Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

Li rekondukis la Seg-Ĉevalon al la loko kie Joĉjoklopodegas restariĝi, kaj helpinte la Kukurbokaponstari, Tip ĉizis novan orelon kaj fiksis ĝin en la kaponde la ĉevalo.

“Nun, ”diris li al sia rajdbesto, “atentu kion midiros. ‘Halt! ’signifas ne plu kuri; ‘Ek! ’signifas paŝiantaŭen; ‘Trot! ’signifas kuri kiel eble plej rapide. Ĉuvi komprenas? ”

“Mi kredas ke jes, ”respondis la ĉevalo.

“Bone. Ni ĉiuj veturos al la Smeralda Urbo, porvidi Lian Moŝton la Birdotimigilon; kaj JoĉjoKukurbokapo rajdos sur via dorso, por ne trivi siajnartikojn. ”

“Ne ĝenos min, ”diris la Seg-Ĉevalo. “Kio plaĉasal vi plaĉas al mi. ”

Tip helpis Joĉjon surĉevaliĝi.

“Tenu firme, ”li avertis, “por ne fali kaj fendi viankukurbokapon. ”

“Terura sorto! ”diris Joĉjo tremante. “Kion mitenu? ”

“Nu, tenu liajn orelojn, ”respondis Tip, postmomento da hezito.

“Ne! ”protestis la Seg-Ĉevalo; “ĉar mi ne povosaŭdi. ”

Tio ŝajnis prava, do Tip penis elpensi alianrimedon.

“Mi solvos la problemon! ”diris li, post pensado. Li eniris la arbaron kaj detranĉis mallongan branĉonde juna, dika arbo. Unu finon li pintigis kaj post tio li boris truon en la dorson de la Seg-Ĉevalo, tujmalantaŭ ĝia kapo. Poste li alportis malgrandan rokonde la vojo kaj martelis la stangon firme en la dorsonde la besto.

“Ĉesu! Ĉesu! ”kriis la ĉevalo; “vi skuegas min. ”

“Ĉu dolorigas? ”demandis la knabo.

“Ne vere doloras, ”respondis la besto; “sed multenervozigas min la skuado. ”

“Nu, mi finis nun, ”diris Tip kuraĝige. “Kaj Joĉjo, nepre firme tenu ĉi tiun stangon por ke vi ne falukaj frakasiĝu. ”

Do Joĉjo firme tenis, kaj Tip diris al la ĉevalo:

“Ek! ”

La obeema besto tuj antaŭenpaŝis, skuiĝante deflanko al flanko dum li levis siajn piedojn de la tero. Tip marŝis apud la Seg-Ĉevalo, tute kontenta prola nova akompananto. Post nelonge li komencis faj fi.

“Kion signifas tiu sono? ”demandis la ĉevalo.

“Ne atentu ĝin, ”diris Tip. “Mi nur fajfas, tiosignifas ke mi estas kontenta. ”

“Mi mem fajfus, se mi povus kunmeti miajnlipojn, ”komentis Joĉjo. “Mi suspektas, kara Paĉjo, kekelkrilate mi estas tre mankohava. ”

Post iom longa marŝado, la mallarĝa vojo laŭ kiuili iradis fariĝis larĝa strato pavimita per flavaj brikoj. Tip rimarkis ke apud la vojo estas mejloŝtono sur kiuestis skribita:

“NAŬ MEJLOJN ĜIS LA SMERALDA URBO. ”

Sed nun komencis mallumiĝi, do li decidiskampadi dumnokte apud la vojo kaj rekomenci lamarŝadon dum la sekva mateno kiam estos taglumo. Li kondukis la Seg-Ĉevalon al herbokovrita altaĵo surkiu kreskis pluraj dikaj arboj, kaj li zorge helpis laKukurbokapon surteriĝi.

“Mi planas kuŝigi vin sur la tero, por la nokto, ” diris la knabo. “Tiel estos plej sendanĝere por vi. ”

“Kion mi faros? ”demandis la Seg-Ĉevalo.

“Vi povos sendanĝere staradi, ”respondis Tip. “Kajĉar vi ne povas dormi, vi povos esti gardisto kaj certigike neniu proksimiĝos por ĝeni nin. ”

Post tio la knabo etendis sin sur la herbaron apudla Kukurbokapo, kaj ĉar li estis lacega pro la marŝado, li baldaŭ profunde dormis.

ĈAPITRO VI

Joĉjo Kukurbokapo Rajdas al la Smeralda Urbo

Kiam mateniĝis, la Kukurbokapo vekis Tipon. Liforfrotis la dormemon el siaj okuloj, banis sin enrivereto, kaj poste manĝis iom da kunportitaj pano kajfromaĝo. Tiel preparinte sin por nova tago, la knabodiris:

“Ni tuj komencu. Naŭ mejloj estas longa distanco, sed ni verŝajne atingos la Smeraldan Urbon antaŭ latagmezo, se ne okazos akcidentoj. ”

Do la Kukurbokapo denove estis sidigita sur ladorson de la Seg-Ĉevalo kaj la marŝado rekomenciĝis.

Tip rimarkis ke la purpura koloro de la herbarokaj arboj nun multe paliĝis kaj post nelonge lapalpurpuro komencis akiri verdan karakteron kiu iompost iom heliĝis dum ili proksimiĝis al la grandaUrbo kie regas la Birdotimigilo. La grupeto jam marŝis nur apenaŭ du mejlojn kajsubite la flave pavimita strato estis dividita per larĝarapida rivero. Tip cerbumis pri kiel transiri; sed postkelka tempo li trovis viron en pramo venanta de laalia flanko de la akvu fluo. Kiam la viro atingis la bordon, Tip demandis:

“Ĉu vi transportos nin al la alia flanko? ”

“Jes, se vi pagos, ”respondis la pramisto, kiesvizaĝo havis koleretan, malagrablan aspekton.

“Sed mi ne havas monon, ”diris Tip.

“Neniom? ”demandis la viro.

“Neniom, ”respondis la knabo.

“Do mi ne rompos mian dorson remante por vi, ”diris la pramisto, decideme.

“Vere afabla viro! ”komentis la Kukurbokapo, ridetante. La pramisto kolere rigardis lin, sed ne respondis. Tip strebis pensi, ĉar multe ĉagrenis lin trovi sianvojaĝplanon subite finita.

“Mi nepre devas atingi la Smeraldan Urbon, ”lidiris al la pramisto; “sed kiel mi transiros la riveronse vi ne transportos min? ”La viro ridis, kaj la rido ne estis afabla.

“Tiu ligna ĉevalo flosos, ”diris li; “kaj vi povosrajdi lin trans la riveron. Kaj tiu Kukurbokapaĉuloakompananta vin, nu li sinkos aŭ naĝos, ja negravos. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей