Toro iris al la duelo kaj akompanis lin Tjalfi[282]. Tiam Tjalfi alkuris tien, kie staras Hrungnir, kaj parolis al li: „Vi staras negardeme, giganto, tenante la ŝildon antaŭ vi, sed Toro jam ekvidis vin, kaj vojaĝas li subtere laŭ malsupra vojo kaj surprizos vin de sube.“ Tiam Hrungnir ĵetis la ŝildon sub siajn piedojn kaj staris sur ĝi, sed kaptis la honon per ambaŭ manoj. Tuj poste li vidis fulmojn kaj aŭdis grandajn tondrojn; li tiam vidis Toron alproksimiĝi en Aza furiozo, li iris per terura rapido kaj svingis la martelon kaj ĝin ĵetis el granda distanco kontraŭ Hrungnir. Hrungnir svingis la honon per ambaŭ manoj kaj ĵetis ĝin kontraŭen kaj trafis ĝi la martelon en plena flugo, kaj rompiĝis la hono en du partojn; falis unu sur la teron, kaj el ĝi originas ĉiuj hon-rokoj. La alia parto trafis la kapon de Toro tiom forte, ke li falis surteren. Sed la martelo Mjollnir trafis la kapon de Hrungnir en la mezo kaj frakasis la kapon en multajn pecojn, kaj falis li antaŭen sur Toron, tiel ke lia piedo kuŝis sur la kolo de Toro. Sed Tjalfi frapis kontraŭ Mokkurkalfi kaj falis li sen multa gloro.
Tiam Tjalfi alpaŝis al Toro kaj volis levi la piedon de Hrungnir de sur lia korpo, sed neniel kapablis ĝin levi. Tiam alvenis ĉiuj Azoj, kiam ili eksciis pri tio, ke Toro estas falinta, kaj volis levi la piedon, sed sen rezulto. Tiam alvenis Magni[377], filo de Toro kaj Jarnsaksa[378], li tiam havis la aĝon de tri noktoj. Li deĵetis la piedon de Hrungnir de sur Toro kaj diris: „Tio estas malbela hontaĵo, patro, ke mi venis tiom malfrue. Mi kredas, ke ĉi tiun giganton mi estus mortfrapinta per mia pugno, se mi estus lin trovinta. “ Tiam Toro ekstaris kaj varme bonvenigis sian filon kaj diris, ke li ja kreskos por fariĝi potenca persono. „Kaj volas mi,“ li diris, „doni al vi la ĉevalon Gullfaxi.“ Tiam parolis Odino kaj diris, ke Toro faris malĝuste, donante tiun bonan ĉevalon al filino de gigantino, sed ne al sia patro.
8. Pri la sorĉistino Groa
Toro iris hejmen al Trudvangar[379] kaj staris la hono en lia kapo. Tiam alvenis sorĉistino nomita Groa[380], edzino de Aurvandil[381] la brava. Ŝi ĉantis super li siajn sorĉkantojn por provi forigi la honon. Sed kiam Toro sentis tion kaj jam ekhavis la esperon, ke la hono elfiksiĝos, tiam li volis tuj rekompenci al Groa la kuracon kaj ŝin ĝojigi, kaj diris al ŝi la novaĵon, ke revenante el la nordo, el Gigantolando, li transvadis la riveron Elivogar[382], portante Aurvandil en sia kesto sur la dorso, kaj estas pri tio la pruvo, ke unu el liaj piedfingroj elstaris el la kesto kaj estis ĝi frostiĝinta, tiel ke Toro ĝin forrompis kaj ĵetis supren sur la ĉielon kaj faris el ĝi tiun stelon kiu nomiĝas Aurvandilsta.[383] Toro ankaŭ diris al ŝi, ke ne pasos longa tempo, ĝis kiam Aurvandil venos hejmen. Sed Groa tiam fariĝis tiel ĝoja, ke ŝi forgesis ĉiujn sorĉaĵojn, kaj ne malfiksiĝis pli la hono kaj staras ĝi ankoraŭ en la kapo de Toro. Kaj estas tial avertite kontraŭ tio ĵeti honon trans plankon, ĉar tiam ekmoviĝas la hono en la kapo de Toro.
Pri tio verkis poemon Tjodolf de Hvinir,[12] nomitan „Haustlong“[384].»
9. Vojaĝo de Toro al Geirrodargardar
Tiam diris Ægir: «Aŭdacon havis Hrungnir kaj grandan forton. Sed ĉu Toro plenumis iun faron de grandiozo en siaj okupoj kontraŭ la gigantoj?»
Tiam Bragi respondis: «Ja indas pri tio rakonti, kiam Toro iris al Geirrodargardar[385] Tiam li ne havis kun si la martelon Mjollnir nek la zonon de potencigo, nek la gantojn de fero, kaj kaŭzis tion Loki, — li iris kun li -, ĉar tiel okazis, kiam Loki iufoje flugis por sin distri, portante la formon de falko, pruntitan al li de Frigg, ke li flugis pro scivolemo al Geirrodargardar kaj tie vidis grandan halon, sidiĝis sur fenestron kaj enrigardis. Sed Geirrod[386] ekvidis lin kaj sendis iun por kapti la birdon kaj ĝin porti al li. Sed la sendito tre malfacile povis grimpi sur la muron de la halo, tiom alta ĝi estis; tio plaĉis al Loki, ke tiu tiel pene grimpis kaj decidis, ke li forflugu nur tiam, kiam la sendito estos grimpinta ĝis la fenestro. Sed kiam la homo volis lin kapti, li levis la flugilojn kaj volis tiam forpuŝi sin per la piedoj, sed tiam la piedoj estis fiksitaj sur la muro. Tiam Loki estis kaptita kaj portita al Geirrod la giganto. Sed kiam ĉi tiu rigardis en liajn okulojn, li suspektis, ke tiu estas homo kaj petis lin respondi, sed Loki restis silenta Tiam Geirrod enŝlosis lin en keston kaj malpermesis doni al li manĝon dum tri monatoj Tiam Geirrod elprenis lin el la kesto kaj petis lin paroli, kaj tiam Loki diris al li, kiu li estas, kaj por liberigi sin li faris tiun ĵuron al Geirrod, ke li zorgu pri tio, ke Toro alvenu al Geirrodargardar kaj tiam ne havu kun si la martelon nek la zonon de potencigo.