23. Pri Njordo kaj Skadi
La tria Azo estas tiu, kiu nomiĝas Njordo[150]. Li loĝas sur la ĉielo en loko nomita Noatun[151]. Li regas la movojn de la vento kaj kvietigas maron kaj fajron. Oni alvoku lin por sukcesaj mar-vojaĝoj kaj por fiŝkaptado. Li estas tiom riĉa kaj multbonhava, ke li povas doni abundojn da tero kaj posedaĵoj al tiuj, kiujn lin alvokas por tio. Laŭ deveno Njordo ne apartenas al la gento de la Azoj. Li estis edukita en la lando de la Vanioj[152], sed ĉi tiuj lin transdonis kiel garantiulon al la dioj kaj akceptis interŝanĝe kiel garantiulon flanke de la Azoj tiun nomitan Hænir[153]. Tiel estis garantiita militpaŭzo inter la dioj kaj la Vanioj.
Njordo havis edzinon nomitan Skadi[154], filinon de la giganto Tjassi[155]. Skadi deziras loĝi en hejma loko, kiun posedis ŝia patro, ĝi troviĝas tie en iuj montoj, kie nomiĝas Trymheim[156] — sed Njordo deziras loĝi proksime al la maro. Ili interkonsentis pri tio, ke ili loĝu alterne dum naŭ noktoj en Trymheim kaj dum naŭ noktoj en Noatun. Sed kiam Njordo revenis al Noatun el la montoj, li diris jene:
Tiam diris Skadi:
Tiam Skadi iris sur la monton kaj loĝis en Trymheim kaj kutime iras per skioj kaj portas arkon kaj pafas bestojn. Ŝi estis nomita Ondurgud[157] aŭ Ondurdis.[158] Tiel estas dirite:
24. Pri Freyr kaj Freyja
Njordo en Noatun poste ekhavis du infanojn. La filo nomiĝis Freyr kaj la filino Freyja.[159] Ili estis belaj laŭ aspekto kaj potencaj. Freyr estas la plej glora inter la Azoj; li estas la reganto de la pluvo kaj la sunbrilo kaj sekve de la kreskaĵoj de la tero kaj estas bone lin alvoki por prospero kaj paco. Li regas ankaŭ la riĉecon de homoj. Sed Freyja estas la plej glora inter la Azinoj. Ŝi havas tiun loĝlokon sur la ĉielo, kiu nomiĝas Folkvang[160], kaj kie ajn ŝi rajdas por batalo ŝi ekposedas duonon de la faligitoj kaj la ceteran duonon Odino, kiel estas ĉi tie dirite:
Sessrumnir[161], ŝia halo, estas vasta kaj bela. Kaj kiam ŝi vojaĝas, ŝi sidas en ĉaro, kiun tiras du katoj. Ŝi estas la plej alirebla por alvokoj de homoj, kaj de ŝia nomo venas la honora titolo
25. Pri Tyr
Tiam diris Gangleri: «Plej imponaj ŝajnas al mi la Azoj, kaj ne estas mirige, ke granda povo vin akompanas, kiam vi tiel scias tiajn detalojn pri la dioj kaj scias, kiujn alvoki koncerne apartajn petojn. Aŭ ĉu estas pli multaj la dioj?»
La Alta diris: «Estas ankaŭ tiu Azo, kiu nomiĝas Tyr[163]. Li estas la plej kuraĝa kaj la plej brava, kaj li havas grandan potencon pri venko en bataloj. Por bravaj homoj estas bone lin alvoki. Estas komuna diraĵo, ke tiu estas „brava kiel Tyr“, kiu superas aliajn homojn kaj neniam evitas agi pro hezito. Li estas tiel saĝa, ke pri homo sagaca estas dirite, ke tiu estas „saĝa kiel Tyr“. Estas pruvo pri lia kuraĝo, ke kiam la Azoj provis logi la lupon Fenrir[164] akcepti sur sin la katenon Gleipnir[165], tiam la lupo ne fidis, ke la Azoj ĝin poste malligos, ĝis kiam ili faris tiun garantiaĵon, ke Tyr metu sian manon en ĝian faŭkon. Kaj kiam la Azoj rifuzis liberigi ĝin de la kateno, ĝi formordis la manon je tiu loko, kiu nun estas nomita lupo-artiko[166] kaj estas Tyr de tiam unumana kaj konsiderata kiel repaciganto inter homoj.
26. Pri Bragi kaj Idun