Mallonge poste Gudrun mortigis siajn du filojn kaj igis fari pokalojn el iliaj kranioj, ornamitajn per oro kaj arĝento. Tiam estis okazigita funebra festeno post la Niflungoj. Ĉe tiu festeno Gudrun servigis al reĝo Atli medon en tiuj pokaloj kaj estis ĝi miksita per la sango de la knaboj, sed iliajn korojn ŝi rostigis kaj donigis al la reĝo por manĝi. Sed kiam tio estis farita, ŝi diris tion rekte al la reĝo per multaj malbelaj vortoj Ne mankis tie ebriiga medo, tiel ke preskaŭ ĉiuj endormiĝis tie, kie ili sidis. En tiu nokto ŝi paŝis al la reĝo, kie li dormis, kaj kun ŝi la filo de Hogni, kaj lin atakis kaj mortigis. Post tio ili metis fajron al la palaco kaj brulis tie la homoj, kiuj estis interne.
Poste ŝi iris al la maro kaj ensaltis la maron kaj volis sin dronigi. Sed ŝi drivis trans la fjordon kaj trovis sin en tiu lando, kiun regis reĝo Jonakr[431]. Kaj kiam li vidis ŝin, li prenis ŝin al si kiel edzinon. Ili ekhavis tri filojn, kiuj tiel nomiĝis: Sorli, Hamdir, Erp[432]. Ili havis harojn korve nigrajn, kiel Gunnar kaj Hogni kaj aliaj Niflungoj. Tie elkreskis ankaŭ Svanhild[428], filino de juna Sigurd, ŝi estis la plej bela el virinoj. Pri tio aŭdis reĝo Jormunrek la Potenca[433]. Li sendis sian filon Randver[434] por peti ŝian manon en lia nomo. Kaj kiam li venis al Jonakr, Svanhild estis donita al li, kaj alportu li ŝin al Jormunrek. Tiam diris Bikki[435], ke estus pli konvene, ke Randver ekhavu Svanhild kiel edzinon, ĉar li estas juna kaj ili ambaŭ, sed Jormunrek maljuna. Tiu konsilo plaĉis al la junaj homoj. Post tio Bikki diris tion al la reĝo. Tiam Jormunrek igis kapti sian filon kaj preni lin al pendigilo. Tiam Randver prenis sian akcipitron kaj deŝiris de ĝi la plumojn kaj petis porti ĝin al sia patro. Post tio li estis pendigita. Sed kiam Jormunrek vidis la akcipitron, li ekpensis, ke kiel la akcipitro estas senpluma kaj neflugipova, tiel same estas nun lia regno difektita, ĉar li estas maljuna kaj ne plu havas filon. Kiam Jormunrek rajdis el arbaro post ĉasado kun siaj korteganoj, tiam li vidis, ke reĝino Svanhild sidis kaj lavis siajn harojn. Ili tiam rajdis sur ŝin kaj surtretis ŝin ĝis morto sub la hufoj de siaj ĉevaloj.
Sed kiam Gudrun aŭdis pri tio, ŝi provokis siajn filojn al venĝo de Svanhild. Kiam ili pretigis sin por foriro, ŝi donis al ili kirasojn kaj kaskojn tiom fortajn, ke fero ne povos ilin penetri. Ŝi donis al ili tiun konsilon, ke kiam ili venos al reĝo Jormunrek, ili alpaŝu en la nokto, kiam li dormas, kaj dehaku Sorli kaj Hamdir al li la manojn kaj la piedojn, sed Erp la kapon. Sed kiam ili jam estis survoje, ili demandis al Erp, kian helpon ili havu de li, kiam ili trovos reĝon Jormunrek. Li respondis, ke li helpu al ili tiel, kiel mano helpas al piedo. Ili diris, ke tute ne estas tiel, ke piedo havas subtenon de mano. Ili estis tiom koleraj kontraŭ sia patrino, ĉar ŝi elkondukis ilin kun koleraj vortoj, kaj ili volis fari tion, kio pleje al ŝi malplaĉus, kaj tial mortigis sian fraton Erp, ĉar ŝi amis lin plej multe. Iom poste Sorli faletis je unu piedo dum la paŝado, kaj subtenis sin per la mano. Tiam li diris: „Helpis nun mano piedon. Estus pli bone, se Erp nun vivus!“
Ili venis al reĝo Jormunrekk en la nokto, dum li dormis, kaj dehakis al li la manojn kaj la piedojn. Tiam li vekiĝis kaj vokis por siaj homoj, petis ili vekiĝi. Tiam diris Hamdir: „Estus nun for la kapo, se Erp vivus!“ Tiam ekstaris la korteganoj kaj ilin atakis, sed ne povis ilin superi per armiloj. Tiam Jormunrek vokis, ke ili estu batataj per ŝtonoj, kaj tiel estis farite. Tie falis mortaj Sorli kaj Hamdir. Estis tiam elmortintaj la tuta familio kaj la idoj de Gjuki.
Filino nomita Aslaug[436] postvivis la junan Sigurd. Ŝi elkreskis ĉe Heimir[437] en la regiono de Hlymdalir[438], kaj devenis de ŝi multnombraj familiaj branĉoj.
Estas tiel dirite, ke Sigmund, filo de Volsung, estis tiom potenca, ke li trinkis venenon sen ia ajn difektiĝo, sed Sinfjotli[439], lia filo, kaj Sigurd havis tiom malmolan haŭton, ke ne difektis ilin veneno tuŝanta ilin nudajn.»
16. Pri reĝo Frodi kaj la muelilo Grotti
«Kial oro estas nomita „faruno de Frodi?“»