Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

Eble vi supozas ke tiel finiĝis la Gumpo; kaj tielestis, rilate al ĝia vivo kiel flugmaŝino. Sed la kaposuper la kamenbreto plu paroladis kiam ajn ĝi deziris, kaj ofte ĝi alarmis, per siaj abruptaj demandoj, lapersonojn atendantajn en la kunvenejo kiuj volisparoli kun la Reĝino.

La Seg-Ĉevalo estis persona posedaĵo de la Reĝino, kaj estis ame prizorgata; kaj ofte ŝi rajdis la stranganbeston laŭ la stratoj de la Smeralda Urbo. Ŝi metigisorajn ŝuojn sur ĝiajn lignajn krurojn, por malebligiilian triviĝon, kaj la sonado de tiuj oraj ŝuoj sur la pavimo ĉiam plenigis la regatojn de la Reĝino perrespektego dum ili pensis pri tiu manifestiĝo de ŝiamagia kapablo.

“La Mirinda Sorĉisto neniam estis tiom mirindakiom Reĝino Ozma, ”oni diris unu al la alia, flustre; “ĉar li pretendis fari multon kion li ne sciis fari; dumnia nova Reĝino faras multon kion neniu atendus deŝi. ”

Joĉjo Kukurbokapo restis kun Ozma ĝis sia morto; kaj li ne putris tiom baldaŭ kiom li timis, kvankamli ĉiam restis stulta. La Ŝancel-Insekto provis instruial li plurajn artojn kaj sciencojn; sed Joĉjo estis tiommalkapabla studanto ke ĉia provo eduki lin baldaŭĉesis.

Post la remarŝo de la armeo de Glinda al siahejmo, kaj la reestabliĝo de paco en la SmeraldaUrbo, la Stana Lignohakisto anoncis sian intenconreiri al sia propra Regno de la Palpbrumoj.

“Ĝi ne estas granda Regno, ”diris li al Ozma; “sedpro tio ĝi estas pli facile regebla; kaj mi nomis minImperiestro ĉar mi estas Absoluta Monarko, kaj neniuial ajn kritikas mian pritraktadon de publikaj aŭ deprivataj aferoj. Reveninte hejmen mi rekovrigos minper nikela tavolo, ĉar mi iomete makuliĝis kaj gratiĝislastatempe; kaj poste mi volonte gastigos vin. ”

“Dankon, ”diris Ozma. “Iam mi eble akceptos lainviton. Sed kio okazos al la Birdotimigilo? ”

“Mi reiros kun mia amiko la Stana Lignohakisto, ”diris la plenigito, serioze. “Ni decidis neniam apartiĝivenontece. ”

“Kaj mi faris la Birdotimigilon mia Reĝa Kasisto, ”klarigis la Stana Lignohakisto. “Ĉar mi decidis keestos bone havi Reĝan Kasiston kiu konsistas elmono. Kion vi opinias? ”

“Mi opinias, ”diris la malgranda Reĝino, ridetante, “ke via amiko certe estas la plej riĉa homo en la tutamondo. ”

“Jes, ”respondis la Birdotimigilo; “sed ne pro miamono. Ĉar mi opinias ke cerbo multe pli valoras olmono ĉiumaniere. Vi eble rimarkis ke homo kunmono sed sen cerbo ne bone utiligas sian monon; sedse homo havas cerbon sen mono, ĝi ebligas komfortanvivon ĝis la morto. ”

“Kaj samtempe, ”deklaris la Stana Lignohakisto, “vi devas agnoski ke bona koro estas io kion cerbone povas krei kaj mono ne povas aĉeti. Eble, efektive, mi estas la plej riĉa homo en la mondo. ”

“Vi ambaŭ estas riĉaj, miaj amikoj, ”diris Ozmaameme; “kaj via riĉo estas la sola havinda riĉo —riĉopro kontento! ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей