Tiam ili komencis tiun batalon, kiu estas nomita „batalo de la Hjadningoj“ kaj batalis ili dum la tuta tago. Kaj en la vespero la reĝoj suriris siajn ŝipojn. Sed Hild iris en la nokto al la falintoj sur la batalkampo kaj revivigis per magio ĉiujn, kiuj estis mortaj. Kaj en la dua tago la reĝoj reiris al la batalkampo kaj batalis, kaj ankaŭ tiuj, kiuj falis en la antaŭa tago. Kaj kontinuis tiel en ĉiu tago, unu post alia, ke ĉiuj, kiuj falis kaj ĉiuj armiloj, kiuj kuŝis sur la batalkampo, kaj ankaŭ ŝirmiloj, ĉiuj tiuj turniĝis al ŝtonoj. Sed je tagiĝo ekstaris ĉiuj mortintoj kaj batalis, kaj ĉiuj armiloj estis tiam taŭgaj. Estas tiel dirite en iuj poemoj, ke la Hjadningoj daŭrigos la batalon ĝis Ragnarok.