La Armeo de Glinda laBona aspektis grandiozakaj impona kiam ĝigrupiĝis je la mateniĝoantaŭ la pordego de la palaco. Launiformoj de la soldatinoj estis belajkaj gajkoloraj, kaj iliaj arĝentopintaj lancoj estis brilantaj, lalongaj teniloj estis inkrustitaj perperlamoto. La o ficirinoj portisakrajn, brilantajn glavojn, kajŝildojn kovritajn per pavoplumoj; vereŝajnis ke neniu malamiko iel povus venki tiel gloranarmeon.
La Sorĉistino estis portata en bela palankeno, kiusimilis al la korpo de kaleŝo, kun pordoj kaj fenestrojkun silkaj kurtenoj; sed anstataŭ radoj, kiujn havaskaleŝo, la palankeno restis sur du longaj, horizontalajstangoj, kiujn portis la ŝultroj de dekdu servistinoj. La Birdotimigilo kaj liaj kamaradoj decidis veturien la Gumpo, por tiel povi egale rapidi kiel la armeo; do, tuj kiam Glinda komencis kaj dum la reĝinabando ludis inspiran muzikon kaj ŝiaj soldatinojformarŝis, niaj amikoj surso fiĝis kaj sekvis. La Gumpomalrapide flugadis tuj super la palankeno en kiuveturis la Sorĉistino.
“Atentu, ”diris laStana Lignohakisto al laBirdotimigilo, kiu sinklinis trans la flankon por rigardi la armeon sub si.
“Ne falu. ”
“Ne gravus, ”komentis la edukita Ŝancel-Insekto; “li ne povos rompiĝi, ĉar li ĉiam falos sur sian mono-litan naturon. ”
“Mi ordonis ke vi —”komencis Tip, riproĉavoĉe. “Jes ja! ”diris la Ŝancel-Insekto, tuje. “Pardonumin. Mi strebos subpremi mian vortludemon. ”
“Vi devos sukcesi pri tio, ”deklaris la knabo. “Sevi volas plu akompani nin. ”
“Ve! Min plorigus apartiĝi de vi post tiom datempo! ”murmuris la Insekto, emocie; do Tip forlasisla temon.
La armeo plumarŝadis senpaŭze, sed kiam noktiĝisili ankoraŭ ne atingis la murojn de la Smeralda Urbo. Tamen, per la malforta lumo de la nova luno, lasoldatinoj de Glinda ĉirkaŭis la urbon kaj starigissiajn skarlatajn silkajn tendojn sur la verda herbaro. La tendo de la Sorĉistino estis pli granda ol la aliaj, kaj konsistis el pure blanka silko, kaj super ĝi flirtadisskarlataj flagoj. Oni starigis tendon ankaŭ por laBirdotimigilo kaj liaj amikoj; kaj post tiuj preparoj, laŭ militistaj precizo kaj rapido, la armeo eniris siajntendojn por ripozi.
Multe miregis Reĝino Zingibra la postan matenonkiam ŝiaj soldatinoj alkuris por informi ŝin prila grandega armeo ĉirkaŭanta ilin. Ŝi tuj grimpisla ŝtupojn de alta turo de la reĝa palaco kajĉiudirekte vidis standardojn flirtantajn, kajla granda blanka tendo de Glinda starisrekte antaŭ la pordoj.
“Nepre ni venkiĝos! ”kriis Zingibra, malespere; “ĉar kiel povos niaj trikiloj superila longajn lancojn kaj timigajn glavojn deniaj malamikinoj? ”
“Estos plej bone, ”diris knabino, “ke nicedu kiel eble plej rapide, por ke ni nevundiĝu. ”
“Tute ne, ”respondis Zingibra, pli kuraĝe.
“La malamikinoj plu estas ekster la muroj, do ni penu akiri pli da tempo per inter-traktado kun ili. Iru kun pac flago al Glindakaj demandu al ŝi kial ŝi aŭdacis invadi mianregnon, kaj kion ŝi postulas. ”
Do la knabino trairis la pordegon, portante blankan standardon por indiki ke ŝicelas pacon, kaj iris al la tendo de Glinda.
“Diru al via Reĝino, ”diris la Sorĉistinoal la knabino, “ke ŝi transdonu al mi maljunan Mombinkiel kaptitinon. Se ŝi faros tion, mi ne plu ĝenos ŝin. ”Nu, kiam la Reĝino ricevis tiun komunikon ĝi treĉagrenis ŝin, ĉar Mombi estis ŝia ĉefa konsilistino, kajZingibra multe timis la maljunulinaĉon. Sed ŝi alvokisMombin, kaj raportis al ŝi kion diris Glinda.
“Mi antaŭvidas danĝeron por ni ĉiuj, ”murmuris lamaljuna magiulino, rigardinte en magian spegulonkiun ŝi portis en poŝo. “Sed eble ni tamen sukcesoseskapi per trompo, eĉ kvankam tiu Sorĉistino opiniassin tre lerta. ”
“Ĉu ne estus pli sendanĝere ke mi transdonu vin alŝi? ”demandis Zingibra, nervoze.
“Per tio vi perdus la tronon de la Smeralda Urbo! ”respondis la magiulino, emfaze. “Sed se vi permesos kemi agu laŭ mia volo, mi facile savos kaj vin kaj min. ”
“Do agu laŭvole, ”respondis Zingibra, “ĉar estas trearistokratece esti Reĝino, kaj mi ne volas devi reiri al miahejmo kaj ordigi litojn kaj lavi telerojn por mia patrino. ”Do Mombi alvokis Ĵelean Kon fitaĵon kaj faris certanmagian riton kiun ŝi konis. La rezulto de la sorĉo estiske Ĵelea ekaspektis tute kiel Mombi, kaj la maljunamagiulino eksimiliĝis al la knabino tiom precize, keŝajnis neeble ke iu povus rekoni la trompon.
“Nun, ”diris maljuna Mombi al la Reĝino, “viajsoldatinoj transdonu ĉi tiun knabinon al Glinda. Ŝikredos havi la veran Mombin do ŝi reiros tuj al siapropra lando en la sudo. ”
Do Ĵelea, lamanta kvazaŭ maljunulino, estiskondukita tra la urbopordegoj al Glinda.
“Jen la persono kiun vi postulis, ”diris unu el lagardistinoj, “kaj nia Reĝino nun petas ke vi foriru, laŭ via promeso, kaj ne plu ĝenu nin. ”
“Tion mi nepre faros, ”respondis Glinda, treplaĉita; “se vere ĉi tiu estas la ĝusta persono, samekiel ŝi aspektas. ”
“Certe ŝi estas maljuna Mombi, ”diris la gardistino, kiu kredis diri la veron; kaj la soldatoj de Zingibrareiris tra la urbaj pordoj.