estos tie plene luma, kie li iras; tiom brilas la harkresto. Tiam li donis al Toro la martelon kaj diris, ke li povos frapi per ĝi tiom forte, kiom estos bezonate, kion ajn li celas, kaj neniam misfunkcios la martelo, kaj se li ĵetos ĝin al iu celo, ĝi neniam maltrafos kaj neniam flugos tiom for, ke ĝi ne returnos en lian manon; kaj se li deziros, ĝi povas esti tiel malgranda, ke li povos ĝin porti sub sia mantelo. Sed tiun difekton ĝi havis, ke la malsupra fino de la tenilo estis iom mallonga.

Estis la fina decido de la Azoj, ke la martelo estis la plej bona el tiuj altvaloraĵoj, kaj la plej fidinda defendilo kontraŭ la prujnogigantoj, kaj juĝis ili tiel, ke la gnomo gajnu la veton. Tiam Loki proponis, ke li elaĉetu sian kapon. La gnomo diris, ke ne estas ŝanco por tio. „Do min kaptu!“ diris Loki. Sed kiam li volis lin kapti, tiam Loki jam estis multe for. Loki posedis ŝuojn, per kiuj li povis flugi trans ĉielon kaj maron. Tiam la gnomo petis al Toro, ke li kaptu lin, kaj tion li faris. Tiam la gnomo volis dehaki al Loki la kapon, sed Loki diris, ke li posedas la kapon, sed ne la kolon. Tiam la gnomo prenis rimenon kaj tranĉilon kaj volis fari truon tra la lipoj de Loki kaj tiel kunligi la buŝon, sed la tranĉilo ne estis sufiĉe akra. Tiam li diris, ke pli taŭgus por tio la aleno de lia frato, kaj tuj kiam li ĝin menciis, la aleno jam estis tie, kaj ĝi trapenetris la lipojn. Li tiam kunkudris la lipojn kaj elŝiriĝis la rimeno tra la trurandojn. La rimeno, per kiu la buŝo de Loki estis kunkudrita, nomiĝas Vartari[401]

<p>11. Pri la tributo de la lutro</p>

«Kio estas la kaŭzo de tio, ke oro estas nomita „tributo de la lutro“?»

«Estas tiel dirite, ke kiam la Azoj iris por esplori la tutan mondon, Odino kaj Loki kaj Hænir, tiam ili venis al iu rivero kaj iris laŭ la rivero al iu akvofalo, kaj ĉe la akvofalo kuŝis iu lutro kaj estis li kaptinta salmon en la akvofalo kaj manĝis ĝin kun la okuloj duone fermitaj. Tiam Loki prenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis kontraŭ la lutron kaj trafis lian kapon. Tiam Loki fiere sin laŭdis pro sia kaptaĵo, dirante, ke li kaptis per unu frapo lutron kaj salmon. Ili prenis la salmon kaj la lutron kaj ilin kunportis ĝis ili venis al iu biendomo kaj eniris. Sed la bienulo, kiu tie loĝis, estis nomita Hreidmar[402]. Li estis homo multepova kaj granda sorĉisto. La Azoj petis tie tranoktiĝon kaj diris, ke ili kunportas abundan manĝaĵon, kaj montris al la bienulo sian kaptaĵon. Sed kiam Hreidmar vidis la lutron, li vokis al si siajn filojn, Fafnir[403] kaj Regin[404], kaj diris, ke Lutro[405], ilia frato, estas mortigita, kaj ankaŭ tion, kiuj tion faris. Nun patro kaj filoj alpaŝis al la Azoj kaj ilin kaptis kaj ligis, kaj tiam diris, ke la lutro estis filo de Hreidmar. La Azoj proponis pagon por sia liberigo, tiom da oro, kiel Hreidmar mem decidu, kaj atingis ili interkonsenton pri tio, kaj estis ĝi konfirmita per ĵuroj. Tiam la lutro estis senfeligita kaj prenis Hreidmar la felon kaj deklaris, ke ili plenigu la felsakon per ruĝa oro kaj ankaŭ kovru ĝin tute, kaj estu tiuj la kondiĉoj de ilia interkonsento. Tiam Odino sendis Loki en la mondon de la nigraj elfoj, kaj venis li al tiu gnomo, kiu nomiĝis Andvari[406]. Li estis tiam fiŝo en akvo. Loki kaptis lin per la manoj kaj postulis por lia liberigo la tutan oron, kiun li konservas en sia groto. Kaj kiam ili iris en la groton, la gnomo alportis la tutan oron, kiun li posedis, kaj estis ĝi granda trezoro. Tiam la gnomo sekrete ekŝovis sub sian brakon unu malgrandan ringon de oro; tion vidis Loki kaj ordonis al li transdoni la ringon. La gnomo petis lin ne forpreni de li la ringon, kaj diris, ke li povos produkti por si oron, se li ĝin tenos Loki diris, ke ne restu ĉe li eĉ unu uncero kaj prenis la ringon kaj eliris. Sed la gnomo eldiris, ke tiu ringo kaŭzu detruon al ĉiu, kiu ĝin posedos. Loki diris, ke tio al li plaĉas, kaj ke lia eldiro restu valida kaj ke li transdonos ĝin al tiuj, kiuj akceptos.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги