En tiu tumulto disfendiĝos la ĉielo kaj elrajdos el tie la filoj de Muspell. Surt[320]
rajdos en la fronto kaj antaŭ kaj post li iros fajro brulanta. Li havos glavon tre bonan, kiu brilos pli lume ol la suno. Sed kiam ili rajdos sur la ponton Bifrost, tiam ĝi rompiĝos, kiel jam estas dirite. La filoj de Muspell avancos sur tiun batalkampon, kiu nomiĝas Vigrid[321]; tien venos ankaŭ la lupo Fenrir kaj la MidgardoSerpento; tiam estos venintaj tien Loki kaj Hrym kaj kun li ĉiuj prujno-gigantoj, sed kun Loki iros la tuta popolo de Hel. La filoj de Muspell formos propran batalionon kaj estos ĝi tre brilanta. La batalkampo Vigrid sin etendas cent trimejlojn je ĉiu flanko.Sed kiam okazos tiuj eventoj, tiam ekstaros Heimdall kaj blovos fortege sian kornon Gjallarhorn kaj vekos ĉiujn diojn kaj ili interkonsiliĝos en asembleo. Tiam Odino rajdos al la Fonto de Mimir kaj ricevos de li konsilojn por si kaj sia popolo. Tiam tremos la Frakseno Yggdrasill, kaj nenio estos tiam sen timo sur ĉielo kaj tero. La Azoj surprenos siajn armaĵojn kaj ĉiuj Einherjar, kaj avancos sur la batalkampo. Odino rajdos en la fronto portanta kaskon el oro kaj belan kirason kaj sian lancon, kiu nomiĝas Gungnir[322]
, li direktos sin kontraŭ la Lupo, sed Toro iros antaŭen je lia flanko, kaj ne povos lin helpi, ĉar li estos plene okupita batalante kontraŭ la Serpento. Freyr batalos kontraŭ Surt, kaj estos tiu batalo tre severa antaŭ ol Freyr falos; tio kaŭzos lian morton, ke al li mankos la bona glavo, kiun li donis al Skirnir. Tiam jam estos libera la hundo Garm[323], kiu estis ligita antaŭ la groto Gnipahellir[324]; ĝi estas terura monstro. Ĝi batalos kontraŭ Tyr kaj mortigos ili unu la alian. Toro superos la Serpenton kaj paŝos de tie naŭ paŝojn; tiam li falos morta pro la veneno, kiu la Serpento sputis sur lin. La Lupo glutos Odinon, kaj estos tio la kaŭzo de lia morto. Sed tuj poste Vidar sin turnas antaŭen kaj paŝos per unu piedo sur la malsupran makzelon de la Lupo, sur tiu piedo li portos tiun ŝuon por kiu estis kolektata materialo tra ĉiuj tempoj, tiu estas la ledpecoj, kiujn homoj fortranĉas el siaj ŝuoj ĉe la piedfingroj kaj la kalkano. Tial forĵetu tiujn pecojn tiu, kiu volas fari sian kontribuon por asisti la Azojn. Per unu mano li kaptos la supran makzelon de la Lupo kaj disŝiros lian faŭkon, kaj kaŭzos tio ĝian morton. Loki batalos kontraŭ Heimdall, kaj mortigos ili unu la alian. Post tio Surt ĵetas fajron super la teron kaj bruligos la tutan mondon. Estas tiel dirite en Voluspa: