Читаем La Edda полностью

Tiam diris la Tria: «Odino estas la plej altranga kaj la plej antikva el la Azoj. Li regas super ĉiuj aferoj, kaj kvankam estas ja potencaj la ceteraj dioj, ili tamen submetiĝas al li kiel infanoj al patro Frigg estas lia edzino, kaj scias ŝi la fatojn de homoj kvankam ŝi ne faras aŭgurojn, kiel estas dirite ĉi tie laŭ la vortoj de Odino mem, kiujn li parolis al Azo nomita Loki[128]:

Malprudenta vi estaskaj freneza, Loki,kial vi ne silentas?Ĉiujn fatojn ja scias Frigg,tamen tiujn ne eldiras.[129].

Odino nomiĝas ankaŭ Ĉio-Patro, ĉar li estas la patro de ĉiuj dioj. Li nomiĝas ankaŭ Valfodr[130], ĉar ĉiuj faligitaj en batalo estas liaj adoptitoj. Al tiuj li donas lokon en Valhalo kaj Vingolf, kaj estas ili nomitaj Einherjar[131]. Li nomiĝas ankaŭ Hangagud[132] kaj Haftagud[133] kaj Farmagud[134], kaj ankaŭ plivarie li nomis sin kiam li vizitis reĝon Geirrod[135]:

Mi nomas min Grimkaj GangleriHerjan, Hjalmberi,Tekk, la Tria,Tud, Ud,Helblindi, Har,Sad, Svipal,Sanngetal,Herteit, Hnikar,Bileyg, Baleyg,Bolverk, Fjolnir,Grimnir, Glapsvid, Fjolsvid,Sidhott, Sidskegg,Sigfad, Hnikud,Alfad, Atrid, Farmatyr,Oski, Omi,Jafnhar, Blindi,Gondlir, Harbard,Svidur, Svidrir,Jalk, Kjalar, Vidur,Tror, Ygg, Tund,Vakur, Skilving,Vafud, Hroftatyr,Gaut, Veratyr.»

Tiam diris Gangleri: «Kiom multegajn nomojn vi al li donis! Kaj estas mia opinio ke oni bezonus grandan kvanton da scioj por esti kapabla doni detalojn kaj klarigojn pri tiuj eventoj, kiuj estigis tiujn nomojn!»

Tiam diris la Alta: «Estas ja instrue elserĉi ĉion tion. Sed tamen estas plej rapide direble, ke la plej multaj nomoj estis al li donitaj rezulte de la fakto, ke ĉe la multaj branĉoj de la lingvoj en la mondo la popoloj trovis tion necesa adapti lian nomon al siaj lingvoj por alvoko kaj preĝoj por si mem. Sed iuj eventoj kaŭzintaj tiujn nomojn okazis dum liaj vojaĝoj, kaj fariĝis ili temoj de rakontoj, kaj vi ne povas postuli esti nomita homo saĝa se vi ne povas rakonti pri tiuj gravaj eventoj.»

<p>21. Pri Toro de la Azoj</p>

Tiam diris Gangleri: «Kiuj estas la nomoj de la ceteraj Azoj? Kaj kion ili faras? Kaj kiujn glorajn farojn ili plenumis?»

La Alta diris: «Toro[136] estas la plej elstara el tiuj; li estas nomita Toro de la Azoj[137] kaj Oku-Toro[138] Li estas la plej forta inter dioj kaj homoj. Lia regejo nomiĝas Trudvangar[139] kaj lia rezideja halego Bilskirnir[140]. Tiu halego havas kvincent kvardek ĉambrojn; ĝi estas la plej granda domo iam ajn konstruita. Tiel estas dirite en Grimnismal[141]:

Kvincent ĉambrojnkaj pliajn kvardekmi trovas en Bilskirnir.El domoj, kies tegmentojnmi konas, estas plej grandatiu de mia filo.

Toro havas du kaprojn kies nomoj estas Tanngnjost[142] kaj Tanngrisnir[143] kaj vagonon per kiu li veturas, kaj tiras ĝin la kaproj; pro tio li estas konata kiel Toro la Veturanto. Li havas ankaŭ tri specialajn posedaĵojn. Unu estas la martelo Mjollnir[144], bone konata al la prujnogigantoj kaj la monto-gigantoj, kiam ĝi estas levita alten, kio ne estas miriga: ĝi surfrapegis multajn kapojn de iliaj patroj kaj parencoj. Alian posedaĵon li havas tre valoran: zonon de plipotencigo[145], kaj kiam li sin zonas per tiu, duobliĝas lia Az-potenco[146]. Trian objekton li havas, kiu estas plej grava. Ĝi estas gantoj el fero[147]. Ĉi tiujn li bezonas por firme teni la martelon. Sed neniu estas sufiĉe multescia por rakonti ĉiujn liajn grandfarojn, kvankam mi povus rakonti al vi tre multajn historiojn, sed tiuj okupus longan tempon antaŭ ol ĉiuj estus elĉerpitaj, kiujn mi konas.»

<p>22. Pri Baldur</p>

Tiam diris Gangleri: «Mi ŝatus aŭdi pli da informoj pri la Azoj.»

La Alta diris: «Alia filo de Odino estas Baldur[148], kaj estas bone rakonti pri li. Li estas la plej bona, kaj ĉiuj lin laŭdas. Li estas tiel bela laŭ aspekto kaj tiel hela, ke lumo brilas de li, kaj unu floro estas tiel blanka, ke ĝi estas nomita laŭ liaj okulharoj. Ĝi estas la plej blanka inter floroj[149]. Kaj el tio vi povas diveni lian belecon, kaj de liaj haroj kaj korpo. Li estas la plej saĝa de la Azoj kaj plej bele parolanta kaj la plej indulgema. Sed tia naturo lin karakterizas, ke neniu el liaj decidoj plenumiĝas. Li loĝas en tiu loko, kiu nomiĝas Breidablik[113], ĝi estas sur la ĉielo; en tiu loko nenio malpura alpermesiĝas, kiel estas ĉi tie dirite:

Перейти на страницу:

Похожие книги

Америка, Австралия и Океания
Америка, Австралия и Океания

Мифы и легенды народов мира — величайшее культурное наследие человечества, интерес к которому не угасает на протяжении многих столетий. И не только потому, что они сами по себе — шедевры человеческого гения, собранные и обобщенные многими поколениями великих поэтов, писателей, мыслителей. Знание этих легенд и мифов дает ключ к пониманию поэзии Гёте и Пушкина, драматургии Шекспира и Шиллера, живописи Рубенса и Тициана, Брюллова и Боттичелли. Настоящее издание — это попытка дать возможность читателю в наиболее полном, литературном изложении ознакомиться с историей и культурой многочисленных племен и народов, населявших в древности все континенты нашей планеты.В данный том вошли мифы, легенды и сказания американский индейцев, а также аборигенов Австралии и многочисленных племен, населяющих острова Тихого океана, которые принято называть Океанией.

Диего де Ланда , Кэтрин Лангло-Паркер , Николай Николаевич Непомнящий , Фридрих Ратцель

Мифы. Легенды. Эпос / Древние книги