Читаем La Edda полностью

Tion farinte, ili konstruis por si fortikigitan urbon en la mezo de la mondo, kiu estas nomita Azgardo[51]. Ĝin ni nomas Trojo. Tie vivis la dioj kaj ilia idaro, kaj sekvis multaj eventoj kaj okazaĵoj diversaj kaj sur tero kaj super tero. Tie estas unu loko, kiu nomiĝas Hlidskjalf[53], kaj kiam Odino sidigis sin tie sur tronon, li vidis en ĉiujn mondojn kaj ĉies agojn kaj aktivojn kaj komprenis ĉion, kion li vidis. Lia edzino nomiĝis Frigg filino de Fjorgvin[54], kaj de ili devenis la familio, kiun ni nomas la gento de la Azoj, kiu rezidis en Azgardo la antikva kaj en la apartenaj regnoj, kaj estas tuta tiu gento de dieca origino. Kaj tial li povas esti nomita Ĉio-Patro, ke li estas la patro de ĉiuj dioj kaj de homoj kaj de ĉio estigita de li kaj de lia potenco. La Tero estis lia filino kaj lia edzino. Kun ŝi li generis sian unuan filon, tiu estas Azo-Toro[55]. Li posedas potencon kaj fortecon, tial li povas supervenki ĉiujn vivantaĵojn.

<p>10. Alveno de Tago kaj Nokto</p>

Norfi[56] aŭ Narfi estis nomo de giganto, kiu loĝis en Gigantolando. Li havis filinon kiu nomiĝis Nott[57]. Ŝi estis nigra kaj malhel-aspekta konforme al sia familio. Ŝi havis kiel edzon personon nomitan Naglfari[58]. Ilia filo nomiĝis Aud[59]. Poste ŝi edziniĝis al tiu kiu nomiĝis Annar[60]. Jord estis ilia filino. Laste ŝi havis edzon nomitan Delling[61]. Li estis el la gento de la Azoj. Ilia filo estis Dag[62]. Li estis hela kaj bela kiel lia patro.

Tiam Ĉio-Patro prenis Nott kaj Dag, ŝian filon, kaj donis al ili du ĉevalojn kaj du ĉarojn kaj metis ilin sur la ĉielon, ke ili rajdu ĉirkaŭ la teron dum ĉiu diurno. Nott rajdas antaŭe sur ĉevalo nomita Hrimfaxi[63], kaj en ĉiu mateno li prirosas la teron per la salivo gutanta de lia bridbuŝaĵo. La ĉevalo, kiun Dag posedas, nomiĝas Skinfaxi[64], kaj lumiĝas la tuta aero kaj la tero de ĝiaj kolharoj.»

<p>11. Pri Suno kaj Luno</p>

Tiam diris Gangleri: «Kiel Ĉio-Patro kontrolas la iron de la suno kaj la luno?»

La Alta diris: «Estis persono nomita Mundilfari[65], kiu havis du infanojn. Ili estis tiel brilaj kaj belaj, ke li nomis unu Mani[66] kaj sian filinon li nomis Sol[67] kaj ŝin edzinigis al homo nomita Glen[68]. Sed la dioj ekkoleris pro tiu aroganteco kaj prenis la gefratojn kaj metis ilin sur la ĉielon, igis Sol peli tiujn ĉevalojn, kiuj tiras la ĉaron de la suno, kiun la dioj estis kreintaj por lumigi la mondojn el la ardaj skorioj, kiuj ĵetiĝis el la mondo de Muspell. Tiuj ĉevaloj tiel nomiĝas: Arvak[69] kaj Alsvinn[70]. Sed sub la ŝultrojn de la ĉevaloj la dioj metis du balgojn por ilin malvarmigi, sed laŭ iuj informoj tio estas nomita „isarnkol“[71]. Mani gvidas la iron de la luno kaj kontrolas ĝiajn kreskon kaj malkreskon. Li prenis du infanojn de la tero, kiuj nomiĝas Bil[72] kaj Hjuki, kiam ili paŝis for de tiu puto, kiu nomiĝas Byrgir, kaj portis sur siaj ŝultroj kuvon, kiu nomiĝas Sæg, sed la portostango Simul. Ilia patro estas nomita Vidfinn[73]. Tiuj infanoj sekvas Mani, kiel estas videble de la tero.»

<p>12. La suno persekutata</p>

Tiam diris Gangleri: «Rapide iras la suno kaj preskaŭ ĝis tiom, ke ŝi timas, kaj ne rapidigus ŝi pli sian iradon, se ŝi timus pri sia vivo.»

Tiam respondis la Alta: «Ne estas mirinde, ke ŝi iras tiom rapide. Tiu estas proksima, kiu ŝin persekutas, kaj nenian eskapon ŝi havas krom antaŭkuri.»

Tiam diris Gangleri: «Kiu estas tiu, kiu faras al ŝi tiun ĝenon?»

La Alta diris: «Estas du lupoj, kaj nomiĝas tiu Skoll[74], kiu ŝin postkuras. Lin ŝi timas, kaj li ŝin kaptos. Sed tiu nomiĝas Hati Hrodvitnisson[75], kiu kuras antaŭ ŝi kaj volas kapti la lunon, kaj tiel estos.»

Tiam diris Gangleri: «Kia estas la origino de tiuj lupoj?»

La Alta diris: «Gigantino loĝas oriente de Midgardo, en tiu arbaro, kiu nomiĝas Jarnvid[76]. En tiu arbaro loĝas tiuj gigantinoj, kiuj nomiĝas Jarnvidjur. La maljuna gigantino nutras kiel filojn multajn gigantojn, kiuj havas ĉiuj la formon de lupoj, kaj de ili devenas tiuj lupoj. Kaj estas dirite, ke el tiu tribo unu estos la plej potenca, kiu nomiĝas Managarm[77]. Li plenigos sin per la vivosango de ĉiuj homoj, kiuj mortas, kaj li glutos la lunon kaj surŝprucos per sango la ĉielon kaj ĉiujn aerspacojn. Sekve de tio la suno perdos sian brilon kaj ventoj estos tiam senripozaj kaj furiozos tien kaj reen. Tiel estas dirite en Voluspa:

Loĝas la maljuna[78]en Fer-Arbarokaj nutras tiela idojn de Fenrir,[79]de ili venasunu aparte,kaptonto de la lunosub giganto-haŭto.Pleniĝos ĝi de sangode mortantaj homoj,ruĝigos sang-ŝprucela halojn de la dioj;nigros la sunodum someroj postaj,furiozos ventoj.Scias vi jam, aŭ ĉu?»
Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги