“Ne ĝenu vin pri mi, ”diris Joĉjo, afable ridetanteal la malagrabla pramisto; “certe mi flosos bele. ”Tip opiniis la eksperimenton farinda, kaj la Seg-Ĉevalo, kiu tute ne komprenis la signifon de danĝero, ne kontraŭis. Do la knabo kondukis ĝin en la akvonkaj grimpis sur ĝian dorson. Joĉjo ankaŭ enpaŝis ĝisla akvo atingis liajn genuojn kaj prenis la voston dela ĉevalo por ke la kukurba kapo restu super la akvo.
“Nun, ”diris Tip, instruante la Seg-Ĉevalon, “se vimovos viajn krurojn vi verŝajne naĝos; kaj se vi naĝosni verŝajne atingos la alian bordon. ”La Seg-Ĉevalo tuj komencis movi siajn krurojn, kiuj agis kiel remiloj kaj movis la aventuremulojnmalrapide trans la riveron al la alia flanko. Tiomsukcesis la naĝo ke baldaŭ ili grimpis, malseke kajgutante, la herbokovritan bordon. La kruroj de la pantalono de Tip kaj liaj ŝuoj estisplene malsekaj; sed la Seg-Ĉevalo estis tiom perfekteflosinta ke supre, ekde la genuoj, la knabo estis tuteseka. Sed la Kukurbokapo, nu ĉiu ero de lia belegavestaro gutis malsekege.
“La suno baldaŭ sekigos nin, ”diris Tip, “kaj ninun sendanĝere atingis ĉi tien malgraŭ la pramisto, kaj ni povos plumarŝi. ”
“Naĝi tute ne ĝenis min, ”komentis la ĉevalo.
“Nek min, ”diris Joĉjo. Ili baldaŭ reatingis la vojon el flavaj brikoj, kiudaŭrigis la vojon kiun ili forlasis ĉe la alia bordo, kajTip denove sidigis la Kukurbokapon sur la dorson dela Seg-Ĉevalo.
“Se vi rapide rajdos, ”diris li, “la vento helpossekigi viajn vestojn. Mi tenos la voston de la ĉevalokaj postkuros vin. Tiel ni ĉiuj sekiĝos tre rapide. ”
“Do la ĉevalo devos tre rapide paŝi, ”diris Joĉjo.
“Laŭeble plej rapide, ”respondis la Seg-Ĉevalo, gaje. Tip prenis la finon de la branĉo kiu servis kielvosto de la Seg-Ĉevalo, kaj laŭte vokis:
“Ek! ”La ĉevalo komencis rapide paŝi, kaj Tip sekvis. Libaldaŭ decidis ke ili povos pli rapide kuri, do li kriis
“Trot! ”Nu, la Seg-Ĉevalo memoris ke tiu vorto estisordono kuri plej rapide; do li komencis skukuradilaŭ la vojo plej rapide, kaj nur malfacile Tip —kurante pli rapide ol iam antaŭe —povis resti sur siajpiedoj. Baldaŭ li ne plu povis spiri, kaj kvankam li voliskrii
“Halt! ”al la ĉevalo, li trovis sin nekapabla eligila vorton el sia gorĝo. Subite la fino de la vosto kiunli tenis, ĉar ĝi estis nur morta branĉeto, rompiĝis, kajtujsekve la knabo trovis sin ruliĝanta en la polvo dela vojo, dum la ĉevalo kaj ĝia kukurbokapa rajdantoforrapidis kaj post momento malaperis en lamalproksimon. Kiam Tip fine levis sin kaj eligis la polvon el siagorĝo tiel ke li povus diri
“Halt! ”, ne plu utilis diriĝin, ĉar la ĉevalo estis delonge ne plu videbla. Do li faris la solan racian agon. Li sidiĝis kaj boneripozis, kaj poste li komencis marŝi laŭ la vojo.
“Iam mi reatingos ilin, ”li pensis; “ĉar la vojofiniĝas ĉe la pordoj de la Smeralda Urbo, kaj ili nepovos pli foren iri. ”Dume, Joĉjo firme tenis la stangon kaj la Seg-Ĉevalo rapidegis laŭ la vojo kvazaŭ konkurĉevalo. Neniu el ili sciis ke Tip postrestis, ĉar laKukurbokapo ne retrenrigardis, kaj la Seg-Ĉevalo nepovis. Dum li rajdis, Joĉjo rimarkis ke la herbaro kaj arboj fariĝis brile verdkoloraj, do li divenis ke iliproksimas al la Smeralda Urbo eĉ antaŭ ol la altajspajroj kaj kupoloj videblis. Fine, alta muro el verdaj ŝtonoj, kovrita persmeraldoj, aperis antaŭ ili; kaj timante ke la Seg-Ĉevalone scios halti kaj tial eble frakasos ilin ambaŭ kontraŭla muron, Joĉjo kuraĝis krii
“Halt! ”kiel eble plej laŭte. Tiom subite obeis la ĉevalo ke sen stango Joĉjosendube falus kapantaŭen kaj lia bela vizaĝo ruiniĝus.
“Vere rapida rajdo, kara Paĉjo! ”li kriis; kaj, aŭdinte neniun respondon, li sin turnis kaj unuafojetrovis ke Tip ne estas kun ili. Tiu laŭŝajna foriro de Tip estis nekomprenebla porla Kukurbokapo kaj maltrankviligis lin. Kaj dum lidemandis al si pri kio okazis al la knabo, kaj kionfari en ĉi tiu malfacila cirkonstanco, la enirejo en laverda muro malfermiĝis kaj viro elpaŝis. Tiu viro estis malalta kaj ronda, kun dika vizaĝokiu aspektis rimarkinde afabla. Li estis vestita tute perverdaĵoj kaj portis altan, pintan verdan ĉapelon sursia kapo, kaj verdajn okulvitrojn sur siaj okuloj. Liklinis sin antaŭ la Kukurbokapo kaj diris:
“Mi estas la Pordogardisto de la Smeralda Urbo. Ĉu mi rajtas demandi kiu vi estas, kaj kion vi celas? ”
“Mi nomiĝas Joĉjo Kukurbokapo, ”respondis laaliulo, ridetante; “sed pri mia celo, mi tute ne sciaskio ĝi estas. ”La Pordogardisto evidente estis surprizita, kaj liskuis sian kapon kvazaŭ nekontenta pro tiu respondo.
“Kio vi estas, homo aŭ kukurbo? ”li demandis, ĝentile.
“Ambaŭ, se plaĉas al vi, ”respondis Joĉjo.
“Kaj tiu ligna ĉevalo —ĉu ĝi vivas? ”demandis laGardisto. La ĉevalo suprenrulis unu tuberokulon kajpalpebrumis al Joĉjo. Poste ĝi dancetis kaj faligis unupiedon forte sur la pied fingrojn de la Gardisto.
“Ajjj! ”kriis tiu viro.
“Mi bedaŭras ke mi demandistion. Sed via respondo plene konvinkas. Ĉu vi havascelon, sinjoro, en la Smeralda Urbo? ”