“He! ”elspiris Mombi, kvazaŭ muĝetante; “tiupetolema knabo volas denove trompi min! Bone! Tre —e bone! Mi bategos lin pro lia klopodo timigimin tiel! ”
Kolere ŝi levis sian stangon por defrapi laridetantan kukurbokapon de la pupo; sed subitaekpenso paŭzigis ŝin, kaj la levita stango restissenmove en la aero.
“Nu, jen bona oportuno provi mian novanpulvoron! ”diris ŝi, fervore. “Kaj tiel mi povos scii ĉutiu malhonesta magiisto fidele interŝanĝis sekretojn, aŭ ĉu li fitrompis min kiom mi trompis lin. ”
Do ŝi surteren metis sian korbon kaj komencispalpadi en ĝi por trovi unu el la valoregaj pulvorojkiujn ŝi akiris.
Dum Mombi tiel okupis sin Tip revenis nerapide, kun la poŝoj plenaj de nuksoj, kaj trovis lamaljunulinon staranta apud lia viro kaj ŝajne tute netimigita de ĝi.
Unue li sentis iom da ĉagreno; sed la sekvanmomenton li ekvolis scii kion faros Mombi. Do likaŝis sin malantaŭ heĝon, kie li povos vidi sen vidiĝi, kaj atendis rigardante.
Post iom da serĉado la virino tiris el sia korbomalnovan piproskatolon, sur kies etikedon skribintisla magiisto per krajono:“Vivopulvoro”. “Ha —jen ĝi! ”ŝi ĝoje elkriis. “Kaj nun ni viduĉu ĝi estas potenca. La avara magiisto ne donis almi multon, sed verŝajne estas su fiĉe por du-tridozoj. ”
Tipon multe surprizis aŭdi tiujn vortojn. Poste lividis maljunan Mombi levi sian brakon kaj disŝuti lapulvoron el la skatolo sur la kukurban kapon de liaviro Joĉjo. Ŝi faris tion sammaniere kiel oni ŝutaspipron sur rostitan terpomon, kaj la pulvoro disfalis dela kapo de Joĉjo sur la ruĝan ĉemizon kaj palruĝan veŝton kaj purpuran pantalonon per kiu Tip vestintislin, kaj iom eĉ falis sur la flikitajn kaj trivitajn ŝuojn. Remetinte la piproskatolon en la korbon, Mombilevis sian maldekstran manon, kun la et fingro suprenetentita, kaj diris:
“Ueaŭĥ! ”
Post tio ŝi levis la dekstran manon, kun ladik fingro etendita supren, kaj diris:
“Teaŭĥ! ”
Kaj post tio ŝi levis ambaŭ manojn, kun ĉiujfingroj disetenditaj, kaj kriis:
“Peaŭĥ! ”
Joĉjo Kukurbokapo retrenpaŝis kiam ŝi diris tion, kaj diris riproĉtone:
“Ne kriu tiel! Ĉu vi kredas min surda? ”
Maljuna Mombi ĉirkaŭdancis lin, frenezega proĝojo.
“Li vivas! ”ŝi kriis; “li vivas! li vivas! ”
Ŝi ĵetis sian stangon enaeren kaj kaptis ĝin dumĝi falis; kaj ŝi ĉirkaŭbrakumis sin per ambaŭ brakoj, kaj klopodis ĵigi; kaj dume ŝi ripetadis ravite:
“Li vivas! — li vivas! — li vivas! ”
Nu, vi prave supozus ke Tip vidis ĉion ĉi tremiroplene.
Unue li tiom timis kaj teruriĝis ke li volis forkuri, sed liaj kruroj tremis kaj mal firmis tiom ke li nesukcesis. Post tio subite ekŝajnis al li amuzege keJoĉjo viviĝis, des pli ĉar la esprimo sur lia kukurbavizaĝo estis tiom drola kaj komika ke ĝi tuj ridigis. Do, perdinte sian unuan ektimon, Tip komencis ridi; kaj la ĝoja ridado atingis la orelojn de maljunaMombi kaj kaŭzis ŝin lami rapide al la heĝo, kie ŝikaptis la kolumon de Tipo kaj trenis lin al la lokokie ŝi estis lasinta sian korbon kaj la kukurbokapanviron.
“Fia, aĉa, misfara knabo! ”ŝi kriis furioze. “Milernigos vin ne spioni miajn sekretojn kaj priridimin! ”
“Mi ne ridis pri vi, ”protestis Tip. “Mi ridis pritiu Kukurbokapaĉo! Rigardu lin! Li ja misbelas, ĉune? ”
“Mi esperas ke vi ne komentas pri mia aspekto, ”diris Joĉjo; kaj estis tiom amuze aŭdi lian seriozanvoĉtonon dum la vizaĝo plu portis sian ĝojanrideton, ke Tip reekridis.
Eĉ Mombi scivolis pri la viro kiun vivigis ŝiamagio; ĉar, intense rigardinte lin, ŝi baldaŭdemandis:
“Kion vi scias? ”
“Nu, malfacilas diri, ”respondis Joĉjo. “Ĉarkvankam mi sentas ke mi scias multon, mi ankoraŭ nescias kiom estas trovota en la mondo. Mi bezonostempon por sciiĝi ĉu mi estas tre saĝa aŭ tre malsaĝa. ”
“Vi pravas, ”diris Mombi sobre. “Sed por kio vi uzos lin, dum li vivas? ”demandisTip scivole.
“Mi devos pripensi tion, ”respondis Mombi. “Sed nireiru hejmon tuj, ĉar mallumiĝas. Helpu laKukurbokapon marŝi. ”
“Ne ĝenu vin pri mi, ”diris Joĉjo; “mi povas marŝiegalbone kiel vi. Ĉu mi ne havas krurojn kaj piedojn, kaj ĉu ili ne havas artikojn? ”
“Ĉu? ”demandis la virino, sin turninte al Tip.
“Kompreneble li havas; mi mem faris ilin, ”respondis la knabo fiere.
Do ili ekiris domen, sed kiam ili atingis labrutokorton maljuna Mombi kondukis la kukurbanviron al la bovinejo kaj enfermis lin en malplenanstalon, kaj sekurige ligis la pordon.
“Unue mi devos priatenti vin, ”ŝi diris, klinetante lakapon al Tip.
Kiam li aŭdis tion, la knabo malkvietiĝis; ĉar li sciis ke Mombi havas fian venĝeman koron kaj nehezitos fifari.
Ili eniris la domon. Ĝi estis ronda, kupolformastrukturo, kia preskaŭ ĉiu kampara domo en la LandoOz.
Mombi ordonis ke la knabo flamigu kandelon, dum ŝi metis sian korbon en ŝrankon kaj pendigissian mantelon. Tip rapide obeis, ĉar li timis ŝin. Kiam la kandelo lumis, Mombi ordonis ke lipretigu fajron en la kameno, kaj dum Tip faris tionla maljunulino manĝis. Kiam la flamoj komenciskraketadi la knabo iris al ŝi kaj petis iom da panokaj fromaĝo; sed Mombi rifuzis.
“Mi malsatas! ”diris Tip ploreme.
“Vi ne longe malsatos, ”respondis Mombi, makrabraspekta.