“Nun vi dolorigas mian kapon, ”diris Tip. “Mi tutene komprenas. Sed mi rifuzas plian pilolon, micertigas vin! ”Kaj dirinte tion li retiris sin plore al lamalantaŭo de la nesto.
“Nu, ”diris la Ŝancel-Insekto, “mi mem devos savinin laŭ mia plej Multe Pligrandigita kaj PleneEdukita maniero; ĉar ŝajne nur mi kaj kapablas kajakceptas esprimi deziron. Donu al mi pilolon. ”
Li glutis ĝin senhezite, kaj ĉiuj ĉirkaŭstarisadmirante lian kuraĝon dum la Insekto kalkulis dek-sepon per duoj sammaniere kiel Tip kalkulis. Kajial —eble ĉar Ŝancel-Insektoj havas pli fortikajnstomakojn ol knaboj —la arĝentaĵo tute ne doloris ĝin. “Mi deziras ke la rompitaj flugiloj de la Gumpoestu riparitaj kaj bonaj kvazaŭ novaj! ”diris la Ŝancel-Insekto, per malrapida, impona voĉo.
Ĉiu turnis sin por rigardi la Aĵon, kaj mire troviske jam plenumiĝis la deziro ke la Gumpo kuŝu antaŭili perfekte riparita, kaj tiom kapabla flugi tra la aerokiom ĝi kapablis kiam ĝi unue viviĝis sur la tegmentode la palaco.
ĈAPITRO XX
La Birdotimigilo Petas Helpon
“Hura! ”kriis la Birdotimigilo, gaje. “Ni povos foririel ĉi tiu mizera Moneda nesto kiam ajn ni volos. ”
“Sed estas preskaŭ mallume, ”diris la StanaLignohakisto; “nepre ni atendu ĝis la mateno antaŭol rekomenci flugadi, por eviti problemojn. Mimalamas la nokto flugadon, ĉar tute ne eblas scii kiookazos. ”
Do estis decidite ke ili atendos la taglumon, kaj laaventurantoj distris sin en la krepusko per traserĉadode la nesto de la monedoj por trovi trezorojn.
La Ŝancel-Insekto trovis du belajn braceletojn elfasonita oro, kiuj estis tute ĝustadimensiaj por liajmaldikaj brakoj. La Birdotimigilo ekdeziris ringojn, da kiuj estis multe en la nesto. Post nelonge li metisringon sur ĉiun fingron de liaj plenigitaj gantoj, kajne kontenta pro tio li surmetis ankoraŭ plian ringonsur ĉiun dik fingron. Ĉar li zorge elektis la ringojnkiuj havis brilantajn ŝtonojn, rubenojn, ametistojn, kajsa firojn, la manoj de la Birdotimigilo nun aspektis trebrilaj.
“Ĉi tiu nesto estus ĝuego por Reĝino Zingibra, ”diris li, mediteme; “ĉar laŭ mia kompreno, ŝi kaj ŝiajknabinoj konkeris min nur por prirabi la urbon kajelpreni ĝiajn smeraldojn. ”
La Stana Lignohakisto kontentis pro sia diamantakolĉeno kaj rifuzis akcepti pli da ornamaĵoj; sed Tipprenis belan oran horloĝeton kun dika ĉeneto, kajmetis ĝin en sian poŝon tre fiere. Li ankaŭ pinglisplurajn juvelajn broĉojn al la ruĝa veŝto de JoĉjoKukurbokapo, kaj ligis lorneton, per valora ĉeneto, alla kolo de la Seg-Ĉevalo.
“Ĝi estas tre bela, ”diris la besto, rigardante lalorneton aprobe; “por kio ĝi utilas? ”
Tamen neniu el ili povis respondi tion, do la Seg-Ĉevalo decidis ke ĝi estas ia tre malofta ornamaĵo kajmulte ekŝatis ĝin.
Por ke ne forgesiĝu iu ajn en la grupo, ili finemetis plurajn grandajn sigelringojn sur la pintojn dela kornoj de la Gumpo, kvankam tiu strangulo ŝajnetute ne dankemis pro la atento.
Mallumo baldaŭ tra fis ilin, kaj Tip kaj la Ŝancel-Insekto ekdormis dum la aliaj sidis pacience poratendi la tagiĝon.
Sekvamatene ili prave gratulis sin pro la uzeblecode la Gumpo; ĉar je la tagiĝo granda grego deMonedoj alvenis por unulasta batalo por reposedi laneston.
Sed niaj aventurantoj ne paŭzis por atendi labatalon. Kiel eble plej rapide ili suriris la sid-kusenojn de la sofoj, kaj Tip ordonis ke la Gumpoek flugu.
Tuj ĝi leviĝis en la aeron, la flugilegoj batis fortekaj regule, kaj post kelkaj momentoj ili estis tiomdistancaj de la nesto ke la kriĉantaj Monedojreposedis sian neston tute sen provi sekvi ilin. La Aĵo flugis rekte norden, retrenirante la direktonel kiu ĝi venis. Nu, tion opiniis la Birdotimigilo, kajla aliaj akordis ke la Birdotimigilo plej bone taksas ladirekton. Preter fluginte plurajn urbojn kaj vilaĝojn laGumpo portadis ilin alte super larĝa ebenaĵo kiedomoj aspektis pli kaj pli maldense ŝutitaj ĝis iliplene malaperis. Sekvis la larĝa, sabla dezerto kiuapartigas la reston de la mondo de la Lando Oz, kajantaŭ la tagmezo ili vidis la kugloformajn domojnkiuj pruvis ke ili jam reestas inter la bordoj de siahejmlando.
“Sed la domoj kaj bariloj estas bluaj, ”diris laStana Lignohakisto, “tio indikas ke ni estas en laLando de la Manĝtuloj, do tre malproksime deGlinda la Bona. ”
“Kion ni faru? ”demandis la knabo, turninte sinpor rigardi ilian gvidanton.
“Mi ne scias, ”respondis la Birdotimigilo, malkaŝe.
“Se ni estus ĉe la Smeralda Urbo ni povus iri rektesuden kaj tiel atingi nian celon. Sed ni devas ne irial la Smeralda Urbo, kaj la Gumpo verŝajne portasnin pli kaj pli misdirekten per ĉiu flugilbato. ”
“Do la Ŝancel-Insekto devos gluti duan pilolon, ”diris Tip, decideme, “kaj deziru ke ni iruĝustadirekten. ”
“Bone, ”respondis la Multepligrandigito; “konsentite. ”
Sed kiam la Birdotimigilo serĉis en sia poŝo lapiproskatolon en kiu estis la du arĝentaj Dezirpiloloj, ĝi ne troviĝis. Angoroplene, la veturantoj serĉadis lavaloregan skatolon en ĉiu parto de la Aĵo; sed ĝi tutemalaperis.
Kaj la Gumpo plu flugadis, portante ilin kiu sciiskien?