Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Mi de fias vin! ”raspis la maljunulinaĉo. “Vi neaŭdacus damaĝi min! ”

Ĝuste tiam la Gumpo al flugis ilin kaj stariĝis sur ladezertan sablon apud Glinda. Niaj amikoj ĝojis trovi keMombi fine estas kaptita, kaj post rapida interkonsiliĝoili decidis ke ĉiuj reiru en la Gumpo al la tendaro. Doili enĵetis la Seg-Ĉevalon, kaj poste Glinda, ankoraŭtenante finon de la ora fadeno kiu estis ĉirkaŭ la kolode Mombi, devigis la kaptitinon grimpi sur la sofojn. Laaliaj nun sekvis, kaj Tip ordonis al la Gumpo reiri. La veturo fariĝis senĝene, Mombi sidis sur sia lokomalĝoj-kaj sever-miene, ĉar la maljunulinaĉo estistute senhelpa dum restis la magia fadeno ĉirkaŭ ŝiakolo. La armeo salutis la revenon de Glinda per laŭtajbonvenigaj krioj, kaj la grupo de amikoj rekuniĝisbaldaŭ en la reĝina tendo, kiun oni zorge riparis dumilia foresto.

“Nun, ”diris la Sorĉistino al Mombi, “mi volas kevi diru al ni kial la Mirinda Sorĉisto de Oz vizitis vintrifoje, kaj kio okazis al la infano Ozma, kiu kuriozegemalaperis. ”

La magiulino rigardis Glindan de fie, kaj neniunvorton parolis.

“Respondu! ”kriis la Sorĉistino.

Sed ankoraŭ Mombi silentis.

“Eble ŝi ne scias, ”komentis Joĉjo.

“Bonvolu silenti, ”diris Tip. “Vi eble fuŝos ĉion provia stulteco. ”

“Jes, kara Paĉjo! ”respondis la Kukurbokapo, humile. “Plezurege mi estas Ŝancel-Insekto! ”murmuris laMulte Pligrandigita Insekto, mallaŭte. “Oni ne povasatendi fluon de saĝeco el kukurbo. ”

“Nu, ”diris la Birdotimigilo, “kiel ni paroligosMombin? Se ŝi ne informos nin pri kion ni volas scii, estos tute senutila ŝia kaptiĝo. ”

“Eble ni provu amon, ”proponis la StanaLignohakisto. “Mi aŭdis ke amo povas venki kiun ajn, ne grave kiom malbelan. ”

Aŭdinte tion la magiulino turnis sin por firigardi lintiom aĉe ke la Stana Lignohakisto humiligite retiris sin. Glinda zorge konsideradis kion fari; nun ŝi sin turnisal Mombi kaj diris:

“Nenion vi gajnos, mi certigas vin, per tia de fiado. Ĉar mi firme intencas scii la veron pri la knabinoOzma, kaj se vi ne diros al mi ĉion kion vi scias, micerte mortigos vin. ”

“Ho, ne! Ne faru tion! ”kriis la Stana Lignohakisto. “Estus fie mortigi iun ajn —eĉ maljunan Mombin. ”

“Estas nur minaco, ”respondis Glinda. “Mi nemortigos Mombin, ĉar ŝi preferos diri al mi la veron. ”“Ha, mi komprenas, ”diris la stanulo, multetrankviligita. “Se mi diros al vi kion ajn vi volas scii, ”dirisMombi, parolante tiom subite ke ŝi tremigis ilin ĉiujn. “Kion vi faros al mi poste? ”

“Se vi faros tion, ”respondis Glinda, “mi nurpostulos ke vi trinku potencan fluaĵon kiu forgesigosen vi la tutan magion kiun vi lernis. ”

“Sed mi fariĝus senhelpa maljunulino! ”

“Sed vi vivus, ”diris la Kukurbokapo, konsole. “Nepre silentu! ”diris Tip, nervoze. “Mi penos, ”respondis Joĉjo; “sed vi agnoskas kevivi estas bone. ”

“Precipe se oni estas Plene Edukita, ”diris laŜancel-Insekto, aprobe skuante sian kapon.

“Elektu, ”Glinda diris al maljuna Mombi, “intermorto se vi plu silentos, kaj perdo de via magikapablose vi diros al mi la veron. Mi opinias ke vi preferos vivi. ”

Mombi malkviete rigardis la Sorĉistinon, kaj vidiske ŝi plene seriozas kaj ne toleros trompon. Do ŝirespondis, malrapide:

“Mi respondos viajn demandojn. ”

“Tion mi supozis, ”diris Glinda agrablatone. “Visaĝe elektis, mi certigas vin. ”

Ŝi gestis al unu el siaj Kapitaninoj, kiu portis al ŝibelan oran kesteton. El ĝi la Sorĉistino tiris grandeganblankan perlon, ligitan al maldika ĉeno kiun ŝi metisĉirkaŭ sian kolon tiel ke la perlo restis sur ŝia brusto, tuj super la koro.

“Nun, ”diris ŝi, “mia unua demando: Kial laSorĉisto trifoje vizitis vin? ”

“Ĉar mi rifuzis viziti lin, ”respondis Mombi.

“Tio ne estas respondo, ”diris Glinda, severe. “Dirual mi la veron. ”

“Nu, ”respondis Mombi, rigardante malsupren, “livizitis min por lerni la recepton kiun mi uzas porbiskvitoj. ”

“Rigardu! ”ordonis la Sorĉistino.

Mombi obeis.

“Kiukolora estas mia perlo? ”diris Glinda. “Ĝi —ĝi estas nigra! ”respondis la maljunamagiulino, mirante.

“Do vi mensogis al mi! ”kriis Glinda, kolere. “Nurkiam vi diros la veron restos mia magia perlo pureblanka. ”

Mombi nun komprenis ke estas senutile penitrompi la Sorĉistinon; do ŝi diris, intertempe sulkantela frunton pro sia venkiĝo:

“La Sorĉisto portis al mi la knabineton Ozma, kiutiutempe estis nur bebo, kaj petis min kaŝi la infanon. ”

“Tion mi supozis, ”deklaris Glinda, trankvile.

“Kion li donis al vi pro via helpo? ”

“Li instruis al mi ĉiujn siajn magiaĵojn. Kelkajestis aŭtentikaj, kaj kelkaj estis fraŭdaj; sed mi fidelisal mia promeso. ”

“Kion vi faris pri la knabino? ”demandis Glinda; kaj je tiu demando ĉiu antaŭen klinis sin por atenteaŭskulti la respondon.

“Mi sorĉis ŝin, ”respondis Mombi.

“Kiel? ”

“Mi transformis ŝin kaj faris el ŝi —el ŝi —”“Kion el ŝi? ”demandis Glinda, kiam la magiulinohezitis.

“Knabon! ”diris Mombi, malaltavoĉe.

“Knabon! ”eĥis ĉiu voĉo; kaj, ĉar ili sciis ke tiumaljunulino prizorgis Tipon ekde lia bebeco, ĉiujokuloj turniĝis al kie staras la knabo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей