Sed kiam la Azoj venis al la domo, tiam eniris unue tiu, kiu estas la plej saĝa el ĉiuj, li nomiĝas Kvasir[311]
. Kaj kiam li vidis sur la fajro la restintan formon de la cindraĵo, kie estis brulinta la reto, tiam li tuj komprenis, ke ĝi estas ilo por kapti fiŝojn, kaj diris tion al la Azoj. Ili tiam ekagis kaj faris por si reton imite al la formo, kiun ili vidis en la cindro, laŭ la modelo farita de Loki. Kaj kiam la reto estis preta, la Azoj iris al la rivero kaj ĵetis la reton en la akvofalon, kaj tenis Toro unu finon de la reto kaj la alian ĉiuj Azoj, kaj trenis ili la reton. Sed Loki sin retiris antaŭ la fronto de la reto kaj kuŝigis sin inter du ŝtonoj. Ili transtrenis la reton super lin kaj trovis, ke io viva estas sube, kaj reiras por la dua fojo al la akvofalo kaj elĵetis la reton kaj fiksis al ĝi ion pezan, por ke ne estu eble subiri ĝin. Loki tiam iris antaŭ la reto, sed kiam li vidis, ke mallonga distanco restas ĝis la maro, tiam li saltis supren trans la retŝnuron kaj renaĝis ĝis la akvofalo. Nun la Azoj vidis, kie li iras kaj reiris denove supren al la akvofalo kaj dividis sin en du lokojn, sed Toro vadis laŭ la mezo de la rivero, kaj iris tiel ĝis la maro. Sed kiam Loki vidis, ke estas du alternativoj, estis vivdanĝere impeti en la maron, alia estis denove transsalti la reton, kaj tion li faris, kaj saltis plej rapide trans la retoŝnuron. Toro svingis sian manon post lin kaj lin kaptis kaj glitis li laŭ lia mano ĝis la mano haltis ĉe la vosto, kaj tio estas kaŭzo de tio, ke la salmo tiom mallarĝiĝas je la malantaŭa parto.Nun Loki estis kaptita sen indulgo kaj prenita al iu groto. Tiam ili prenis tri platajn ŝtonojn kaj akrigis la randojn kaj trafrapis truon sur ĉiun ŝtonon. Tiam estis alvenigitaj la filoj de Loki, Vali[312]
kaj Nari aŭ Narfi[313]. La Azoj ŝanĝis Vali al la formo de lupo kaj disŝiris li Narfi, sian fraton. Tiam la Azoj prenis liajn intestojn kaj ligis.Loki per ili sur la tri akrajn platŝtonojn, staras unu sub liaj ŝultroj, alia sub liaj koksoj, la tria sub liaj genukavoj, kaj transformiĝis tiuj ligoj al fero. Tiam Skadi[314]
prenis serpenton kaj fiksmetis ĝin super li tiel, ke la veneno gutadu el la serpento sur lian vizaĝon. Sed Sigyn[315], lia edzino, staras apud li kaj tenas pelvon sub la veneno, sed kiam pleniĝas la pelvo, ŝi iras eksteren kaj elĵetas la venenon. Sed dume la veneno gutas sur lian vizaĝon, tiam li ekskuiĝas tiom forte, ke la tuta tero tremas. Tion vi nomas tertremo. Tie li kuŝas katenita ĝis la Ragnarok[316].»51. Pri Ragnarok
Tiam diris Gangleri: «Kiujn informojn vi povas doni pri Ragnarok? Pri tio mi neniam aŭdis antaŭe.»
La Alta diris: «Multaj aferoj kaj gravaj estas pri ĝi dirindaj. Estas tiuj la unuaj, ke venos vintro, nomita Fimbulvetr,[317]
tiam neĝo amasiĝas el ĉiuj direktoj, estos akra frosto kaj fortaj ventoj. Ne brilas la suno. Tiuj vintroj iros tri kune kaj ne estos somero inter ili. Sed antaŭ ili iros tri aliaj vintroj, kiam grandaj bataloj furiozas tra la tuta mondo, tiam fratoj mortigas unu la alian, kaj neniu indulgos sian patron nek sian filon je mortigo aŭ je la rompo de familiaj ligoj. Estas tiel dirite en Voluspa:Tiam tio okazos, kion oni konsideros granda evento, ke lupo glutos la sunon, kion la homoj konsideros granda malfeliĉo. Tiam alia lupo kaptos la lunon, kaj faros ankaŭ tiu grandan malutilon. La steloj malaperos de sur la ĉielo. Okazos tiam alia evento: la tuta tero tremos kaj la montoj tiom skuiĝos, ke la arboj elradikiĝos, kaj la montoj falos kaj ĉiuj ligaĵoj kaj katenoj rompiĝos kaj disŝiriĝos. Tiam liberiĝos la lupo Fenrir. La oceano leviĝos kaj superfluos sur la landojn, ĉar la Midgardo-Serpento sin turnos per giganta forto kaj atakos la teron. Tiam tio okazos, la Naglfar[318]
malligiĝos, la ŝipo, kiu portas tiun nomon; ĝi estas farita el la ungoj de mortintaj homoj, kaj pro tio oni avertas pri tio, ke se homo mortas sen netajlitaj ungoj, tiam tiu homo kontribuas per multa materialo al la konstruo de la ŝipo Naglfar, kiu laŭ deziro de dioj kaj homoj daŭru plej eble longe. En tiu furiozo de la maro ekflosos Naglfar kaj estos preta por ekiro. Giganto nomita Hrym[319] estos ŝipestro de Naglfar. Sed la lupo Fenrir iros kun gapanta faŭko, kaj atingos la supra makzelo ĝis la ĉielo sed la malsupra tuŝos la teron; ĝi gapus pli vaste se estus por tio sufiĉa spaco. Fajro brulos el ĝiaj okuloj kaj nazotruoj. La Midgardo-Serpento elsputos venenon super aeron kaj maron kaj estos ĝi terura; ĝi antaŭeniros laŭ unu flanko de la Lupo.