Mallonge antaŭ tagiĝo li aŭdis, ke Skrymir firme dormas, tiam li ekstaris kaj kuris al la dormanto, svingis la martelon per plena forto kaj frapis sur la tempion turnitan supren. La martelo tiam sinkis ĝis la tenilo. Skrymir rektiĝis al sida pozicio kaj pasigis la manon trans la tempion kaj diris: „Ĉu iuj birdoj sidas tie sur la arbo super mi? Mi suspektas, ke ia vergeto de la branĉoj falis sur mian kapon je vekiĝo. Aŭ ĉu vi maldormas, Toro? Jam estas tempo leviĝi kaj sin vesti. Ne restas al vi longa vojo ĝis la fortikaĵo, kiu nomiĝas Utgardo[285]. Mi aŭdis vin subflustri inter vi, ke mi estas homo ne malgranda laŭ staturo, sed se vi venos al Utgardo, vi tie vidos homojn pli grandajn ol mi estas Nun mi volas doni al vi bonan konsilon Ne agu aplombe. Ne toleros facile la homoj de Utgardo-Loki[286] bombastojn de tiaj etuloj, kiaj vi estas. Alie, vi iru returne, kaj tion fari mi opinias plej konsilinda por vi. Sed se vi volas daŭrigi vian iron, tiam direktu ĝin al la oriento, sed mia vojo nun kondukas norden al tiuj montoj, kiujn vi nun povas vidi.“
Skrymir prenis la sakon de provizoj kaj ĵetis sur sian dorson kaj sin turnis abrupte for de ili en la arbaron. Kaj ne estas menciite, ke la Azoj esprimis al li deziron de agrabla rekuniĝo.
46. Pri la sportoj de Toro kaj de liaj kompanoj
Toro nun daŭrigis la vojaĝon kun siaj kompanoj, kaj iris ili ĝis tagmezo. Tiam ili vidis grandan fortikaĵon starantan sur iu kampo, kaj devis ili klini dorsen siajn kapojn por povi vidi ties suprojn. Ili nun iris al la fortikaĵo, kaj estis palisara pordego antaŭ la enirejo, kaj estis ĝi fermita Toro puŝis sur la pordegon, sed ne povis ĝin malfermi. Sed kiam ili pli insiste klopodis eniri la fortikaĵon, ili sukcesis trapremi sin inter la palisoj kaj tiel eniris Tiam ili vidis grandan halon kaj ĝin aliris. Estis malfermita la pordo. Ili enpaŝis internen kaj tie vidis multajn homojn sur du benkoj, kaj estis ili plej multaj ekstreme grandstaturaj. Poste ili prezentis sin antaŭ la reĝo Utgardo-Loki, kaj lin salutis. Sed li prenis sian tempon antaŭ ol direkti siajn okulojn al ili kun moka rideto, kiu montris liajn dentojn, kaj diris:
„Senhaste iras longan vojon novaĵoj gravaj! Aŭ ĉu estas vera, kion mi pensas, ke tiu bubeto estas Veturo-Toro? Sed pli potenca vi ja devas esti, ol vi ŝajnas al mi nun. Aŭ kiujn sportojn vi kapablas, vi kaj viaj kompanoj? Neniu estas allasita por esti inter ni, kiu ne posedas iun talenton aŭ kapablon pli elstaran ol ĉe plej multaj homoj.“
Tiam diris tiu, tenanta sin plej laste en vico, kiu estis Loki: „Mi posedas tiun talenton, kiun mi estas tute preta montri, kiel mi nun diras: ke neniu troviĝas ĉi tie, kiu pli rapide kapablas manĝi ol mi.“ Tiam respondis Utgardo-Loki: „Tio estas vera talento, se vi ĝin plenumas, kaj ni devas elprovi tiun arton. “ Li vokis homon, kiu sidis sur benko malantaŭe en la halo, kiu estis nomita Logi[287], ke li venu antaŭen sur la plankon por konkuri kontraŭ Loki Tiam unu trogo estis alportita kaj metita sur la plankon meze de la halo kaj estis tiu plenigita per viando. Sidiĝis Loki ĉe unu ĝia fino kaj Logi ĉe la alia, kaj manĝis ambaŭ kiel eble plej rapide kaj renkontiĝis en la mezo de la trogo. Tiam Loki estis manĝinta la tuton de la viando ĝis la ostoj, sed Logi estis manĝinta la viandon kaj la ostojn kaj ankaŭ la trogon, kaj ŝajnis al ĉiuj, ke Loki perdis en la konkuro.
Tiam demandis Utgardo-Loki, kiun ludon povas plenumi tiu junulo, kiu estas kun ili. Tjalfi respondis ke li volonte vetkuros kontraŭ iu ajn, kiun Utgardo-Loki prezentos por tio. Ĉi tiu diris, ke tio estas bona sportludo, kaj ke li tion kredas, ke Tjalfi devas havi grandan kapablon por kurado, ĉar li volas plenumi tian faron. Li deklaris, ke tiu ludo estu senplie elprovota en konkuro. Ekstaris tiam Utgardo-Loki kaj eliris el la halo, kaj estis tie tre taŭga tereno por vetkurado sur ebena kampo. Tiam Utgardo-Loki alvokis al si iun knabeton, kiu estas nomita Hugi[288] kaj petis lin kuri konkure kun Tjalfi. Tiam ili faris la unuan kuron, kaj estis Hugi tiom pli rapida, ke li alturnis rekure kontraŭ Tjalfi ĉe la fino de la kurejo.
Tiam diris Utgardo-Loki: „Vi devas, Tjalfi, pli multe klopodi, se vi volas venki en tiu ĉi konkuro! Sed mi devas tion rekoni, ke neniam antaŭe venis iu ĉi tien, kiu pli rapide kuris ol vi.“ Ili nun faris alian kuron, kaj kiam Hugi venis al la fino de la kurejo kaj returnis, tiam estis ankoraŭ longa arkpafo inter li kaj Tjalfi. Tiam diris Utgardo-Loki:
„Tjalfi tre bone kuras laŭ mia opinio, sed mi ne kredas, ke li nun venkos en tiu ĉi konkuro. Sed ni nun vidu, kiam ili kuros por la tria fojo. “
Ili tiam faris la trian kuron, sed kiam Hugi atingis la finon de la kurejo kaj returnis, tiam Tjalfi ankoraŭ ne atingis la mezon de la kurvojo. Tiam ĉiuj diris, ke la konkuro estas jam elprovita.