Sed estas vera, kion vi diras: supere potencas Odino. Tion atestas multaj pruvoj. Tiel estas dirite per la vortoj de la Azoj mem:
La frakseno Yggdrasil plej superas inter arboj, kaj Skidbladnir[272] inter ŝipoj, Odino inter Azoj, Sleipnir inter ĉevaloj, inter pontoj Bifrost, inter poetoj Bragi, Habrok[273] inter akcipitroj, kaj inter hundoj Garm[274].»
42. La Azoj rompas siajn ĵurojn al la murkonstruisto
Tiam diris Gangleri: «Kiu posedas la ĉevalon Sleipnir[275]? Kaj kion vi povas pri ĝi rakonti?»
La Alta diris: «Ja nenion vi scias pri Sleipnir, kaj vi ne konas la cirkonstancojn de ĝia deveno! Tion vi supozeble trovos merita je raporto.
Tio estis frue en la komenco de la establiĝa tempo de la dioj, kiam ili estis fondintaj Midgardon kaj konstruintaj Valhalon, ke alvenis tien iu konstruisto kaj proponis fari por ili fortigaĵon dum la daŭro de tri jar-sezonoj, tiom bonan, ke firma kaj sekura ĝi estu kontraŭ monto-gigantoj kaj prujno-gigantoj, kvankam ili sukcesus eniri trans la murojn de Midgardo. Sed li postulis kiel pagon, ke li ekhavu Freyja-n, kaj ankaŭ la sunon kaj la lunon. Tiam la Azoj kunvenis por interkonsiliĝo, kaj estis farita la interkonsento kun la konstruisto, ke li ekhavu tion, kion li postulas, se li estos fininta la konstruon dum unu vintro; sed se io restos ne farita de la fortikaĵa muro en la unua tago de la somero, li malhavos la pagon. Li havu helpon de neniu homo por la laboro. Kaj kiam ili diris al li ĉi tiujn kondiĉojn, tiam li petis, ke ili permesu, ke li havu helpon de sia ĉevalo, kiu nomiĝis Svadilfari[276]. Sed tio estis kaŭze de Loki, ke tio estis permesita.
Li komencis konstrui la fortikaĵon en la unua tago de la vintro, sed dum la noktoj li altirigis ŝtonojn per la ĉevalo. Sed tio multe mirigis la Azojn, kiom grandajn rokojn tiu ĉevalo kapablis tiri, kaj duoble pli grandajn farojn plenumis la ĉevalo ol ĝia mastro. Sed ĉe ilia kontrakto estis firmaj atestoj kaj multaj ĵuroj, ĉar gigantoj ne trovas tion sekura esti kun la Azoj sen garantioj, en kazo ke Toro revenus hejmen, sed tiam li estis irinta al la oriento por disbati gigantojn.
Sed en la pasado de la vintro la konstruado rapide progresis, kaj estis la muroj tiom altaj kaj fortikaj, ke ili ne estis atakeblaj. Kiam tri tagoj restis ĝis la somero, la konstruaĵo estis finita preskaŭ ĝis la mura pordego. Tiam la Azoj kunvenis por interkonsiliĝi kaj demandis unu la alian, kiu estis respondeca pri la decido fordoni Freyja por edziniĝo en Gigantolandon, kaj difekti la aeron kaj la ĉielon, prenante de tie la sunon kaj la lunon por doni al la gigantoj. Kaj fariĝis ĉe ili komuna konsento pri tio, ke devas esti respondeca pri tiu decido tiu, kiu ĉion malbonan kaŭzas, Loki Laufeyjarson, kaj deklaris, ke li meritu mizeran morton, se li ne trovos planon por malhelpi al la konstruisto plenumi la kontrakton, kaj minacis lin ataki. Sed li timis kaj ĵuris, ke li tiel aranĝos, ke la konstruisto perdos la pagon, kiom ajn multe tio al li kostos.
Kaj en tiu sama vespero, kiam la konstruisto veturis por altiri ŝtonojn kun la ĉevalo Svadilfari, tiam kuris el iu arbaro ĉevalino kaj henis laŭte. Sed kiam Svadilfari rekonis, kia ĉevalo tiu estas, li freneziĝis kaj disŝiris la kondukajn ŝnurojn kaj kuris al la ĉevalino, sed ŝi forkuris en la arbaron kaj la konstruisto post ili por rekapti la ĉevalon. Sed la du ĉevaloj kuris dum la tuta nokto kaj maldaŭris la konstruado dum tiu nokto. Kaj poste, en la tago, ne progresis la konstruado kiel estis antaŭe. Kaj kiam la konstruisto konstatis, ke la laboro ne estos finita, lin kaptis „furiozo de giganto“. Sed kiam la Azoj tiel vidis plencerte, ke estas monto-giganto tien veninta, ili ne plu respektis la ĵurojn kaj alvokis Toron, kaj alvenis li sammomente, kaj tuj levis alten la martelon Mjollnir, kaj tiel pagis la salajron, kaj nek la sunon kaj la lunon, sed rifuzis al li pluan loĝon en Gigantolando, disrompante per unu frapo lian kapon kaj tiel lin sendis tute malsupren ĝis sub Niflhel[277].
Sed Loki havis tian aferon kun Svadilfari, ke iom poste li naskis ĉevalidon, ĝi estis griza kaj havis ok piedojn kaj estas tiu ĉevalo la plej bona inter dioj kaj homoj. Estas tiel dirite en Voluspa: