Читаем La Edda полностью

Tiam diris la aglo: „Se vi donos al mi plensaton el la viando de la bovo, tiam kuiriĝos en la kavo.“ Ili tion akceptis. Tiam la aglo mallevis sin de sur la arbo kaj sidigis sin sur la kavon kaj tuj prenis al si la du femurojn de la bovo kaj ambaŭ ŝultrojn. Tiam Loki ekkoleris kaj kaptis grandan stangon kaj ĝin svingis plenforte kaj ĝin puŝegis sur la korpon de la aglo. La aglo reagis je la frapo kaj ekflugis supren; sed estis tiam la stango alfiksita sur la korpo de la aglo kaj same la manoj de Loki ĉe la alia fino de la stango. La aglo flugis alten, tiel ke la piedoj de Loki tiriĝis kontraŭ la ŝtonoj kaj la gruzo kaj arboj, kaj li kredis, ke liaj brakoj elŝiriĝos disde la ŝultroj. Li vokis kaj petegis indulgon de la aglo, sed tiu diris, ke Loki neniam liberiĝos, krom ke li ĵuru, ke li irigos Idun eksteren el Azgardo kun ŝiaj pomoj. Loki tion promesis kaj tiam li liberiĝis kaj reiris al siaj kompanoj. Kaj ne estas pli por rakonti pri ilia vojaĝo, ĝis ili venis hejmen.

Sed je la difinita tempo Loki forlogis Idun eksteren el Azgardo en iun arbaron kaj diris al ŝi, ke li trovis iujn pomojn, kiujn ŝi konsiderus havindaj, kaj petis ŝin kunporti siajn pomojn[350] por komparo kun tiuj. Tiam alflugis la giganto Tjassi[351] en la formo de aglo, kaj kaptis li Idun kaj forflugis kun ŝi al sia loĝloko en Trymheim[352].

3. Loki rekaptas Idun kaj la morto de Tjassi

Sed la Azoj estis multe ĉagrenitaj pro la malapero de Idun, kaj baldaŭ fariĝis grizaj kaj maljunaj. Ili tiam havis konferencon kaj demandis unu la alian, kio lastfoje estis sciata pri Idun. Sed tio estis la lasta, ke ŝi iris el Azgardo kun Loki. Tiam Loki estis kaptita kaj prenita al la asembleo, kaj estis li minacata per morto aŭ turmentoj. Sed li timiĝis kaj promesis alvenigi Idun el Gigantolando, se Freyja pruntedonos al li la formon de falko,[353] kiun ŝi posedas. Kaj kiam li ricevis la falkan formon, li flugis norden al Gigantolando kaj venis iun tagon al la loĝloko de Tjassi; ĉi tiu estis tiam reminta sur la maron, sed Idun estis sola hejme Loki transformis ŝin al nukso kaj prenis ŝin per la ungegoj kaj ekflugis for laŭeble rapide. Sed kiam Tjassi venis hejmen kaj trovis, ke Idun mankas, li surprenis sian aglan formon kaj flugis post Loki, kaj blovegis vento el sub liaj flugiloj. Sed kiam la Azoj vidis, ke la falko alflugas kun la nukso, kaj ankaŭ la flugon de la aglo, ili iris sub la muron ĉirkaŭ Azgardo kaj tien alportis amason da lignaj rabotaĵoj. Kaj kiam la falko transflugis la muron, li lasis sin fali surteren interne de la muro. Tiam la Azoj metis fajron al la rabotaĵoj, sed la aglo ne povis haltigi sian flugon, maltrafinte la falkon; tiam la fajro frapis kontraŭ la flugiloj de la aglo, kaj perdis li tiam la flugon. Tiam la Azoj estis proksimaj, kaj mortigis ili la giganton Tjassi interne de la pordego de Azgardo, kaj estas tiu mortigo tre fama.

