Tip kondukis lin laŭ la vojo tute sen halti. Ili nepovis rapidi, sed ili marŝis senĉese; kiam la sunoforsinkis kaj la luno ekrigardeti super la montetojn ilijam iris tiom ke la knabo ne bezonis timi ke lamaljuna magiistino sekvos ilin. Krome, li sekvis unueunu vojon, poste alian, tiel ke se iu sekvus ilin, estustre malfacile diveni kiudirekten ili iris, aŭ kie serĉiilin.
Su fiĉe kontenta ke li evitis —almenaŭ provizore —fariĝi marmora statuo, la knabo haltigissian akompananton kaj sidiĝis sur rokonapud la vojo.
“Ni iom manĝu, ”li diris. Joĉjo Kukurbokapo rigardis Tiponinteresate, sed rifuziskunmanĝi.
“Ŝajne mi fariĝis alispecaol vi, ”li diris.
“Mi scias, ”respondis Tip; “ĉar mi faris vin. ”
“Ho! Ĉu? ”demandis
Joĉjo.
“Certe. Kaj kunmetis vin. Kaj ĉizis viajn okulojn kajnazon kaj orelojn kajbuŝon, ”diris Tip fiere. “Kajvestis vin. ”
Joĉjo kritikocele rigardissiajn korpon kaj membrojn.
“Laŭ mia opinio, vi trebone faris min, ”li komentis.
“Ne tre, ”respondis modeste Tip; ĉar li komencisvidi kelkajn difektojn en la konstruita viro. “Mi nesciis ke ni kunveturos; alie, mi eble pli zorgus. ”
“Nu, do, ”d i r i s l a Kukurbokapo, persurprizesprima tono, “vi ja estas mia kreinto —vi estasmia patro! ”
“Pli precize, via inventinto, ”respondis la knaboridante. “Jes, filo; mi kredas ke tio mi estas! ”“Kaj mi ŝuldas al vi obeon, ”pludiris la viro, “kajvi ŝuldas al mi —subtenon. ”
“Precize tiel, ”deklaris Tip, levante sin. “Do nirekomencu marŝi. ”
“Kien ni iras? ”demandis Joĉjo, kiam ili plumarŝadis.
“Mi ne certas, ”diris la knabo; “sed mi kredas keni iras suden, kaj tiel pli-malpli baldaŭ ni atingos laSmeraldan Urbon. ”
“Kia estas tiu urbo? ”demandis la Kukurbokapo. “Nu, ĝi estas la centro de la Lando Oz, ĝi estasla plej granda urbo en la tuta lando. Mi mem neniamestis tie, sed mi aŭdis ĉion pri ĝia historio. Ĝinkonstruis mirinda Sorĉisto nomita Oz, kaj ĉio tieestas verdkolora —samkiel ĉio en ĉi tiu lando de laGilikuloj estas purpurkolora. ”
“Ĉu ĉio ĉi tie estas purpura? ”demandis Joĉjo. “Kompreneble ke jes. Ĉu vi ne vidas? ”respondisla knabo.
“Mi kredas ke mi estas kolorblinda, ”diris laKukurbokapo, atente ĉirkaŭrigardinte.
“Nu, la herbaro estas purpura, kaj la arboj estaspurpuraj, kaj la domoj kaj la bariloj estas purpuraj, ”klarigis Tip. “Eĉ la koto sur la vojoj estas purpura. Sed en la Smeralda Urbo ĉio estas verda kvankam ĝiestas purpura ĉi tie. Kaj en la Lando de la Manĝtuloj, oriente, ĉio estas blua; kaj en la suda lando de laKveluloj ĉio estas ruĝa; kaj en la okcidenta lando dela Palpbrumoj, kie regas la Stana Lignohakisto, ĉioestas flava. ”
“Ho! ”diris Joĉjo. Post paŭzo li pludemandis:“Ĉuvi diris ke Stana Lignohakisto regas la Palpbrumojn? ”“Jes; li estis unu el la helpantoj de Doroteo kiamŝi devis detrui la Malbonan Sorĉistinon de laOkcidento, kaj ĉar la Palpbrumoj multe dankemis iliinvitis lin esti la reganto —samkiel la popolo de laSmeralda Urbo invitis la Birdotimigilon regi ilin. ”“Ve! ”diris Joĉjo. “Min konfuzas tiom da historio. Kiu estas la Birdotimigilo? ”
“Alia amiko de Doroteo, ”respondis Tip.
“Kaj kiu estas Doroteo? ”
“Ŝi estis knabino kiu venis ĉi tien el Kansas, lokoen la granda ekstera mondo. Ciklono blovis ŝin al laLando Oz, kaj dum ŝi estis ĉi tie la Birdotimigilo kajla Stana Lignohakisto akompanis ŝin dum ŝimarŝadis. ”
“Kaj kie ŝi estas nun? ”demandis la Kukurbokapo.
“Glinda la Bona, kiu regas la Kvelulojn, resendisŝin hejmen, ”diris la knabo.
“Ho. Kaj la Birdotimigilo? ”
“Mi jam diris. Li regas la Smeraldan Urbon, ”respondis Tip.
“Sed vi diris ke ĝin regas mirinda Sorĉisto, ”kontraŭdiris Joĉjo, ŝajne pli kaj pli konfuzita. “Nu, jes, mi diris tion. Sed atentu dum miklarigos, ”diris Tip, malrapide parolante kaj rekterigardante en la okulojn de la ridetanta Kukurbokapo.
“Doroteo iris al la Smeralda Urbo por peti laSorĉiston resendi ŝin al Kansas; kaj la Birdotimigilokaj la Stana Lignohakisto akompanis ŝin. Sed laSorĉisto ne povis resendi ŝin, ĉar li efektive ne estistre kapabla Sorĉisto. Kaj ili ekkoleris kontraŭ laSorĉisto, kaj minacis dissciigi pri li; do la Sorĉistofaris grandan balonon kaj eskapis per ĝi, kaj post tiamneniu revidis lin. ”
“Nu, jen tre interesa historio, ”diris Joĉjo, trekontenta; “kaj mi plene komprenas ĉion —nur ne laklarigon. ”
“Plaĉas al mi tio, ”respondis Tip. “Post la forirode la Sorĉisto, la popolo de la Smeralda Urbo reĝigisLian Moŝton la Birdotimigilon; kaj mi aŭdis ke lifariĝis tre amata reganto. ”
“Ĉu ni renkontos tiun strangan Reĝon? ”demandisJoĉjo, interesate.
“Kial ne? ”respondis la knabo; “krom se vi preferasion alian. ”
“Ho, ne, kara Paĉjo, ”diris la Kukurbokapo. “Mivolonte iros kun vi kien ajn vi deziros. ”
ĈAPITRO IV
Tip Faras Eksperimenton pri Magio
Ŝajne iom embarasis la malgrandan kaj iomdelikataspektan knabon, ke lin nomas “Paĉjo”laalta, malgracia, Kukurbokapa viro, sed por nei tianparencecon li devus fari ankoraŭ novan longan kajtedan klarigon; do li ekŝanĝis la temon perdemando:
“Ĉu vi lacas? ”
“Kompreneble ke ne! ”respondis la aliulo.