7. Mortigo de Ymir kaj pri Bergelmir
Tiam diris Gangleri: «Kiel ili povis kunvivi, aŭ kiu estis la plej potenca el la du rasoj?»
Tiam respondis la Alta: «La filoj de Bor mortigis la giganton Ymir. Kaj kiam li falis, fluis el liaj vundoj tiom da sango, ke ĝi dronigis la tutan rason de la prujno-gigantoj krom unu, kiu eskapis kun sia familio. Tiun nomas la gigantoj Bergelmir[45]. Li eniris sian farunujon[46] kun sia edzino kaj tie ili tenis sin sekuraj, kaj de ili devenis postaj generacioj de la prujno-gigantoj, kiel estas jene dirite:
8. La filoj de Bor kreis la teron kaj la ĉielon
Tiam diris Gangleri: «Pri kio okupis sin la filoj de Bor, se vi kredas ilin dioj?»
La Alta diris: «Ne estas malmulto por rakonti pri tio. Ili prenis Ymir kaj portis en la mezon de Ginnungagap kaj faris el li la teron, el lia sango la maron kaj la lagojn. La tero estis farita el la karno, sed la rokoj el la ostoj. Ŝtonojn kaj krudan gruzon ili faris el la dentoj kaj el la molaroj kaj el la ostoj, kiuj estis rompitaj.»
Tiam diris l’ Egale-Alta: «El la sango, kiu fluis el liaj vundoj kaj iris libere, ili faris la maron per kiu ili ĉirkaŭligis kaj limfiksis la teron kaj metis tiun maron kiel cirklon ĉirkaŭ ĝi, kaj ŝajnos al plej multaj neeblaĵo transiri tiun maron.»
Tiam diris la Tria: «Ili ankaŭ prenis lian kranion kaj faris el ĝi la ĉielon kaj metis ĝin super la teron kun kvar anguloj, kaj sub ĉiu angulo ili starigis gnomon. Ili nomiĝas tiel: Austri, Vestri, Nordri, Sudri.[47]
Tiam ili prenis fajrerojn kaj ardajn skoriojn, kiuj elĵetiĝis disvasten el la mondo de Muspell, kaj lokis ilin sur la mezan firmamenton de la ĉielo, kaj supre kaj malsupre, por lumigi la ĉielon kaj la teron. Ili donis lokon al ĉiuj lumoj, al iuj sur la ĉielo, iuj iris libere sub la ĉielo, kaj ili fiksis por ili poziciojn kaj metis ordon al ilia irado. Estas dirite en malnovaj fontoj, ke per ili estas distingitaj la tagoj kaj la noktoj kaj la nombrado de la jaroj, kiel estas dirite en Voluspa:
Tiel estis antaŭ ol tio okazis.»
Tiam diris Gangleri: «Tio estas grava informo, kiun mi ĵus aŭdis. Mirinde granda konstruo tio estas kaj lerte farita. Kiel estis la tero aranĝita?»
Tiam respondis la Alta: «Ĝi estas ronda laŭ la rando kaj ĉirkaŭe kuŝas la profunda maro, kaj sur tiu marbordo ili donis landojn por loĝado al la gentoj de gigantoj. Sed pli interne sur la tero ili faris muron ĉirkaŭ la mondo kontraŭ atakoj de gigantoj, kaj por tiu muro ili uzis la okulharojn de la giganto Ymir, kaj nomis tiun muron Midgardo[48]. Ili ankaŭ prenis lian cerbon kaj ĝin ĵetis supren en la aeron kaj tiel faris la nubojn, kiel ĉi tie estas dirite:
9. La filoj de Bor kreis la unuajn homojn
Tiam diris Gangleri: «Tio ŝajnas mi granda faro, ke ili tiom plenumis, ke la tero kaj la ĉielo estis faritaj kaj la suno kaj la steloj estis metitaj sur siajn lokojn kaj reguligita la pasado de la tagoj kaj la noktoj. Kaj de kie venis la homoj, kiuj loĝas en la mondo?»
Tiam respondis la Alta: «Kiam la filoj de Bor iris sur la bordo de la maro, ili trovis du trunkojn de arboj kaj prenis ili la trunkojn kaj kreis el ili homojn. La unua donis spiron kaj vivon, dua konscion kaj movon, la tria aspekton, parolon kaj aŭdon kaj vidon; donis al ili vestojn kaj nomojn. Estis nomita Ask[49] la viro, sed Embla[50] la virino, kaj devenis de tiuj la homa raso, al kiu estis donita por loĝado la tero interne de Midgardo.