Sed Skadi, la filino de Tjassi, prenis kaskon kaj armaĵon kaj ĉiujn armilojn kaj iris al Azgardo por venĝi sian patron. Sed la Azoj proponis al ŝi interpaciĝon kaj kompensojn, kaj unue tion, ke ŝi povu elekti por si edzon el inter la Azoj, kaj tiun elekti laŭ la aspekto de la piedoj kaj nenion pli ŝi vidu. Tiam ŝi vidis piedojn elstare belajn de unu persono kaj diris: „Ĉi tiun mi elektas; ja malmulto estas malbela sur Baldur.“ Sed tiu estis Njordo de Noatun.

Tion ŝi postulis por sia akcepto de interpaciĝo, ke la Azoj tion faru, kion ŝi opiniis, ke ili ne kapablos fari, kaj tio estis ŝin ridigi. Tiam Loki faris la jenon, ke li alligis ŝnuron al la barbo de iu kapro kaj la alian finon de la ŝnuro ĉirkaŭ siajn testikojn, kaj tiris ili alterne tien kaj reen kaj kriis ambaŭ laŭte Tiam Loki lasis sin fali sur la sinon de Skadi, kaj tiam ŝi ridis. Estis tiam plenumita la interpacigaj kompensoj al Skadi el la flanko de la Azoj.

4. Pri la familio de Tjassi

Estas tiel dirite, ke Odino faris ankaŭ tiun kompenson al Skadi, ke li prenis la okulojn de Tjassi kaj ĵetis ilin sur la ĉielon kaj faris el ili du stelojn.»

Tiam diris Ægir: «Ŝajnas al mi, ke Tjassi estis ja potenca, aŭ kiu estis lia origino?»

Bragi respondis: «Lia patro nomiĝis Olvaldi[354], kaj vi trovos rimarkinda tion, kion mi povas diri pri li. Li estis tre riĉa de oro, sed kiam li mortis kaj liaj filoj volis dividi inter si la heredaĵon, ili mezuris la oron, kiun ili volis dividi, tiamaniere, ke ĉiu el ili prenis da ĝi plenbuŝon, kaj ĉiuj egale multajn. Unu el ili estis Tjassi, la dua Idi[355], la tria Gang[356]. Sed tio nun estas kutima esprimo inter ni, nomi oron „buŝpleno de tiuj gigantoj“, sed kiam ni volas tion mencii sekrete per runoj aŭ en poezio, ni nomas la oron „lingvo aŭ la vortoj aŭ la parolo de gigantoj“.»

Tiam diris Ægir: «Ŝajnas al mi, ke tio estas ja efike kaŝita per runoj.»

5. La origino de la medo de Suttung

Kaj Ægir daŭrigis: «Kiel originis tiu arto, kiun vi nomas poezio?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Мифы и легенды рыцарской эпохи
Мифы и легенды рыцарской эпохи

Увлекательные легенды и баллады Туманного Альбиона в переложении известного писателя Томаса Булфинча – неотъемлемая часть сокровищницы мирового фольклора. Веселые и печальные, фантастичные, а порой и курьезные истории передают уникальность средневековой эпохи, сказочные времена короля Артура и рыцарей Круглого стола: их пиры и турниры, поиски чаши Святого Грааля, возвышенную любовь отважных рыцарей к прекрасным дамам их сердца…Такова, например, романтичная история Тристрама Лионесского и его возлюбленной Изольды или история Леира и его трех дочерей. Приключения отчаянного Робин Гуда и его веселых стрелков, чудеса мага Мерлина и феи Морганы, подвиги короля Ричарда II и битвы самого благородного из английских правителей Эдуарда Черного принца.

Томас Булфинч

Культурология / Мифы. Легенды. Эпос / Образование и наука / Древние книги
Древний Египет и Месопотамия
Древний Египет и Месопотамия

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данном томе читатели смогут ознакомиться с мифологией одной из древнейших культур мировой цивилизации — Древнего Египта, а также с легендами и мифами Месопотамии.Комментарии: И. Рак, А. Немировский.Художник И. Е. Сайко.

Александр Иосифович Немировский , Иван Вадимович Рак , Людмила Станиславовна Ильинская

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги