Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

La Eksterordinara Lando Oz

Historio de la pluaj aventuroj de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj ankaŭ la strangaj spertoj de la Multe Pligrandigita Ŝancel-Insekto, Joĉjo Kukurbokapo, la viviĝinta Segĉevalo, kaj la Gumpo; la rakonto estas la sekvo al La Sorĉisto de Oz L. Frank Baum

Frank Lyman Baum

Сказки народов мира18+

Lyman Frank Baum

LA EKSTERORDINARA LANDO OZ

Noto de la Aŭtoro

Post la eldoniĝo de "La Mirinda Sorĉisto de Oz" mi ekricevis leterojn de infanoj, kiuj informis min pri sia plezuriĝo pro lego de la rakonto kaj petis min "verki pli" pri la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. Unue mi supozis ĉi tiujn leteretojn, kvankam sincerajn, kiel nur belajn komplimentojn. Sed la leteroj plu alvenadis dum la postaj monatoj kaj eĉ jaroj.

Fine mi promesis al knabineto, kiu longe veturis por renkonti min kaj persone peti min, — kaj efektive ŝi ankaŭ nomiĝas Doroteo — ke kiam mil knabinetoj sendos al mi mil leteretojn, mi verkos la libron. Aŭ malgranda Doroteo estis maskita feino, kaj gestis per sia magia stabo, aŭ la sukceso de la dramigo de "La Sorĉisto de Oz" akiris novajn amikojn por la rakonto. Car jam antaŭ longe la mil leteroj atingis min — kaj krome ankaŭ multaj pli.

Nun, agnoskante la longan prokraston, mi plenumas mian promeson per ĉi tiu libro.

L. Frank Baum, Chicago, junio, 1904.

ĈAPITRO I

Tip Faras Kukurbokapon

En la Lando de la Gilikuloj, ĉe la Nordo de la Lando Oz, loĝis junulo nomita Tip. Lia nomo estis pli granda, ĉar maljuna Mombi ofte deklariske lia plena nomo estas Tipetarius; sed oni ja ne diris tiom longan vorton kiam plene su fiĉis “Tip”.

La knabo tute ne memoris siajn gepatrojn, ĉar kiam li estis tre juna, oni venigis lin al la maljunulino nomata Mombi por ke ŝi prizorgu lin. Ŝia famo, mi bedaŭre devas diri, ne estis tre bela. Ĉar la Gilikula popolo ne malprave suspektis ke ŝi prilaboras magion, tial ili hezitis amikiĝi kun ŝi.

Mombi ne estis, precize, sorĉistino, ĉar la Bona Sorĉistino kiu regis tiun parton de la Lando Oz malpermesis la ekziston de aliaj sorĉistinoj en tiu regno. Do la gardistino de Tip, kvankam ŝi volegis primajstri magion, komprenis ke estas kontraŭleĝe esti pli ol magiistino, aŭ nepre ne pli ol Kvazaŭfeino.

La maljunulino devigis Tipon alporti lignon el la arbaro, por ke ŝi povu varmigi sian bolpoton. Li ankaŭ laboris en la maizkamparo, hojante kaj senŝeligante; kaj li manĝigis la porkojn kaj melkis la kvarkornan bovinon pri kiu Mombi speciale fieris.

Sed nepre ne supozu ke li konstante laboris, ĉar li opiniis ke tio malsanigus lin. Sendite al la arbaro, Tip ofte grimpadis arbojn por akiri birdovojn, aŭ amuzis sin ĉasante la rapidajn blankajn kuniklojn aŭ fiŝkaptante en la riveretoj per fleksitaj pingloj. Poste li rapideme kolektis brakoplenon da ligno kaj portis ĝin al sia hejmo. Kaj kiam li devus laboradi sur la maizkampoj, kie la altaj tigoj kaŝis lin tiel ke Mombi ne povis vidi lin, Tip ofte fosadis en la truoj de terratoj, aŭ —se li emis —kuŝis surdorse inter la vicoj de maizo kaj dormetis. Tial, zorgante ne eluzi sian forton, li kreskis tiom forta kaj fortika kiom eblas al knabo.

La kurioza magio de Mombi ofte timigis ŝiajn najbarojn, kaj ili kondutis rilate al ŝi retireme, tamen respektoplene, pro ŝia stranga potenco. Sed Tip senrezerve malamis ŝin, kaj li tute ne penis kaŝi sian malamon. Anstataŭe, li kelkfoje montris malpli da respekto al la maljunulino ol decis, ĉar ŝi ja estis lia prizorgantino.

Troviĝis kukurboj en la maizkampoj de Mombi, ili kuŝis ore ruĝaj inter la vicoj de verdaj tigoj; kaj ili estis plantitaj kaj zorgitaj por ke la kvarkorna bovino manĝu ilin dum la vintro. Sed unu tagon, kiam la maizo estis fintranĉita kaj stakigita, kaj Tip portadis la kukurbojn al la bovinejo, li ekpensis fari “Fantom- Lanternon”per kiu li povus provi timigi la maljunulinon. Do li trovis belan, grandan kukurbon —belan, oranĝ- rugan —kaj komencis per tranĉilo ĉizi ĝin. Per la pinto de la tranĉilo li faris du rondajn okulojn, triangulan nazon, kaj buŝon formitan kiel nova luno. La vizaĝo, kiam kompletigita, ja ne estis vere bela; sed ĝi ridetis tiom grande kaj larĝe, kaj estis tiom ĝojesprima, ke eĉ Tip ridis dum li admire rigardis sian verkon.

La infano ne havis kunludantojn, do li ne sciis ke knaboj ofte malplenigas la internon de kukurbo por fari “fantom-lanternon”, kaj en la liberigitan spacon metas flamantan kandelon por pli timaspektigi la vizaĝon; sed li mem elpensis ideon kiu ŝajnis egale bona. Li decidis fari formon de viro, kiu portos tiun kukurban kapon, kaj starigi ĝin en loko kie maljuna Mombi renkontos ĝin vizaĝ-al-vizaĝe.

“Kaj tiam, ”diris Tip al si, ridante, “ŝi krios pli laŭte ol la bruna porkino kiam mi tiras la voston, kaj temos pro timo pli ol eĉ la mia pasintajare kiam mi suferis pro febro! ”

Li havis multan tempon por la tasko, ĉar Mombi jam foriris al vilaĝo —ŝi diris ke por aĉeti manĝaĵojn —kaj tiu veturo daŭros almenaŭ du tagojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей