Читаем La Edda полностью

Toro lasis tie la kaprojn kaj komencis sian vojaĝon orienten al la Gigantolando kaj iris tute ĝis la maro, kaj tiam transiris la profundan maron. Sed kiam li atingis firman teron, li iris sur la bordon kaj kun li Loki kaj Tjalfi kaj Roskva. Kiam ili jam iradis kelkan tempon, ili renkontis grandan arbaron, kiun ili trairis dum la tuta tago ĝis noktiĝo. Tjalfi estis la plej rapidkura inter homoj, li portis la tornistron de Toro, sed malmulto sin proponis por provizoj en tiu regiono.

Kiam mallumiĝis, ili serĉis lokon por tranokti kaj trafis iun domon tre grandan. Estis pordo ĉe la fino same larĝa kiel la domo, tie ili trovis por si lokon por la nokto. Sed en la mezo de la nokto okazis granda tertremo, skuiĝis la grundo sub ili kaj la domo vibregis. Tiam Toro sin levis kaj vokis siajn kompanojn kaj ili palpesploris kaj trovis flankan ejon je la dekstro en la mezo de la domo kaj tien eniris. Toro prenis pozicion ĉe la enirejo, sed la ceteraj estis pli interne malantaŭ li kaj tre timis. Sed Toro tenpremis la tenilon de la martelo kaj havis la firman intencon sin defendi Tiam ili aŭdis grandan subbruon kaj gruntadon.

Sed kiam tagiĝis, Toro eliris el la domo kaj vidis, kie kuŝas homo ne multe for de li en la arbaro, kaj estis tiu ne malgranda. Tiu dormis kaj forte ronkis. Tiam Toro ekkomprenis, kio kaŭzis la bruadon dum la nokto. Li sin zonis per sia zono de plifortigo, kaj kreskis tiam lia Aza forto. Sed en tiu momento vekiĝis tiu homo kaj rapide ekstaris. Sed estas pri tio dirite, ke por tiu unu fojo Toro estis kaptita de tia stuporo, ke li hezitis frapi per la martelo, kaj demandis pri lia nomo. Sed tiu diris, ke lia nomo estas Skrymir[284]. „Sed mi ne bezonas demandi vin pri via nomo, mi rekonas, ke vi estas Toro de la Azoj. Sed ĉu vi fortiris mian ganton?“ Tiam Skrymir etendis la manon kaj prenis al si la ganton. Tiam Toro vidis, ke ĉi tiun li uzis dum la nokto kiel domon, sed la flanka ĉambro estis la dikfingro de la ganto.

Skrymir demandis, ĉu Toro volus havi lian kompanion, kaj Toro akceptis. Tiam Skrymir prenis sian sakon de provizoj kaj ĝin malligis kaj faris preparojn por matenmanĝo, sed Toro kaj liaj kompanoj tiel faris en aparta loko. Skrymir tiam proponis, ke ili komunigu la provizojn, kaj Toro tion akceptis. Tiam Skrymir kunligis ĉiujn iliajn provizojn kaj pakis en unu sakon kaj ĝin metis sur sian dorson. Li paŝadis en la fronto dum la tago kaj faris sufiĉe longajn paŝojn. Sed tiam, ĉe vespero, Skrymir trovis por ili lokon por nokta ripozo sub iu granda kverko. Tiam Skrymir parolis al Toro kaj diris, ke li volas kuŝigi sin por dormi, „sed vi prenu la sakon de provizoj kaj preparu vian vespermanĝon.“

Post tio li ekdormis kaj forte ronkis. Sed Toro prenis la sakon kaj volis ĝin malligi. Sed por tion diri, kvankam tio ŝajnas nekredebla, li ne povis malligi eĉ unu nodon, kaj neniun ŝnurfinon li povis ekmovi tiel, ke la ligaĵo estu malpli fiksita ol antaŭe. Kaj kiam li vidis, ke tiu laboro servas por nenio, li ekkoleris, kaptis tiam ambaŭmane la martelon Mjollnir kaj paŝis antaŭen per unu piedo tien, kie Skrymir kuŝas, kaj frapis sur lian kapon. Skrymir vekiĝis kaj demandis, ĉu iu folio falis sur lian kapon, kaj same, ĉu ili finis manĝi kaj estas pretaj por dormi Toro respondis, ke ili tiam iros dormi. Ili tiam iris kuŝigi sin sub alia kverko. Kaj por diri al vi la veron, dormi sen timo ne estis tiam facile.

Sed en la mezo de la nokto Toro aŭdis, ke Skrymir firme dormas kaj ronkas tiom brue, ke reehiĝas la tuta arbaro. Tiam Toro ekstaris kaj lin alpaŝis, svingis forte kaj rapide la martelon kaj frapegas sur la mezon de lia verto. Li sentis, ke la faco de la martelo sinkis profunde en la kapon. En tiu momento Skrymir vekiĝis kaj diris: „Kio estis tio, ĉu falis iu glano sur mian kapon, aŭ kion vi faras, Toro?“ Sed Toro retropaŝis rapide kaj respondis, ke li ĵus vekiĝis, diris ke estas meznokto kaj ankoraŭ tempo por dormi. Tiam li konsideris, ke se li trovos alian ŝancon por fari al Skrymir la trian frapon, tiam tiu ne plu malfermu la okulojn. Li nun kuŝiĝis kaj atentis, ĉu Skrymir denove endormiĝos profunde.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги