Читаем La Edda полностью

Bragi respondis: «Tia estis ĝia origino, ke la dioj havis konflikton kun tiu popolo, kiu nomiĝas Vanioj[357]. Sed ili kunvenis por pac-konferenco kaj tiel simbolis la milit-paŭzon inter si, ke ambaŭ partioj iris al iu kuvo kaj elkraĉis en ĝin sian salivon. Sed je disiĝo la dioj retenis tiun simbolon kaj ne volis, ke ĝi perdiĝu, kaj elkreis el la salivo homon; tiu nomiĝis Kvasir[358]. Li estis tiom saĝa, ke neniu povis fari al li demandojn, kiujn li ne povis respondi. Li vojaĝis vaste tra la mondo por instrui sciojn al la homoj. Kaj kiam iun tagon li vizitis iujn gnomojn, nomitajn Fjalar[359] kaj Galar[360], tiam ĉi tiuj alvokis lin por privata diskuto kaj lin mortigis kaj fluigis lian sangon en du kuvojn kaj unu kaldronon; ĝi nomiĝis Odrerir[361], sed la kuvoj Son[362] kaj Bodn[363]. Ili miksis mielon kun la sango, kaj fariĝis el tio tiu medo, kiu faras tiun, kiu el ĝi trinkas, poeto aŭ klerulo. La gnomoj diris al la Azoj, ke Kvasir sufokiĝis en sia propra klereco, ĉar neniu estis sufiĉe instruita por povi fari al li pliajn demandojn.

Tiam tiuj gnomoj invitis al si giganton, kiu nomiĝis Gilling[364], kaj lian edzinon. Ili proponis al Gilling, ke li remu sur la maron kun ili. Sed kiam ili remis laŭlonge de la marbordo, la gnomoj remis sur rifon kaj renversis la boaton Gilling ne sciis naĝi kaj dronis, sed la gnomoj rektigis la boaton kaj remis returne al la bordo. Ili raportis al lia edzino, kio okazis, kaj ŝi estis multe afliktita kaj laŭte ploris. Tiam Fjalar demandis ŝin, ĉu ŝi trovus konsolon, se ŝi rigardus al la maro, kie li pereis. Ŝi tion volis. Tiam Fjalar parolis al sia frato Galar, ke li iru kaj prenu lokon super la pordo, kiam ŝi eliros kaj faligu muelilan ŝtonon sur ŝian kapon, kaj diris, ke ŝiaj krioj lin tedas, kaj tion li faris. Kiam Suttung[365], filo de Gilling, aŭdis pri tio, li ekiris kaj kaptis la gnomojn kaj prenis ilin sur la maron kaj metis ilin sur iun ŝeron, kiu subakviĝis dum la fluso. Ili petis al Suttung indulgi ilian vivon kaj proponis al li la medon multvaloran por kompensi la perdon de la patro, kaj ili repaciĝis laŭ tiu kondiĉo. Sutting portis hejmen la medon kaj ĝin konservis en loko nomita Hnitbjorg[366], kaj metis ĝin sub gardadon de Gunnlod[367], sia filino.

El tio devenas, ke ni nomas poezion sango de Kvasir aŭ trinkaĵo de gnomoj aŭ enhavo aŭ ia likvaĵo de Odrerir aŭ de Bodn aŭ de Son aŭ vojaĝkosto de gnomoj, ĉar tiu medo havigis al ili vivsavon el la ŝero, aŭ la medo de Suttung, aŭ la medo de Hnitbjorg.»

Tiam diris Ægir: «Obskura mi tion trovas, signi poezion per tiaj nomoj. Sed kiel la Azoj havigis al si la medon de Suttung?»

<p>6. Kiel Odino akiris la medon</p>

Bragi respondis: «Estas pri tio rakonto, ke Odino ekiris de sia hejmo kaj alvenis al loko, kie naŭ sklavoj falĉis fojnon. Li demandis, ĉu ili volus, ke li akrigu iliajn falĉilojn. Ili akceptis tion. Li tiam prenis honon[368] el sub sia zono kaj akrigis la falĉilojn. Sed ili konsideris, ke la falĉiloj multe pli bone tranĉas ol antaŭe kaj demandis, ĉu li volus vendi al ili la honon. Sed li tiel decidis la prezon, ke tiu, kiu deziras aĉeti, donu pro ĝi prezon moderan. Ili diris ĉiuj, ke ili deziras aĉeti kaj petis lin vendi. Li tiam ĵetis la honon supren en la aeron. Sed kiam ili ĉiuj provis ĝin kapti, ili sin traktis en tia maniero, ke ili tranĉis la kolon unu de la alia per la falĉiloj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги