Читаем La Eksterordinara Lando Oz полностью

“Sendube mi lasis la piproskatolon en la nesto dela Monedoj, ”diris la Birdotimigilo, fine.

“Granda misfortuno, ”la Stana Lignohakistodeklaris. “Sed ne pli ol antaŭ ol ni trovis laDezirpilolojn. ”

“Malpli, ”respondis Tip; “ĉar la unu pilolo kiun niuzis ebligis ke ni eskapu el tiu nestaĉo. ”

“Tamen estas tre domaĝe ke la aliaj du perdiĝis, kaj mi meritas fortan riproĉon pro mia senzorgo, ”laBirdotimigilo respondis, pente. “Ĉar nia estas strangagrupo kaj ni riskas akcidentojn ĉiumomente, kaj eĉnun ni eble proksimiĝas al nova danĝero. ”

Neniu aŭdacis kontraŭdiri tion, kaj senĝoja silentosekvis.

La Gumpo plu flugadis, senpaŭze.

Subite Tip surprizite elkriis.

“Ni atingis la Sudan Landon! ”li kriis, “ĉar sub niĉio estas ruĝa! ”

Tuj ili ĉiuj klinis sin trans la sofodorsojn porrigardi —kun escepto de Joĉjo, kiu ne volis riski novanperdon de sia kukurbokapo. Tute vere, la ruĝaj domojkaj bariloj kaj arboj indikis ke ili estas en la regnode Glinda la Bona; kaj baldaŭ, dum ili pluglitadis, laStana Lignohakisto rekonis la vojojn kaj konstruaĵojnkiujn ili super flugadis, kaj ŝanĝis iomete la flugon dela Gumpo por ke ili atingu la palacon de la famaSorĉistino.

“Bone! ”kriis la Birdotimigilo, ĝojoplene. “Ni nebezonas la perditajn Dezirpilolojn nun, ĉar ni atingisnian celon. ”

Iom post iom la Aĵo malleviĝis al la tero kaj fineĝi haltis en la belaj ĝardenoj de Glinda, kuŝiĝante surveluran verdan gazonon proksime al fonto kiu ĵetisfluojn de brilantaj gemoj, anstataŭ akvo, alten en laaeron, de kie ili falis kun mallaŭta, tinta sono en laĉizitan marmoran bazenon lokitan por ricevi ilin. Ĉio en la ĝardenoj de Glinda estis belega, kaj dumniaj veturantoj ĉirkaŭrigardadis admirante, kompanioda soldatinoj silente alvenis kaj ĉirkaŭis ilin. Sed tiujsoldatinoj de la granda Sorĉistino estis tute malsimilajal tiuj de la Revolucia Armeo de Zingibra, kvankamankaŭ ili estis knabinoj. Ĉar la soldatinoj surhavisbone zorgitajn uniformojn kaj portis glavojn kajlancojn; kaj ili marŝadis lerte kaj precize laŭ manierokiu pruvis ke ili estis bone trejnitaj pri militado. La Kapitanino komandanta la grupon desoldatinoj —ili estis la privataj Gardistinoj deGlinda —tuj rekonis la Birdotimigilon kaj la StananLignohakiston, kaj salutis ilin respektoplene. “Bonan tagon! ”diris la Birdotimigilo, ĝentileforprenante sian ĉapelon, dum la Stana Lignohakistosoldate salutis; “ni venis por peti renkonti vian belanRegantinon. ”

“Glinda jam estas en sia palaco, atendante vin, ”respondis la Kapitanino; “ĉar ŝi antaŭvidis vian venonlonge antaŭ ol vi alvenis. ”

“Strange! ”diris Tip, mirante.

“Tute ne, ”respondis la Birdotimigilo; “ĉar Glindala Bona estas potenca Sorĉistino, kaj nenio okazantaen la Lando Oz estas nerimarkata de ŝi. Mi supozaske ŝi scias kial ni alvenis egalklare kiel ni mem. ”

“Do kiel utilis veni? ”demandisJoĉjo, stulte.

“Por pruvi vin kukurbokapa! ”kolererespondis la Birdotimigilo. “Sed laSorĉistino atendas nin, do ni neprokrastu. ”

Do ĉiuj grimpis de la sofoj kaj sekvis laKapitaninon al la palaco —eĉ la Seg-Ĉevalo prenislokon en la stranga vico.

Sur sia trono el fajne fasonita oro sidis Glinda, kajŝi apenaŭ nuligis rideton sian dum ŝiaj strangaspektajvizitantoj eniris kaj klinis sin antaŭ ŝi. Kaj laBirdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston ŝi koniskaj amis; sed la malgracia Kukurbokapo kaj la MultePligrandigita Ŝancel-Insekto estis uloj kiajn ŝi neniamantaŭe vidis, kaj ili aspektis eĉ pli strangaj ol la aliaj. Kaj la Seg-Ĉevalo, nu li aspektis vivanta lignobloko; kaj li klinis sin tiel rigide ke lia kapo frapis laplankon, kio ridigis ne nur la soldatinojn sed ankaŭGlindan.

“Bonvolu permesi ke mi anoncu al via gloramoŝtino, ”komencis la Birdotimigilo, solenavoĉe, “kemian Smeraldan Urbon konkeris amaso dasenrespektaj knabinoj kun trikiloj, kiuj slavigis lavirojn, prirabis la stratojn kaj publikajn konstruaĵojnprenante la smeraldajn gemojn, kaj uzurpis miantronon. ”

“Mi jam sciis, ”diris Glinda.

“Ili ankaŭ minacis detrui min, kaj ankaŭ laplurajn bonajn amikojn kaj helpantojn kiujn vi vidasantaŭ vi, ”pludiris la Birdotimigilo; “kaj se ni neeskapintus de ili, niaj vivoj jam delonge estusestingitaj. ”

“Mi jam sciis, ”ripetis Glinda.

“Tial mi venis petegi vian helpon, ”asertis laBirdotimigilo, “ĉar mi kredas ke vi estas ĉiam pretahelpi la misfortunulojn kaj mistraktatojn. ”

“Estas vero, ”respondis la Sorĉistino, malrapide.

“Sed nun regas la Smeraldan Urbon GeneraloZingibra, kiu proklamigis ke ŝi estas Reĝino. Kial mirajtas oponi ŝin? ”

“Nu, ŝi ŝtelis mian tronon, ”diris la Birdotimigilo.

“Kaj kial vi posedis la tronon? ”demandis Glinda.

“Ĝin donis al mi la Sorĉisto de Oz kaj la popolo, ”respondis la Birdotimigilo, malkvieta pro lademandoj.

“Kaj kiel akiris ĝin la Sorĉisto? ”ŝi pludiris, severe.

“Oni informis min ke li prenis ĝin de Pastoria, laantaŭa Reĝo, ”diris la Birdotimigilo, konfuzita pro lasevera rigardo de la Sorĉistino.

“Sekve, ”deklaris Glinda, “la trono de la SmeraldaUrbo apartenas nek al vi nek al Zingibra, sed al tiuPastoria de kiu uzurpis ĝin la Sorĉisto. ”

Перейти на страницу:

Похожие книги

Книга потерянных вещей
Книга потерянных вещей

Притча, которую нам рассказывает автор международных бестселлеров англичанин Джон Коннолли, вполне в духе его знаменитых детективов о Чарли Паркере. Здесь все на грани — реальности, фантастики, мистики, сказки, чего угодно. Мир, в который попадает двенадцатилетний английский мальчик, как и мир, из которого он приходит, в равной мере оплетены зловещей паутиной войны. Здесь, у нас, — Второй мировой, там — войны за обладание властью между страшным Скрюченным Человеком и ликантропами — полуволками-полулюдьми. Само солнце в мире оживших сказок предпочитает светить вполсилы, и полутьма, которая его наполняет, населена воплотившимися кошмарами из снов и страхов нашего мира. И чтобы выжить в этом царстве теней, а тем более одержать победу, нужно совершить невозможное — изменить себя…

Джон Коннолли

Фантастика / Сказки народов мира / Ужасы и мистика / Сказки / Книги Для Детей