Читаем La Edda полностью

La Alta respondis: «Tio estas vera, kion vi diras, granda nombro da homoj tie troviĝas, sed multe pli granda nombro estas ankoraŭ necesa, kaj tamen ankoraŭ mankos pli, kiam venos la Lupo. Sed neniam estos tiom multaj homoj en Valhalo, ke ne sufiĉos por ilin nutri la viando de tiu virporko, kiu nomiĝas Sæhrímnir[260]. Sed koncerne tiun demandon, kiun vi nun faris, tio ŝajnas al mi probabla, ke malmultaj estas tiom sciohavaj, ke ili povas doni al ĝi korektan respondon. Andhrimnir[261] estas la nomo de la kuiristo, sed Eldhrimnir[262] la nomo de la kaldrono, kiel estas ĉi tie dirite:

Andhrimnirkuiras en Eldhrimnirla porkon Sæhrímnir,plej bonan viandon,sed malmultaj sciasper kio Einherjar sin nutras.»

Tiam diris Gangleri: «Ĉu havas Odino la saman manĝaĵon kiel Einherjar?»

Diris la Alta: «La viandon, kiu estas sur lia tablo, li donas al du lupoj, kiujn li posedas, kaj nomiĝas tiuj Geri[263] kaj Freki[264]. Li mem ne bezonas tian nutraĵon, ĉar vino estas por li kaj manĝaĵo kaj trinkaĵo. Estas ĉi tiel dirite:

Geri kaj Frekiestas satigitajde la Patro de bataloj,sole per vinovivas la dio de armiloj,Odino por eterne.

Du korvoj sidas sur liaj ŝultroj kaj diras al liaj oreloj ĉiujn eventojn, kiujn ili vidas aŭ aŭdas; unu nomigas Hugin,[265] la alia Munin. Tiujn li sendas je tagiĝo por flugi tra la tuta mondo kaj ili revenas je tagmanĝo; tiel li informiĝas pri multaj novaĵoj. Pro tio li estas nomita Hrafnagud[266] kiel estas ĉi tie dirite:

Hugin kaj Muninflugas ĉiun tagonsuper la vastan teron;mi timas pri Huginke ĝi ne revenos,sed ankoraŭ pli pri Munin.»<p>39. Pri la trinkaĵo de Einherjar</p>

Tiam diris Gangleri: «Kion havas Einherjar por trinki, kio same abunde sufiĉas por ili kiel la manĝaĵo, aŭ ĉu ili trinkas tie akvon?»

Tiam diris la Alta: «Jen stranga demando! Ke Ĉio-Patro invitas al si reĝojn, jarlojn kaj aliajn ĉefojn kaj donas al ili akvon por trinki! Sed pri tio mi estas tute certa, ke multaj venas al Valhalo, kiuj pensus, ke altan prezon ili donis por sia trinko de akvo, se ili ne estus pli bone traktitaj, suferintaj antaŭe vundojn kaj dolorojn de morto. Ion plian mi povas ankaŭ diri al vi. Kaprino staras tie supre sur Valhalo, kiu nomiĝas Heidrun[267] kaj sin nutras per la folioj de la branĉoj de tiu arbo, kiu estas vaste konata, nomita Lerad[268]. El ŝiaj mampintoj fluas tiu medo per kiu ŝi plenigas kuvon ĉiutage, kaj estas ĝi tiom abunda, ke ĉiuj Einherjar povas ĝin eltrinki ĝis plenebriiĝo.»

Tiam diris Gangleri: «Estas ege utila por ili tiu kaprino. Devas estis tre bona arbo de kiu ŝi nutras sin.»

Tiam diris la Alta: «Ankoraŭ pli rimarkinda estas la cervo Eiktyrnir[269], kiu staras tie sur Valhalo kaj sin nutras per la branĉoj de tiu arbo, sed el liaj kornoj venas tiom da gutaĵo, ke ĝi fluas malsupren en la fontegon Hvergelmir, kaj el ĉi tiu fluas riveroj, kiuj nomiĝas tiel[270]: Sid, Vid, Sekin, Ekin, Svol, Gunntro, Fjorm, Fimbultul, Gipul, Gopul, Gomul, Geirvimul; ĉi tiuj fluas tra la landoj de la Azoj. Sed pliaj riveroj estas ankoraŭ nomitaj: Tyn, Vin, Toll, Holl, Grad, Gunntrain, Nyt, Naut, Nonn, Hronn, Vina, Vegsvinn, Tjodnuma.»

<p>40. Pri la grandeco de Valhalo</p>

Tiam diris Gangleri: «Estas mirigaj tiuj informoj, kiujn vi ĵus donis! Grandega domo devas esti Valhalo! Ŝtopite devas ofte esti tie ĉe la pordo.»

Tiam respondis la Alta: «Kial vi ne pri tio demandas, kiom da pordoj havas Valhalo, kaj kiom da vasto havas tiuj? Kiam vi aŭdos pri tio, vi certe diros, ke tio estas ja pli miriga, ke ne povas eniri kaj eliri ĉiu laŭ sia plaĉo. Sed por diri la veron, ne estas pli ŝtopite interne ol ĉe la eniro. Aŭdu, kion diras pri tio Grimnismal[271]:

Kvincent pordojnkaj pliajn kvardekmi kredas, ke havas Valhalo;okcent Einherjarsamtempe iras tra ĉiu pordoal batalo kontraŭ la Lupo.»<p>41. Pri la amuzaĵoj de la Einherjar</p>

Tiam diris Gangleri: «Tre granda estas la nombro da homoj en Valhalo, kaj tion mi kredas, ke potenca ĉefo estas Odino, ke li regas tiom grandan armeon. Sed per kio sin amuzas la Einherjar, kiam ili ne okupas sin je drinkado?»

La Alta diris: «Ĉiun tagon, sin vestinte, ili surmetas siajn armaĵojn kaj eliras sur la ĉirkaŭan kampon kaj batalas kaj faligas unu la alian. Tio estas ilia ludo. Kaj kiam proksimas la tempo por tagmanĝi, ili rajdas hejmen al Valhalo kaj sidiĝas por drinki, kiel estas dirite:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги