Tiam diris l’ Egale-Alta: «La Frakseno estas la plej granda el ĉiuj arboj kaj la plej bona. Ĝiaj branĉoj sin etendas super la tuta mondo kaj trans la ĉielon. Tri radikoj de la arboj ĝin subtenas kaj atingas treege vasten. Unu estas ĉe la Azoj, la dua ĉe la prujno-gigantoj, kie iam estis Ginnungagap. La tria sin etendas ĝis super Niflheim, kaj sub tiu radiko estas Hvergelmir, sed Nidhogg[94] ronĝadas la radikon sube. Sed sub tiu radiko, kiu atingas ĝis la prujno-gigantoj, tie estas Mimisbrunn[95], kiu entenas saĝon kaj intelekton, kaj nomiĝas tiu Mimir[96], kiu posedas la fonton. Li havas plenon da scioj, ĉar li trinkas el la fonto per la korno Gjallarhorn[97]. Tien iris Ĉio-Patro kaj petis unu trinkon el la fonto, sed li ricevis ĝin nur post dono de unu sia okulo kiel garantiaĵo. Tiel estas dirite en Voluspa:
La tria radiko de la frakseno atingas al la ĉielo, kaj sub tiu radiko estas tiu fonto, kiu estas tre sankta kaj nomiĝas Urdarbrunn[98]. Tie la dioj havas sian juĝlokon. Ĉiutage la Azoj rajdas tien supren sur la ponto Bifrost. Ĝi havas ankaŭ la nomon Asbru[99]. La ĉevaloj de la Azoj[100] tiel nomiĝas: Sleipnir estas la plej bona, ĝin Odino posedas, ĝi havas ok piedojn. La dua estas Glad, la tria Gyllir, la kvara Glen, la kvina Skeidbrimir, la sesa Silfrintopp, la sepa Sinir, la oka Gils, la naŭa Falhofnir, la deka Gulltopp, la dek-unua Lettfeti. La ĉevalo de Baldur estis bruligita kun li. Sed Toro piediras al la juĝ-konferenco kaj transvadas tiujn riverojn, kiuj ĉi tiel nomiĝas:
Tiam diris Gangleri: «Ĉu fajro brulas sur Bifrost?»
La Alta diris: «La ruĝo, kiun vi vidas en la ĉielarko, estas fajro brulanta. Prujno-gigantoj kaj montaj gigantoj irus sur la ĉielon, se Bifrost estus transirebla al ĉiuj, kiuj tien deziras iri.
Multaj lokoj estas belaj sur la ĉielo, kaj super ĉio estas tie dieca protekto. Tie staras unu bela halo sub la Frakseno ĉe la fonto, kaj el tiu halo venas tri virinoj, kiuj tiel nomiĝas: Urd, Verdandi, Skuld. Tiuj virinoj determinas la vivon de homoj. Ilin ni nomas Nornoj[104]. Estas ankaŭ aliaj nornoj, kiuj venas al ĉiuj homoj, kiam ili naskiĝas, por determini iliajn vivojn, kaj estas tiuj de dia origino, sed aliaj de la raso de elfoj, sed la tria grupo de la raso de gnomoj, kiel estas ĉi-sekve dirite:
Tiam diris Gangleri: «Se nornoj determinas la sorton de la homoj, ili dividas inter ili ege malegale, kiam iuj havas bonan kaj prosperan vivon, sed aliaj malmultan sukceson aŭ gloron, iuj longan vivon, iuj mallongan.»
La Alta diris: «Bonaj nornoj kaj noble devenaj donas bonan vivon, sed kiam misfortunoj plagas iujn homojn, tion kaŭzas malbonaj nornoj.»
16. Ankoraŭ pli pri la Frakseno
Tiam diris Gangleri: «Kio pli estas aparte rimarkebla por rakonti pri la Frakseno?»
La Alta diras: «Pri tio estas multo por diri. Aglo sidas sur la branĉoj de la Frakseno, kaj ĝi havas sciojn pri multaj aferoj, sed inter liaj okuloj sidas akcipitro, kiu nomiĝas Vedurfolnir[106]. Sciuro nomita Ratatosk[107] kuras supren kaj malsupren sur la Frakseno kaj portas malicajn mesaĝojn inter la aglo kaj Nidhogg. Sed kvar cervoj[108] kuras sur la branĉoj de la Frakseno kaj nutras sin el la foliaro. Ili tiel nomiĝas: Dain, Dvalin, Duneyr, Duratror. Sed tiom da serpentoj estas en Hvergelmir, ke neniu lingvo povas ilin elnombri. Tiel estas dirite:
Ankaŭ ĉi tiel estas dirite: